Discussion:
Ĉio estas bona, se ĝi finiĝas bone.
(too old to reply)
Fabian Eugen
2018-02-12 17:48:35 UTC
Permalink
Raw Message
Vilhelmo Lutermano rakontas.

Mi estis aktivulo kontraŭ Esperanto.
"Iam, kun amiko survoje al lernejo, mi demandis lin kiel li pasigis la feriojn. Li entuziasmis pri sia feriumado ĉe sia avo, iama laboristo ĉe la petrolindustrio tridek kilometrojn for de ni. Li diris ke tiu parolis al li pri interesa lingvo, facile lernebla, kiu nomiĝas Esperanto.
Mi estis tuj naŭzita. Kiom mi penis por lerni iom da angla, da latina kaj iomete da franca! Kaj mi fieris pri tiuj atingoj. Mi spertis kiom komplikaj estas lingvaj sistemoj. Mi estis certa ke ilia komplikeco venas de ilia esprimriĉeco, kaj se Esperanto pretendas esti facila, ĝi ja ne kapablas esprimi la riĉaĵojn de la lingvoj. Pri tio mi certis kaj tion tuj diris al li.
Jarojn poste, en universitato, profesoro iun vesperon demandis nin kion ni pensas pri Esperanto, aŭ Volapuko. Nu, kion pensi? Post iomete da pripensado, mi diris: „Tiu lingvo estas facila kaj artefarita. Kio estas tiom facila, ekzemple kun gramatiko de dek-ses reguloj, tio estas tutcerte primitiva. Kaj io artefarita ne kapablas spiri la nestvarmon de la intima homa vivo. Do, kio estas primitiva kaj artefarita, neniam en mia vivo mi volas havi ion komunan kun tio.” Tion mi ne nur pensis, sed publike eldiris, kaj tio faras sulkon en la cerbo.
Do, mi restis kun tiu juĝo kaj, kiam mi havis nur la plej etan ŝancon eldiri ĝin, mi pasie provis konvinki la aliajn. Ekzemple, plurajn jarojn poste, en la tiama Okcidenta Berlino, iun dimanĉon mi staris en granda publika festo antaŭ stando – mi demonstris ion, sed ne precize memoras, kion -, kaj subite venis grupo de bulgaraj knabinoj, unu pli bela ol la alia, kaj ni komencis interbabili – nu, ili babilis kaj mi balbutis … en la rusa. Mi estis fiera lerninto de la rusa lingvo, kiun mi tiam opiniis la lingvo de la revolucio, dum kvar jaroj, memlerne. Kaj mi konstatis ke tiuj knabinoj gaje babilis ruse, kion mi ne komprenis, dum mi mizere balbutis kaj eĉ ne sukcesis esprimi ion kion mi nepre volis diri. Tiam la plej bela de ili diris: „Nu, kial ni ne parolas Esperanton?” Mankis nur tio, kaj mi tuj alkraĉis ŝin: „Ĉu tiu aĉaĵo estas entute lingvo?” Tiel agresite, ŝi levis la ŝultrojn kaj foriris kun la aliaj.
Nokte, enlite, mi pensis ke ja estas domaĝe ke mi lasis ilin tiel foriri. Sed tuj poste mi konsolis min: „Vi ja damne pravis. Kaj kiam vi pravas, vi devas diri tion. Ŝi ne diru tiajn stultaĵojn…” Kaj mi daŭrigis mian kontraŭ Esperantan propagandon." Ktp. ktp...
Se vi deziras daŭrigi la legadon, jen ĝusta ligilo: https://fabigen.wordpress.com/alia-vidpunkto/

Ekzistas homoj kiuj kredas ke Esperanto "ne sukcesis" pro ĝia malperfekteco. Ofte ili volas perfektigi ĝin antaŭ lerni ĝin. Ili volas reformi lernotan lingvon tute ne pensante ke perfekta lingvo ne ekzistas. Ĉiuj pseŭdo-internaciaj lingvoj en la historio venkis surbaze de ilia politika, financa kaj kelkfoje eĉ pro ilia milita forto. La perfekteco tute ne gravis. Kio nuntempe portas Esperanton en mortdanĝeron estas la misfamigo, la misinformado.
Misinformita persono, kiel vi povis legis supre, povas fariĝi malamiko de Esperanto. Bedaŭrinde al ni tute ne mankas kaj neniam mankis malamikoj. "Coca-Cola kaj frititaj terpomoj estas aĉaj varoj kun bonega merkatumo. Ni havas bonegan varon kun aĉa merkatumo." Sed nenio nova sub la suno. Esperanto naskiĝis sub ĉi tiuj malfavoraj kondiĉoj: http://www.steloj.de/esperanto/esenco/index.html

