Discussion:
Diskuto pri la vorto "podkasto"
(too old to reply)
Fabian Eugen
2018-01-11 14:16:10 UTC
Permalink
Raw Message
En la Fejsbuka forumo "Lingva Konsultejo", Antonio Carlos Essado demandas: Ĉu ekzistas vorto en Esperanto por anstataŭi la vorton "podkasto"? Se vi scivolas pri la respondoj, bonvolu daŭrigi la legadon:

Renato Corsetti: Mi aŭdis "radia elŝutaĵo" foje.

Marteno Miniĥ: mi aŭdis foje "dosierradio"

Rashi Audino: Ĉu ne estus pli logike "radio-dosiero"?!

Aaron Chapman: Ne. Podkasto ne estas unuopa dosiero.

Aaron Chapman: Dosierradio estas interesa propono.

Yves Nevelsteen: Eble 'sondosiero'.
Marek Mazurkiewicz: Tute ne. Podkasto ne estas nur sondosieroj sed ĉefe RSS

Yves Nevelsteen: Ne tute, sed tamen iom. Se oni elŝutas 'podkaston' oni elŝutas sondosieron, ĉu ne?

Marek Mazurkiewicz: Podkaston estas serio de sondosieron kun RSS. Vortoj: “elŝuti podkaston“ estas mallongigo de ”elsŝuti parton de podkasta serio”

Eva Fitzelová: Kiel podkastisto mi dirus ke ne necesas anstataŭigi ĝin, Podkasto ne estas radio.

Vitor Mendes: Mi uzus "voĉregistraĵo"...

Eva Fitzelová: Voĉregistraĵo estas tro ĝenerala. Tio povas esti ankaŭ registraĵo de solena parolado aŭ laŭtlegita libro.

Bertilo Wennergren: "Podcast" estas tre internacia vorto, kaj sekve tre uzinda en la Internacia Lingvo.

Vicente Valdes-Bejarano: La demando estas klara Bertilo, ĉu ekzistas sinonimo? Kial vi rondiras kun alia respondo? Mi neniam tion komprenas de vi

Bertilo Wennergren: Laŭ mi ne ekzistas alia vorto. Mi devus eble tion diri unue. Poste indas aldoni, ke ne bezonatas alia vorto, ĉar "podkasto" baziĝas sur tre internacia kaj tre uzinda vorto.

Kim Jezus: jes lau' mi la regulo 15 de nia baza regularo de Zamenhof estas klara, kaj lau' mi ne estus bezonata alia vorto.....

Viatcheslav Ivanov: Vi povas diri „elsendo“, „hodiaŭa programo“, „tiu ĉi registro“ kaj multon ankoraŭ por eviti ripetadon de „podkasto“, se vi registras podkaston. Sed plena sinonimo de ĝuste vorto „podkasto“ ne ekzistas (kaj tio estas ĝenerale eco de homa lingvo — eviti plenajn sinonimojn).

Vicente Valdes-Bejarano: En neniu lingvo ekzistas rektajn sinonimojn aŭ kun la preciza sama signifo, la beleco de la sinonimoj baziĝas en la nuanco de la diverseco.

Allan Fineberg: Podkasto sendube.

Michał Ryszard Balicki: Mi kutimas diri „retelsendo”.

Chuck Smith: Interreta radio estas retelsendo, sed ne podkasto.
Michał Ryszard Balicki: Nu, neniu radio „estas” elsendo, sed radioj (ĉu retaj, aŭ ne) elsendojn produktas. :)

Johannes Mueller: La nocio malantaŭ la esprimo "podkasto" estas sufiĉe kompleksa. Tial ĉiiuj proponoj kaj verŝajne ĉiuj bone paroleblaj esperantlingvaj esprimoj kovras nur parton de ĝi. Krome la vorto "podkasto" jam estas vaste uzata en Esperantujo ekde jaroj.

Laŭ mi la vorto "podkasto" apartenas al la grupo de vortoj kiel "vikio", "blogo", ktp. kiujn oni simple esperantigu sen serĉi tradukon.

Marek Mazurkiewicz: Mi uzas nur vorton podkasto

Eva Fitzelová: Dum podkasta konferenco plurfoje estis traktita la temo "kio estas podkasto". Partoprenis homoj kiuj profesie laboras en radio kaj profesiaj kaj amatoraj podkastistoj. Podkasto ne estas radio, nek sondosiero, nek voĉregistraĵo. Vorto "podcast" estas nova vorto eĉ en la angla, ĉar ĝi priskribas novan fenomenon. En esperanto la vorto "podkasto" ankaŭ estas uzata sufiĉe longe.

Szilvási László: Laŭ mia kompreno la vorto podkasto elformiĝis en la komencaj tempoj de interretumado, kiam la bendlarĝo estis mallarĝa kaj la elŝutoj estis malrapidaj. Per iuj komputilaj programoj oni povis "aboni" al novaj sonregistraĵoj, kiuj post sia pretiĝo estis ...Vidu pli

Johannes Mueller: Ankaŭ nuntempe abonado de podkastoj per "podkaptilo" estas tre kutima maniero aŭskulti podkastojn, laŭ mi eĉ la plej rekomendinda se oni multajn podkastojn regule aŭskultas. Kaj tiu eblo ankaŭ estas esenca trajto de podkasto.

Teknike podkasto konsista..
Chuck Smith: Multaj homoj ankoraŭ elŝutas ilin tiel, ĉar ne ĉiam eblas havi Interreton, ekzemple kiam oni iras al la laboro en metroo, kiu estas tro subgrunda por ricevi signalon.

Johannes Mueller: Fakte tiu ĉi diskuto ekestis dum Eva kaj mi registris novan novan epizodon de Kern.punkto. https://kern.punkto.info/2017/12/02/kp128-trijarigxo/

Solis Liu Xiaozhe: reta elsendo

Chuck Smith: Interreta radio estas reta elsendo, sed ne podkasto.

