Giuseppe Castelli:
> Jens S. Larsen:
>>> Laŭ mi necesas nur elekti kriterion, per kiu oni povas
>>> decidi, ĉu la lingvo X kaj la lingvo Y estas la sama lingvo aŭ ne.
>> Por fari tion necesas difini kio estas lingvo.
> Eble, aŭ eble oni povas lasi ĝin primitiva koncepto.
Kiucele? Ni estas la Esperantistoj, la batalantoj por neŭtrala
internacia lingvo. Se ni volas scii kaj diskonigi kian sencon povas
havi Esperanto, ni devas scii kio estas lingvo.
>> Se ne temas pri teorio, oni ne bezonas kriterion, sed povas decidi
>> tute subjektive kaj laŭplaĉe ke tiu diferenco estas malsameco
>> inter du aferoj, tiu alia estas varieco de unu afero.
> Jes, sed pli utilas se multaj homoj uzas la samajn kriteriojn (t.e. se
> temas ne pri nura kriterio sed pri konvencio).
Se konvencio superu kriterion, tiam ekzistas multaj lingvoj, kaj unu
el ili, la Angla, estas la Internacia. La plimulto povas erari, kaj
koncerne lingvon ĝi eraregas.
>>> la frazo "Laŭ Chomsky ne ekzistas malsamaj lingvoj" laŭ mia
>>> kompreno pli trafus kaj klarus jene: "Chomsky elektis difini
>>> lingvosamecon tiel, ke ne ekzistas malsamaj lingvoj".
>> Ne, li elektis difini lingvon tiel.
> Bonege. Legante vin mi ofte miskomprenis, ke temas pri malkovro
> anstataŭ difino.
Estas pli ol nura malkovro, estas difino de paradigmo. Paradigmo estas
la aro da primitivoj kiujn oni uzas en scienco por kompreni kion oni
malkovris.
>> Kiamaniere oni do povas skribi kaj paroli la saman lingvon?
> Ĉu vi celas "kiamaniere iu homo povas skribi la saman lingvon kiun
> li parolas", aŭ "kiamaniere du homoj povas paroli la saman lingvon
> kaj skribi la saman lingvon"?
La unuan. La parola kaj skriba esprimoj estas inter si multe pli
malsamaj ol la malsamaj lingvoj -- se malsameco de lingvoj estas
valida koncepto. Marsano kiu vizitus la teron facile distingus parolon
kaj skribon, sed ne la diversajn lingvojn. Bestoj ne havas lingvon, do
estas iom malfacile rigardi ĝin de ekstere sen la uzo de sciencfikcio.
>> La diferenco estas ĉu la lingvo dekomence ekzistas kiel specifa
>> parto _de_ la cerbo aŭ ĝi instaliĝas tie nur ĉar aliaj parolas ĝin
>> _al_ oni.
> Kaj kial tiu diferenco gravus por decidi, ĉu ekzistas malsamaj
> lingvoj?
Se ekzistas en la cerbo specifa sekcio por la lingvo, kaj se per ĝi iu
ajn homo povas lingve adaptiĝi kreskante en iu ajn homa medio, tiam
tiu sekcio de la cerbo _estas_ la lingvo.
> Ĉiukaze, se ne ekzistas malavantaĝoj, mi preferus difini, ke lingvo
> estas funkcio de la cerbo, ne parto.
Tio estas eksdata vidpunkto. Oni delonge havas ian ideon kiuj partoj
de la cerbo gastigas kiajn lingvajn funkciojn, kaj modernaj
cerboskanaj teknikoj akcelas la progreson tiukampe. Oni eĉ trovis la
unuan lingvorilatan genon (FOXP2).
>> Kiusence ne ĉiuj lingvoj estas samformaj? Oni povas racie difini
>> la lingvon kiel econ de la individua homo, sed se oni volas difini
>> ĝin kiel econ de unu homgrupo kontraste al la ceteraj, tiam
>> absolute nenio malhelpas la aserton ke ekzemple la Kroata kaj
>> la Serba estas du malsamaj lingvoj ĉar estas du malsamaj
>> popoloj, nek tiun ke la Japana estas dialekto de la Ĉina ĉar
>> ili uzas la saman skribsistemon.
> Kompreneble nenio malhelpas tiujn asertojn; ili nur kontraŭas la
> kutiman konvencion, ĉar la japanoj bezonas longe studi por
> kompreni la lingvon de la ĉinoj kaj inverse, dum la kroatoj kaj la
> serboj tute ne.
Laik-lingvistikaj konvencioj plej ofte ne baziĝas sur io ajn reala. Se
oni akceptas paradigmon laŭ kiu la lingvo esence estas invento, tiam
tio estas en ordo; oni inventas la konvencion kune kun la lingvo, kaj
la konvencioj validos eĉ se ili kontraŭdiras unu la alian kaj ĉion
ceteran. La sola malavantaĝo estas ke ne eblas preni lingvon tre
serioze. Male, se oni prenas la lingvon kiel naturan fenomenon,
fariĝas tre malfacile akcepti la ekziston de malsamaj lingvoj, krom se
ankaŭ iliaj parolantaroj estas distingitaj en iu biologie fundamenta
maniero. Do, por atingi seriozecon kaj eviti rasismon eblas nur
rigardi la lingvon kiel naturan ĉe la individuo, ne ĉe la nacio.
Jens S. Larsen