Amike, Eugenio
Fabian Eugen
2018-02-13 13:21:15 UTC
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Vilhelmo Lutermano rakontas.
Mi estis aktivulo kontraŭ Esperanto.
"Iam, kun amiko survoje al lernejo, mi demandis lin kiel li pasigis la feriojn. Li entuziasmis pri sia feriumado ĉe sia avo, iama laboristo ĉe la petrolindustrio tridek kilometrojn for de ni. Li diris ke tiu parolis al li pri interesa lingvo, facile lernebla, kiu nomiĝas Esperanto.
Mi estis tuj naŭzita. Kiom mi penis por lerni iom da angla, da latina kaj iomete da franca! Kaj mi fieris pri tiuj atingoj. Mi spertis kiom komplikaj estas lingvaj sistemoj. Mi estis certa ke ilia komplikeco venas de ilia esprimriĉeco, kaj se Esperanto pretendas esti facila, ĝi ja ne kapablas esprimi la riĉaĵojn de la lingvoj. Pri tio mi certis kaj tion tuj diris al li.
Jarojn poste, en universitato, profesoro iun vesperon demandis nin kion ni pensas pri Esperanto, aŭ Volapuko. Nu, kion pensi? Post iomete da pripensado, mi diris: „Tiu lingvo estas facila kaj artefarita. Kio estas tiom facila, ekzemple kun gramatiko de dek-ses reguloj, tio estas tutcerte primitiva. Kaj io artefarita ne kapablas spiri la nestvarmon de la intima homa vivo. Do, kio estas primitiva kaj artefarita, neniam en mia vivo mi volas havi ion komunan kun tio.” Tion mi ne nur pensis, sed publike eldiris, kaj tio faras sulkon en la cerbo.
Se vi deziras daŭrigi la legadon, jen ĝusta ligilo: https://fabigen.wordpress.com/alia-vidpunkto/
http://www.steloj.de/esperanto/esenco/index.html
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto#Eraroj_kaj_mitoj_pri_Esperanto
Post by Fabian Eugen
Amike, Eugenio
PS: La titolo estas " Ĉio estas bona, se ĝi finiĝas bone". Mi divenas kara Malamiko de Esperanto, ke je ĉi tiu punkto vi ne kapablas diveni kiel tio povos finiĝi bone. Nu, almenaŭ por ni esperantistoj. Mi konsentas ke estas iomete malfacile diveni tion. Mi konsilas al vi tuj forkuri, ĉar Esperanto povas esti tre kontaĝema. Se vi ankoraŭ atendas iomete, povus esti tro malfrue por savi vin de la kontaĝo :-) …Jen kiel finiĝas tute neprevideble la supra historio:

"...Esperanto liberigis min kun la instruo, ke normala homo, eĉ kun dumviva fortostreĉo, ne povas akiri la nivelon de alilingva denaskulo de etna lingvo, ke tiuj lingvoj estas simple tro komplikaj por tio, kaj ke tia aspiro estas sensenca pretendo. Esperanto forprenis de mi tiun pezan kaj malesperigan pretendon. Kaj mi komencis tuj naĝi en tiu nova medio; mi spertis, ke Esperanto estas lingvo kiu perdas post iom da tempo la econ de fremda lingvo; post jaroj da intensa uzado ĝi fariĝas propra kiel la gepatra, kun la sama esprimriĉeco, la sama sponteco kaj penstujeco, kaj eĉ povas superi ĝin. Multe pli poste mi legis en la libroj de Klaŭdjo Piron, kial tio okazas per Esperanto.
Mi partoprenis kursojn por progresintoj – ankaŭ tradukkursojn – en la „Kvinpetalo”, gvidataj de Georgo, kaj pasigis la diversajn ekzamenojn, inkluzive de la „pedagogia” ekzameno. Mi tradukis multajn pecojn el la germana literaturo, sed ekde 2002 okupiĝas pri la Esperanta eldono de la franca monatgazeto Le Monde diplomatique. Krom en okazaj paperaj eldonoj, ĝiaj artikoloj estas legeblaj kaj elŝuteblaj jene: http://eo.mondediplo.com
Kaj mi vivas feliĉa en mia Esperantlingva familio, en ambaŭ sencoj de „familio”, ankaŭ en la „nestvarmo de la intima homa vivo”"
-------------------------
Salutas vin Eugenio ;-)
Fabian Eugen
2018-02-19 10:00:15 UTC
Permalink
Raw Message
"...Esperanto liberigis min kun la instruo, ke normala homo, eĉ kun dumviva fortostreĉo, ne povas akiri la nivelon de alilingva denaskulo de etna lingvo, ke tiuj lingvoj estas simple tro komplikaj por tio, kaj ke tia aspiro estas sensenca pretendo."
PS:

Jen kion pensis Gandhi pri la temo:"Unue mi klarigu kion mi celas per malpezigi la ŝarĝon de la angla. Mi ne celas, ke la studentoj entute ĉesu la lernadon de la angla. Ni lernu ĝin kaj uzu ĝin sed nur kiel Franco konas kaj uzas la anglan; tiel estas, ni devas lerni kaj koni ĝin kiel oni scias fremdan lingvon. Se ni provas limigi la lernadon de la angla ĝis tiu grado, ni ne estus devigitaj pensi en la angla kaj paroli ĝin laŭ la ĝusta prononco kaj skribi ĝin kun la regado de Brito. Mi emas kredi, ke ĉiu studento malŝparas almenaŭ kvin jarojn de sia vivo en tiu ĉi senutila klopodo. Ne nur tio, tiu ĉi deviga laborego pri afero al kiu li ne sentas veran allogon kripligas lian povon de originala pensado. Lia korpo malfortiĝas kaj li iĝas preskaŭ sorbopapero — blinda imitanto de supraĵoj. Kiom pli povas homo akiri, se li spezas kvin jarojn akirante scion per sia gepatra lingvo? Kiom da tempo kaj energio li ŝparus? Li facile akiros la plej bonajn pensojn per la propra lingvo, kaj ankaŭ evitos la grandan penon de la regado de malfacila prononcado de fremda lingvo."
------------
Eugenio

Loading...