Aaron Chapman Mi fojfoje diras sonmagazino aŭ aŭdmagazino. Ĝi similas magazinon pro la abonado.

Vasil Kadifeli: La vorto estas internacia, sed kiam mi havas dubon pri iu vorto aŭ en PIV mi vidas, ke ĝi ne estas fundamenta, mi ofte konsultas la jenan retejon, uzu ĝin, novaj proponoj daŭre estas aldonataj:

http://bonalingvo.net/index.php/Ssv:_PManage

Ssv: P - La bona lingvo
bonalingvo.net

Renato Corsetti: Evidente estas du aroj. 1 - tiuj, kiuj nepre volas kaj uzas 'podkasto'-n; 2 - tiuj, kiuj preferus vortkunmeton kiel 'son-dosiero'-n aŭ alian. Ni povas vivi ĉe tia situacio, kiu garantias la pluvivon de Esperanto inter la du tendencoj kaj atendi la evoluon, sed intertempe mi komencas enketi pri kiel oni diras 'podkasto' en la ĉina kaj aliaj lingvoj.

Marek Mazurkiewicz: En Pollando funkcias vorto ’podkast'

Eva Fitzelová: En la slovaka estas "podkast"

Marek Mazurkiewicz: https://pl.m.wiktionary.org/wiki/podkastManage

podkast – Wikisłownik, wolny słownik wielojęzyczny
pl.wiktionary.org
Chuck Smith: En la ĉina "podcast", ŝajne:
https://zh.wikipedia.org/wiki/%E6%92%AD%E5%AE%A2?wprov=sfti1Manage

播客 - 维基百科,自由的百科全书
zh.wikipedia.org
Chuck Smith: Kiam temas pri tia vorto, Vikipedio estas bonega fonto por vidi tradukojn plurlingve.
Szilvási László: Renato, laŭ mi ekzistas ankaŭ tria, pretendema kategorio: tiuj, kiuj volas uzi teknike adekvatan esprimon. Se podkasto signas iun apartan teknologion, tiam ni jes, uzu la vorton! Sed se tiu teknologio estas jam preterpasita kaj ne uzata, kaj podkasto estas esence nur simpla redaktita sondosiero, ni restu ĉe la simpla vorto... – La afero min iom memorigas pri la malnova diskuto pri flopi-disko aŭ mol-disko... :-)

Eva Fitzelová: Se oni parolas pri podkasto, ne temas nur pri sondosiero. Podkasto estas laŭ mia sperto multe pliu vasta kategorio. Ĝi esta ĝenro de ĵurnalisma laboro. Grandaj radiostacioj ofte uzas esprimon "radio on demand" por nomi iliaj provoj ankaŭ produkti ion s...Vidu pli

Živanko Novakov: Mi, bedaŭrinde, vivas ekster aktuala maro de prikomputilaj, priretaj terminoj kaj malfacile ilin komprenas. Ĉu eblas tiun vorton al mi klarigi per simplaj, ĉiutagaj vortoj?
Marek Mazurkiewicz: Ĉu blobo estas klara vorto? Ĉu dosiero?

Živanko Novako:v "blogo" jes, "dosiero" ne.

Marek Mazurkiewicz: dosiero estas komputila elemento/dokumento (sono, bildo programo)

Do podkasto estas simila al blogo sed aŭtoro kreas son—dosiŭrojn ne tekstojn

Eva Fitzelová: Ekzemplo estas podkasto de Varsovia vento aŭ nia: kern.punkto.info Vi povas aŭskulti de retpaĝo aŭ elŝuti al via komputilo aŭ poŝtelefono. Aŭ uzi specialan programon kaj aboni ĝin. Tiam tuj post apero vi ricevas anoncon de aplikaĵo kaj aplikaĵo mem povas ankaŭ elŝuti sondosieron. Krome en podkasto estas ankaŭ kromaj informoj pri la temo, ekzemple ligiloj, bildoj ktp.

Derek Roff: Mi ofte ne ŝatas rektajn pruntaĵojn de la angla. Tamen, foje ili estas oportunaj. La plej sukcesa pruntaĵo estas tiu, pri kiu la tuta koncepto alvenis al la mondo pli-malpli samtempe, kaj la font-lingvo (kutime la uson-angla) elektis vorton, kiu sign...Vidu pli

Michał Ryszard Balicki: Mi ne konsentas, ke ĝi signifas nenion. Sendube la preciza deveno de la vorto ne estas vaste konata, tamen la parton „-cast” ĉiu anglaparolanto facile rekonus kaj rilatus ĝin al „broadcast” (elsendo).

Tial multegaj retradioj en siaj nomoj havas la par...

Sylvain Auclair: Nur por informo, ni, en Kebekio, diras baladodiffusion (promenelsendo).
Ugo José Lachapelle: Retvoĉdissendo? Mi kreantas.

Solis Liu Xiaozhe: reta elsendo aŭ eĉ nur elsendo jam sufiĉas.

Jose Mário Marques: Retelsendo

Michał Ryszard: Balicki Antonio Carlos Essado: „Podcast” angle signifas aŭ unuopan dosieron, aŭ tutan fluon da tiaj dosieroj. Se vi serĉas esperantajn vortojn, uzatajn tiusignife, indas mencii „retradio” (uzatan ekz. de la Pola Retradio, Muzaiko, Esperanta Retradio, Retradio BRE, Aminda Radio k.a.) kaj „elsendo” (uzatan verŝajne de ĉiuj). Por konkretigi, ke oni parolas pri elsendo de reta radio, sufiĉas diri „retelsendo”.

István Kovács: SONGAZETO

Szilvási László: Jes, tiu vorto songazeto sonas trafe! Ĝi eĉ estas ne nova vorto, en la 80/90-aj jaroj Silfer eldonis ĉ. 10 numerojn sub tiu nomo: "Songazeto de LF-Koop". Ĝi estis distribuita en magnetofonkasedoj. Simila songazeto, same magnetofonkaseda, aperis sub la .

Gabányi Zoltán: Podcast mem estas relative nova angla vorto farita el i-pod kaj broadcast.

Antonio De Salvo: Songazeto estis tute alia afero. Podcast estas cifereca registrajho de radia aù televida ero, kiun oni deshutas el la reto. La angla vorto estis importita senshanghe de la itala, franca, germana. Kion fari? Laù mi, oni devas limighi je la esperantigo al "podkasto"; mi dubas, ke internacie oni komprenus "retkesto", aù "retkaseto", aù "shutkaseto", aù "elsendkesto" aù simile.

István Kovács: "Songazeto estis tute alia afero."

Temas pri:

1. programoj

2. teknologioj

1. Tia programo estas "songazeto"

2. Unu el la teknologioj por dissendi songazetojn estas "podkast", sed tiu teknologio jam malmodernigxis kaj ne uzatas.
Szilvási László Kial songazeto estas alia afero? Komence en studio oni kompilas, registras la elektronikan dosieron de la son-programo (tute la samo por songazeto kaj por "podkasto"). Poste oni povas transigi ĝin al la aŭskultanto ĉu per rekta alsendo per retpoŝto, ĉu per kasedo aŭ KD aŭ DVD, ĉu per alŝuto al ftp-ejo aŭ retejo, ĉu per dissendo per rekta elsendofluo. Tiuj diversaj rimedoj laŭ mi estas nur metodoj por distribuado.

Antonio De Salvo: Senkonsidere pri alio, podcast ne estas nepre kaj nur "sona", kaj precipe ghi ne estas "gazeto".

Živanko Novakov: Mi (neparolanto de la angla) plu ne komprenas kio ĝi fakte estas?

Sylvain Auclair: Termas pri sondosieroj, ofte legata teksto, kiel en radioelsendado, kiun vi kutime povas aboni per interreto kaj kiun vi povas ŝuti en vian komputilon aŭ poŝtelefonon, kaj aŭskulti en la momento, kiun vi elektas, eĉ se vi, en tiu momento, ne havas interretan ligon. Ekzemple, vi hejme ricevas sciigon, ke estas nova eldono, ŝutas ĝin en vian poŝtelefonon aŭ porteblan muzikludilon, kaj aŭskultas dum vi iras laborejen.

Detlef Karthaus: Mi neniam sentis la bezonon anstataŭi la vorton ''podkasto'', sed mi povus diri spontane "komputildissendaĵo''.
Johannes Mueller Ne nepre. Kelkaj ankaŭ sendas tuje.

Gabányi Zoltán: Se tio estas, tiel mi ne komprenas kio estas la diferenco inter brodkasti kaj podkasti.

Richard Delamore: Gabányi Zoltán Podkasto entenas nur sonon. Mi ne certas, ke brodkasti estas vera vorto. Tamen, mi kredas, ke vi aludas al la pli ĝenerala koncepto de tuja elsendado.

Richard Delamore: Mi kontentas pri la vorto, podkasto. Ŝajne ankaŭ la grandaj Esperanto-podkastoj kontentas pri tiu vorto. Do, mi dubas, ke eĉ pli trafa esprimo povus nun deradikigi la jam ofte uzatan vorton, podkasto.

Gabányi Zoltán: Jes, podkasto estas internacia vorto.
belorusaj ~o: падкаст; ~ado: падкастынг.
bulgaraj ~o: подкаст....

Michał Ryszard Balicki: „Internet” estas treege internacia vorto, tamen esperanto decidis esprimi la nocion pere de kunmeto de siaj propraj vortoj.

István Kovács: La angla lingvo estas internacie uzata vastskale, do la diablo elcerbumis la argumenton, ke cxiu angla vorto estas internacia.
Kiam Zamenhof elpensis sian regulon pri la "internaciaj vortoj" la angla lingvo ankoraux ne estis tiel kruela rimedo por subpremi cxiujn aliajn lingvojn. Alikaze li eble estus aldoninta: "escepte truditajn anglajn vortojn". :-)

Živanko Novakov: ŝajnas nekredeble sed tiun vorton mi rimarkis nur kiam oni pri ĝi ekdisputis en Lingva Konsultejo.
Chuck Smith: István Kovács jes, tiutempe oni prenis ĉion de la franca. Ĉu vi ne rimarkis? 😈

Gabányi Zoltán: La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

István Kovács: Chuck Smith Jes, en iu periodo la franca tordis Esperanton. Ankaux tio estis malavantagxa afero.
Chuck Smith István Kovács Mi simple konsiderus ĝin normala influo de domina lingvo sur aliaj lingvoj. Simple tiel lingvoj evoluas.

István Kovács: Chuck Smith "normala influo"

La originala celo de Esperanto estas, ke gxi estu facile ellernebla. Por tio Zamenhof ellaboris la afiksan sistemon, la vortfaradon. La influoj, kiuj vole-nevole detruas tiun avantagxon, estas nedezirindaj.

Gabányi Zoltán: Kion vi pensas pri vorto brodkasto? Ĝi troveblas en PIV.
Dissendi per elektromagnetaj ondoj, t.e. radiofonie aŭ televide.

Michał Ryszard Balicki: Zoltán: Tute nebezonata vorto kaj apenaŭ uzata, same kiel pluraj vortoj menciitaj en PIV. Anstataŭ oni diras „dissendi” aŭ „elsendi” kaj eĉ Komputeko ĝin ne uzas.

Gabányi Zoltán: Michał Ryszard Balicki Mi konsentas kun vi pri brodkasti. Tamen por podkasto oni ankoraŭ ne trovis mallongan, trafan Esperantan vorton.

Michał Ryszard Balicki: Zoltán Kiel mi menciis en miaj antaŭaj komentoj, min tute kontentigas „retradio” pp. fluo de retaj elsendoj kaj „retelsendo” pp. unuopa dosiero el tia fluo.

Ambaŭ vortoj jam estas uzataj ĝuste en tiu ĉi kunteksto, do ili ne estas nura elpensaĵo, sed ekzistanta lingva alternativo.
Gabányi Zoltán: Kial ne interretradio?

Michał Ryszard Balicki: Zoltán Povas esti tiel. Jam multaj ekzistantaj kunmetaĵoj, kiuj rilatas al interreto, uzas tiucele la radikon „ret-” (retmesaĝo, retpoŝto, retpaĝo, retejo, retumi, retumilo, retpirato, retbabilejo ktp.), do en ĉiutaga simpligita lingvuzo la principo de neceso kaj sufiĉo tute permesas diri „retradio”.

Chuck Smith: Gabányi Zoltán Ĉar tio estas tute alia afero.

Michał Ryszard Balicki: Chuck, Pola Retradio, Muzaiko, Esperanta Retradio, Retradio BRE, Aminda Radio kaj verŝajne ankaŭ aliaj „podcasts” priskribante sin uzas la vorton „retradio”, do laŭ ilia opinio la afero ne estas „tute alia”. :D

Gabányi Zoltán: Kial do oni ne uzas reton anstataŭ interreto?

Michał Ryszard Balicki: Zoltán Ĝuste tion oni uzas; aferoj ofte okazas „en la reto”, anstataŭ plenvorte „en la interreto”. Verŝajne la nuda vorto „reto” estas pli malklara (do supozeble pli konfuziga), ol ĝia prefikseca uzo, do la vorto mem ofte postulas precizigon (tial „interreto”), sed kunmetaĵoj ĝin ne bezonas (tial „ret-”).

Eugen Fabian: István Kovács! Istvàn, Istvàn! *Ha nem szóltál vólna bölcs maradtál vólna.* Se vi silentus vi ne pentus. Laŭ vi, probable, ankaŭ la telefonojn inventis anglalingvanoj por subpremi la homojn. Ĉu ne? Ĉu vi estas tempvojaĝanto? Vi estas vizitanta la malnovan Baraton, eble eĉ sinjoron Ghandi?

István Kovács: Eugen Fabian Via pamfleto havas nenian rilaton al miaj komentoj.

Eugen Fabian: Vi inventas diktaturojn kiuj ne ekzistas. Jen alia diktaturo. Oni devigas ĉi tiujn povrajn homojn tromanĝadi. Jen kruela rimedo por subpremi cxiujn aliajn vivmanierojn. :

István Kovács: Eugen Fabian Viaj pamfletoj havas nenian rilaton al miaj komentoj.

Eugen Fabian: Ĉu vere ne? Ĉu mi miskomprenis ion? Vi skribis: *Kiam Zamenhof elpensis sian regulon pri la "internaciaj vortoj" la angla lingvo ankoraux ne estis tiel kruela rimedo por subpremi cxiujn aliajn lingvojn. Alikaze li eble estus aldoninta: "escepte trudita...Vidu pli

Gabányi Zoltán: Mi scias ke Zamenhof sufiĉe bone parolis france, sed li nur legis angle. Do li transprenis multajn francajn vorton laŭ elparolo, sed por angladevenaj vortoj li uzis simple la transkribitajn (transliterumitajn) formojn: biciklo, teamo, boato, jaĥto.

István Kovács: Eugen Fabian Lingva koloniigo ja ekzistas. Demandu al Szilvási!

Eugen Fabian: István Kovács Via militema vidpunkto estas korektenda, ĉar similaj sintenoj neniam havis bonan efikon por la disvastiĝo de Esperanto: En iu periodo francaj vortoj estis internacie konataj. Se oni deziris esti internacie komprenataj oni ne havis alternativon...Vidu pli

Gabányi Zoltán: La evoluo de la angla lingvo montras ke oni ne devas timi tiel nomatajn fremdajn vortojn. Kio restus el la angla lingvo se oni forigus ĉiujn grekajn, latinajn aŭ francajn vortojn? Ĉu la angla lingvo estas malfortigita pro la abundo de fremdaj vortoj?

Eugen Fabian Ne.

Chuck Smith Ne.
--------------------------------------
Proponas ĝin por la legado Eugenio da Sangiorgio

https://www.facebook.com/groups/konsultejo/permalink/1963043950387284/?comment_id=1972453606112985&reply_comment_id=2016460495045629&notif_id=1515434563906125
f***@gmail.com
2018-01-12 10:37:42 UTC
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Renato Corsetti: Mi aŭdis "radia elŝutaĵo" foje.
Marteno Miniĥ: mi aŭdis foje "dosierradio"
Rashi Audino: Ĉu ne estus pli logike "radio-dosiero"?!
Aaron Chapman: Ne. Podkasto ne estas unuopa dosiero.
Aaron Chapman: Dosierradio estas interesa propono.
Yves Nevelsteen: Eble 'sondosiero'.
Marek Mazurkiewicz: Tute ne. Podkasto ne estas nur sondosieroj sed ĉefe RSS
Yves Nevelsteen: Ne tute, sed tamen iom. Se oni elŝutas 'podkaston' oni elŝutas sondosieron, ĉu ne?
Marek Mazurkiewicz: Podkaston estas serio de sondosieron kun RSS. Vortoj: “elŝuti podkaston“ estas mallongigo de ”elsŝuti parton de podkasta serio”
Eva Fitzelová: Kiel podkastisto mi dirus ke ne necesas anstataŭigi ĝin, Podkasto ne estas radio.
Vitor Mendes: Mi uzus "voĉregistraĵo"...
Eva Fitzelová: Voĉregistraĵo estas tro ĝenerala. Tio povas esti ankaŭ registraĵo de solena parolado aŭ laŭtlegita libro.
Bertilo Wennergren: "Podcast" estas tre internacia vorto, kaj sekve tre uzinda en la Internacia Lingvo.
Vicente Valdes-Bejarano: La demando estas klara Bertilo, ĉu ekzistas sinonimo? Kial vi rondiras kun alia respondo? Mi neniam tion komprenas de vi
Bertilo Wennergren: Laŭ mi ne ekzistas alia vorto. Mi devus eble tion diri unue. Poste indas aldoni, ke ne bezonatas alia vorto, ĉar "podkasto" baziĝas sur tre internacia kaj tre uzinda vorto.
Kim Jezus: jes lau' mi la regulo 15 de nia baza regularo de Zamenhof estas klara, kaj lau' mi ne estus bezonata alia vorto.....
Viatcheslav Ivanov: Vi povas diri „elsendo“, „hodiaŭa programo“, „tiu ĉi registro“ kaj multon ankoraŭ por eviti ripetadon de „podkasto“, se vi registras podkaston. Sed plena sinonimo de ĝuste vorto „podkasto“ ne ekzistas (kaj tio estas ĝenerale eco de homa lingvo — eviti plenajn sinonimojn).
Vicente Valdes-Bejarano: En neniu lingvo ekzistas rektajn sinonimojn aŭ kun la preciza sama signifo, la beleco de la sinonimoj baziĝas en la nuanco de la diverseco.
Allan Fineberg: Podkasto sendube.
Michał Ryszard Balicki: Mi kutimas diri „retelsendo”.
Chuck Smith: Interreta radio estas retelsendo, sed ne podkasto.
Michał Ryszard Balicki: Nu, neniu radio „estas” elsendo, sed radioj (ĉu retaj, aŭ ne) elsendojn produktas. :)
Johannes Mueller: La nocio malantaŭ la esprimo "podkasto" estas sufiĉe kompleksa. Tial ĉiiuj proponoj kaj verŝajne ĉiuj bone paroleblaj esperantlingvaj esprimoj kovras nur parton de ĝi. Krome la vorto "podkasto" jam estas vaste uzata en Esperantujo ekde jaroj.
Laŭ mi la vorto "podkasto" apartenas al la grupo de vortoj kiel "vikio", "blogo", ktp. kiujn oni simple esperantigu sen serĉi tradukon.
Marek Mazurkiewicz: Mi uzas nur vorton podkasto
Eva Fitzelová: Dum podkasta konferenco plurfoje estis traktita la temo "kio estas podkasto". Partoprenis homoj kiuj profesie laboras en radio kaj profesiaj kaj amatoraj podkastistoj. Podkasto ne estas radio, nek sondosiero, nek voĉregistraĵo. Vorto "podcast" estas nova vorto eĉ en la angla, ĉar ĝi priskribas novan fenomenon. En esperanto la vorto "podkasto" ankaŭ estas uzata sufiĉe longe.
Szilvási László: Laŭ mia kompreno la vorto podkasto elformiĝis en la komencaj tempoj de interretumado, kiam la bendlarĝo estis mallarĝa kaj la elŝutoj estis malrapidaj. Per iuj komputilaj programoj oni povis "aboni" al novaj sonregistraĵoj, kiuj post sia pretiĝo estis ...Vidu pli
Johannes Mueller: Ankaŭ nuntempe abonado de podkastoj per "podkaptilo" estas tre kutima maniero aŭskulti podkastojn, laŭ mi eĉ la plej rekomendinda se oni multajn podkastojn regule aŭskultas. Kaj tiu eblo ankaŭ estas esenca trajto de podkasto.
Teknike podkasto konsista..
Chuck Smith: Multaj homoj ankoraŭ elŝutas ilin tiel, ĉar ne ĉiam eblas havi Interreton, ekzemple kiam oni iras al la laboro en metroo, kiu estas tro subgrunda por ricevi signalon.
Johannes Mueller: Fakte tiu ĉi diskuto ekestis dum Eva kaj mi registris novan novan epizodon de Kern.punkto. https://kern.punkto.info/2017/12/02/kp128-trijarigxo/
Solis Liu Xiaozhe: reta elsendo
Chuck Smith: Interreta radio estas reta elsendo, sed ne podkasto.
Aaron Chapman Mi fojfoje diras sonmagazino aŭ aŭdmagazino. Ĝi similas magazinon pro la abonado.
http://bonalingvo.net/index.php/Ssv:_PManage
Ssv: P - La bona lingvo
bonalingvo.net
Renato Corsetti: Evidente estas du aroj. 1 - tiuj, kiuj nepre volas kaj uzas 'podkasto'-n; 2 - tiuj, kiuj preferus vortkunmeton kiel 'son-dosiero'-n aŭ alian. Ni povas vivi ĉe tia situacio, kiu garantias la pluvivon de Esperanto inter la du tendencoj kaj atendi la evoluon, sed intertempe mi komencas enketi pri kiel oni diras 'podkasto' en la ĉina kaj aliaj lingvoj.
Marek Mazurkiewicz: En Pollando funkcias vorto ’podkast'
Eva Fitzelová: En la slovaka estas "podkast"
Marek Mazurkiewicz: https://pl.m.wiktionary.org/wiki/podkastManage
podkast – Wikisłownik, wolny słownik wielojęzyczny
pl.wiktionary.org
https://zh.wikipedia.org/wiki/%E6%92%AD%E5%AE%A2?wprov=sfti1Manage
播客 - 维基百科,自由的百科全书
zh.wikipedia.org
Chuck Smith: Kiam temas pri tia vorto, Vikipedio estas bonega fonto por vidi tradukojn plurlingve.
Szilvási László: Renato, laŭ mi ekzistas ankaŭ tria, pretendema kategorio: tiuj, kiuj volas uzi teknike adekvatan esprimon. Se podkasto signas iun apartan teknologion, tiam ni jes, uzu la vorton! Sed se tiu teknologio estas jam preterpasita kaj ne uzata, kaj podkasto estas esence nur simpla redaktita sondosiero, ni restu ĉe la simpla vorto... – La afero min iom memorigas pri la malnova diskuto pri flopi-disko aŭ mol-disko... :-)
Eva Fitzelová: Se oni parolas pri podkasto, ne temas nur pri sondosiero. Podkasto estas laŭ mia sperto multe pliu vasta kategorio. Ĝi esta ĝenro de ĵurnalisma laboro. Grandaj radiostacioj ofte uzas esprimon "radio on demand" por nomi iliaj provoj ankaŭ produkti ion s...Vidu pli
Mi ja avertu pri tro da novaj vortoj!
Fabian Eugen
2018-01-12 12:52:40 UTC
Permalink
Raw Message
Post by f***@gmail.com
Mi ja avertu pri tro da novaj vortoj!
Niaj vivteritorioj estas tro malsamaj, sekve ni mem estas tro malsamaj. Ekz. eskimoj havas dekon da vortoj por diri neĝo. Tio por ni ŝajnas ke ili estas tro multaj. Por la eskimoj, ne. Ĉu vi kapablas akcepti la fakton ke multaj vortoj de via gepatra lingvo ne ekzistas en Esperanto?

Amike, Eugenio
LeviPetro
2018-01-14 17:02:53 UTC

Jes, tion mi povas akcepti, interalie char multaj vortoj, kiuj ekzistas en Esperanto, mankas en la franca. Ekzemple: sennacieca.

Petro.
Fabian Eugen
2018-01-15 14:16:10 UTC
Permalink
Raw Message
Post by LeviPetro

Ĉu en la franca oni bezonas pli da vortoj por diri la sekvan frazeton?: "Estas pli facila lingvo lernita ol lingvo lernota."

Eugenio
Fabian Eugen
2018-01-15 16:09:37 UTC

PS: Pardonu pro mia ekstertema demando, sed mi estas scivola. Al mi ŝajnas ke tiu frazo kapablas konkuri en mallongeco ec kun la angla lingvo.
LeviPetro
2018-01-16 13:12:22 UTC
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
Post by Fabian Eugen
Post by f***@gmail.com
Mi ja avertu pri tro da novaj vortoj!
Niaj vivteritorioj estas tro malsamaj, sekve ni mem estas tro malsamaj. Ekz. eskimoj havas dekon da vortoj por diri neĝo. Tio por ni ŝajnas ke ili estas tro multaj. Por la eskimoj, ne. Ĉu vi kapablas akcepti la fakton ke multaj vortoj de via gepatra lingvo ne ekzistas en Esperanto?
Amike, Eugenio
Jes, tion mi povas akcepti, interalie char multaj vortoj, kiuj ekzistas en Esperanto, mankas en la franca. Ekzemple: sennacieca.
Petro.
Ĉu en la franca oni bezonas pli da vortoj por diri la sekvan frazeton?: "Estas pli facila lingvo lernita ol lingvo lernota."
Eugenio
Une langue apprise est plus facile qu'une langue à apprendre.

La frazo en Esperanto enhavas 8 vortojn.
La frazo en franca lingvo enhavas 11 vortojn.
Skribe, en la Esperanta frazo mi kalkulis 42 literojn, en la franca 44
Parole, en la Esperanta frazo mi kalkulis 17 prononcatajn silabojn, en la franca, 13.

Petro.
Fabian Eugen
2018-01-16 13:43:29 UTC

La reta tradukilo tradukis el la franca anglen jene: A learnt language is easier than a language to be learnt. Al mi ŝajnas ĝusta, sed envere mi ne scias ĉu la tradukaĵo estas ĝusta aŭ ne. Dankon Pietro! Ĉi tie la aero estas iomete nebula. Ankaŭ ĉe vi?

Amike, Eugenio
LeviPetro
2018-01-17 00:08:57 UTC

Ĉi tie ŝajnas al mi, ke konstante pluvas.
Mi ne pretendas, ke la angla frazo estas ĝusta, sed mi dirus ĝin same. Mi kalkulis 11 vortojn, 44 literojn, 14 silabojn.

Petro.

Petro.
Fabian Eugen
2018-01-17 10:35:34 UTC

Via komputilo faris al vi la saman ŝercon kiun faras al mi la mia. Ĝi kaŝas mian unuan subskribon kaj mi subskribas denove. La duoblan subskribon mi rimarkas nur post kiam mi ne plu povas korekti ĝin. Ĉi tiuj komputiloj estas ŝercemuloj… Mi diras -uloj ĉar ne ekzistas pli taŭga sufikso en Esperanto. Ĝenerale ulo estas persono, ĉu ne?

Eugenio :-)
LeviPetro
2018-01-17 16:49:19 UTC

PIV registris kelkajn metaforajn uzojn de la sufikso -ul. Ekzemple "trimastulo" (trimasta shipo), "triferdekulo" (triferdeka shipo), "nubskrapulo" (altega konstruajho). Se vi nomas niajn komputilojn "shercemuloj" mi facile komprenas, ke ili estas shercemaj, ech mistifikemaj mashinoj. Mi opinias, ke pli bone estas ne trouzi tiajn metaforojn. Tamen, en familiara etoso, ni certe povas permesi al ni multon plian.

Petro.
Fabian Eugen
2018-02-11 12:14:41 UTC

Fakte, kelkfoje robotoj kapablas esti ŝercemuloj. (Bedaŭrinde nur en la angla) Jen ŝercema dialogo inter Evildea kaj roboto Erica. Fama jutubisto Evilde volas konvinki roboton, lerni Esperanton:

Fabian Eugen
2018-01-21 12:36:00 UTC
Permalink
Raw Message
En la Fejsbuka forumo "Lingva Konsultejo", Gabànyi Zoltàn demandas: Ĉu la angla lingvo estas malfortigita pro la abundo de fremdaj vortoj?
Eugen Fabian Ne.
Chuck Smith Ne.
--------------------------------------
Proponas ĝin por la legado Eugenio da Sangiorgio
https://www.facebook.com/groups/konsultejo/permalink/1963043950387284/?comment_id=1972453606112985&reply_comment_id=2016460495045629&notif_id=1515434563906125
DAURIGO

István Kovács Gabányi Zoltán "Kio restus el la angla lingvo se oni forigus ĉiujn grekajn, latinajn aŭ francajn vortojn?"

Eble logika kaj pli facile ellernebla lingvo. :-D

Gabányi Zoltán
Gabányi Zoltán Mi ne konsentas kun vi. Preskaŭ ĉiuj lingvoj havas multajn vortojn kiuj devenas el fremdaj lingvoj. Ankaŭ vi ne povus hungare paroli se oni ne permesus al vi la uzadon de vortoj devenantaj el turkaj, latina, germana, slavaj kaj angla lingvoj.

István Kovács
István Kovács Gabányi Zoltán "Preskaŭ ĉiuj lingvoj havas multajn vortojn kiuj devenas el fremdaj lingvoj."

Jes. Kaj ili cxiuj estas malfacile ellerneblaj, netauxgaj por esti internaciaj lingvoj. :-D

Gabányi Zoltán
Gabányi Zoltán Sed tio estas ne pro la vortaro, sed pro la malfacilaj gramatiko, ortografio, akcento.

István Kovács
István Kovács Gabányi Zoltán kaj-kaj

Unu el la sekretoj de la facileco de Esperanto estas la logika vortfarado anstataux lerni multajn apartajn vortojn. Tio estis la CENTRA IDEO de Esperanto.

"Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "ŝvejcarskaja" (Drinkejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditorskaja" (Sukeraĵejo). Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unuvorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

"La problemo estas solvita!" diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe laboradi en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis komparadi vortojn, serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn, kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegan per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure "radikaj" (ekz. "patrino", "mallarĝa", "tranĉilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn "formitajn" kaj malaperi el la vortaro."

Gabányi Zoltán Mi ne estas certa pri faciliga efekto de Esperanta afiksaro.

Multajn vortojn faritajn per afiksoj oni devas lerni unuope por scii kion ĝi signifas. ...Vidu pli

István Kovács Gabányi Zoltán "Multajn vortojn faritajn per afiksoj oni devas lerni unuope por scii kion ĝi signifas. "

1. Ne multajn. La plejparton mi tuj komprenis, ecx miaj (ne cxiam tre entuziasmaj) lernantoj tuj komprenas pli ol duonon. La resto estas ellernebla je unu auxdo. Neologismojn ecx mi mem lernas multe pli malfacile.

2. En la lingvistiko estas evidentajxo la facila ellernebleco de "motivitaj vortoj" (kiuj klarigas sin mem).

3. Ankaux Zamenhof pensis, kiel mi, gxuste TIAL li ellaboris la vortfaran sistemon.

Eugen Fabian En la itala lingvo ĉiuj kunmetitaj vortoj estas jam pretaj. Neniu fabrikas novajn kunmetaĵojn. Sekve italo ne povus kunsenti kun vi. Vi pravus nur se podkasto estus elektita el la antikva greka. Sed ĝi estis elektita el nuntempa vaste konata internacia vortostoko. Mi rekonas ke en la okazo kiam oni ne memoras vorton, kunmetaĵoj estas tre praktikaj, sed ne ĉiuj estas kapablaj fabriki ilin. Ĉikoncerne, inter hungaro kaj italo estas tre granda diferenco.

István Kovács Eugen Fabian "En la itala lingvo ĉiuj kunmetitaj vortoj estas jam pretaj. Neniu fabrikas novajn kunmetaĵojn."

TIAL Zamenhof ne elektis simple la italan, TIAL li ellaboris novan lingvon, kies ESENCO estas, ke oni povas fari novajn vortojn.

Jen, geniuloj ne pensadas, kiel ordinaraj homoj. Ordinara homo simple provus imiti "naturan" lingvon, geniulo kreas pli oportunan, ol la natura.

Kvazaux vi argumentus kontraux la auxto tiel, ke cxevalo ne havas radojn.

Gabányi Zoltán
Gabányi Zoltán Ĉu vere estas Esperanta vortfarado tiel logika? Kion vi pensas pri vortoj instruitulo, konatulo, trovotulo, servantulo kaj sekvantulo?

István Kovács Gabányi Zoltán Ili ne estas lauxregule derivitaj (anstataux UL suficxas O), tamen ili estas tute bone kompreneblaj, do SUFICXE logikaj. La logikeco de Esperanto estas NE matematika logikeco, sed lingva.

Živanko Novakov Jes, multajn derivaĵojn oni devas aparte (fin)lerni por bone kompreni! Sed kvanto da ili estas tiom malgranda ke ĝi starigas novan kvaliton de lingvo nomata "senescepteco" - "se lingvo(ĝenerale) havas kelkoble malpli da esceptoj ol ajna nacia lingvo oni plenrajte kvalifiku ĝin kiel "lingvo sen esceptoj""!Tia estas Esperanto.
(fakte, oni nur devas iujn ne tute klarajn kompleksajn vortojn pli bone difini) Kvankam, derivante vortojn, oni iam troigas sekvante nacian logikon(frua<malfrua=?tarda(neologismo)=>tardulo ne estas malfruulo sed "mense malsana".Tiun nenaturan logikĉenon ankaŭ mi ne akceptas!)

Gabányi Zoltán Instruitulo estis multfoje uzata de Zamenhof eĉ en Lingvaj respondoj.

Gabányi Zoltán István KovácsĈu, parolante pri persono, vi uzas estonton aŭ estontulon?

Eugen Fabian Laŭ mi, se ni havas internacie tuj kompreneblan vorton "telefono" estus absurde krei kunmetaĵon, ekzemple *malproksimparolilo*. ktp.

Živanko Novakov hospitalo, skolo, apartamento ne havas tiom fortan internaciecon kiel "telefono".Krome, malsanulejo, lernejo, loĝejo havas fortegan tradicion - do, elekto de esprimo dependas de kelkaj faktoroj, ne nur de ekz internacieco.

Gabányi Zoltán Hospitalo fariĝis oficiala Esperanta vorto en 1909, ĝi estas france hôpital, angle hospital, germane Hospital, pole szpital, ruse больница.
Manage
Foto de Gabányi Zoltán.

Živanko Novakov "malsanulejo" estas pli ampleksa nocio, pli intima, pli tradicia, iom pli esperanteca kaj pli ofta vorto kompare kun "hospitalo"!Tial ĝin nenio povas forpeli. Bezonata aŭ ne "malsanulejo" persiste vivas kaj sen ĝi kaj similaj vortoj E-o aspektus tute alie!Al mi tio plaĉas - kaj ne nur tio sed la tuta E-lingvo tia kia estas.

Eugen Fabian István Kovács diras: "La logikeco de Esperanto estas NE matematika logikeco, sed lingva."
- Laŭ mia opinio, vi ne konscias pri la granda diferenco inter nacilingvoj. Kiam mi alvenis en Italion mi ne komprenis kaj mi daŭre ne komprenas kial por italoj la gramatikero akuzativo estas tiel malfacila. Evidente hungara lingva logikeco estas ege malsama ol tiu itala. Por ke averaĝa italo komprenu vian predikon pri lingva logikeco, li unue devus lerni la hungaran. Kiu ne estas kutimita fari kunmetitajn vortojn, certege preferas disvastiĝintan vorton kiel "podkasto", anstataŭ kunmetaĵo. Kompreneble, kiam oni ne memoras tiun vorton, kunmetaĵo povas esti tre oportuna, ĉar mi ne kredas ke la saman ideon oni povas esprimi ankaŭ per gestoj. https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342/

István Kovács Eugen Fabian Ekzistas gxeneralaj lingvaj fenomenoj kaj tendencoj. En mala situacio lingvistiko kaj interlingvistiko ne povus ekzisti. Lingva logiko estas ekzemple la funkciado de kunmetitaj vortoj. En tiu kampo ja NE estas vero, ke 1+1=2. TIA estas lingva logiko gxenerale. Ecx en la cxina, kvankam mi ne konas la cxinan. Sed oni povas kompreni la aferon.

Gabányi Zoltán Živanko Novakov Malsanulejo estas ĉia domo, kie oni kuracas malsanulojn.

Michał Ryszard Balicki Gabányi: Kaj „tranĉilo” estas ĉia ilo por tranĉi? :D Ne.

Gabányi Zoltán Mi skribis ĝuste pri tio: laŭ nura logiko ankaŭ hakilo, segilo, sekcilo kaj tondilo estus tranĉilo.

Eugen Fabian Kovàcs Istvàn diras: "TIA estas lingva logiko gxenerale. Ecx en la cxina, kvankam mi ne konas la cxinan." -Ĉikoncerne la ĉina estas multe pli proksima al la hungara ol la itala aŭ la hispana.

István Kovács Gabányi Zoltán "reveninte hejmen el la milita malsanulejoZ"

Cxu vi povas traduki la frazon al la Hungara? Mi esperas. Do vi mem vidas: vortfarado bone funkcias.

Živanko Novakov Zoltan, ĉu vi povas, anstataŭ prezentadi ekzemplojn, klare esprimi kio vin mirigas rilate al vortfarado en E-o? Tiu temo certe estas pridiskutinda sed ne tutamplekse.

Gabányi Zoltán Mi asertas ke nova vorto farita per Esperanta afiksaro unue ne ĉiam havas determinitan signifon, tiu signifo ekestas dum longa uzado.

István Kovács Gabányi Zoltán Laux gxenerala lingva logiko, kiam la vorto mem ne estas suficxe preciza, la KUNTEKSTO povas precizigi gxian signifon gxis kontentiga esprimpovo.

Ne kalkulante nekompetentajn vortumadojn, neniam mi dubis pri la signifo de derivitaj/kunmetitaj vortoj. Oni devas koni la neprecizecon de certaj vortoj (kiu fenomeno estas konata el CXIU lingvo), kaj zorgi pri la vortumado, por ke oni ne miskomprenu la tekston. Esperanto estas tauxga, verkistoj ne cxiuj estas tauxgaj.

István Kovács Ekzemplo el la hungara ligvo:

Mintha lába kelne VALAMENNYI rögnek...

Kiel vi esperantuigus tiun frazon? Cxu

Kvazaux IOM DA terbuloj ekhavus piedojn... AUX

Kvazaux CXIUJ terbuloj ekhavus piedojn?

Cxar VALAMENNYI same povas signifi "IOM DA" aux "CXIUJ"

Cxu la hungara lingvo estas pli preciza, ol Esperanto? Ne sxercu!

Tamen gxi tute bone funkcias.

Gabányi Zoltán Pronomo valamennyi havas multajn signifojn. Oni scias laŭ la kunteksto pri kiu signifo estas uzita. En via ekzemplo la signifo estas ĉiu.

VALAMENNYI névmás, határozatlan, vonatkozó és általános (tőszámnévi)...Vidu pli

István Kovács Gabányi Zoltán DO, la hungara ne estas pli preciza ol Esperanto. Viaj ekzemploj estas superfluaj. La esenco estas tio, ke: en neniu lingvo la vortoj estas precizaj, en cxiu lingvo nur la KUNTEKSTO donas pli-malpli klaran kompreneblecon al la unuopaj vortoj.

Do via plendo pro la ne suficxa precizeco de esperantaj derivitaj vortoj estas senbaza.

Gabányi Zoltán Estas diference, ĉu vorto havas multajn signifojn aŭ ĝia signifo ne estas difinita, ĉar Esperanto estas helplingvo, do la signifo de la nova vorto ne scieblas pro la manko de denaskaj parolantoj.

István Kovács Gabányi Zoltán Oni ja bezonas konsideri la kuntekston. Sen tio oni ecx en la gepatra lingvo ne komprenas la tekstojn. Mi ankoraux ne renkontis problemon en tiu kampo.

István Kovács Gabányi Zoltán "ĉu vorto havas multajn signifojn aŭ ĝia signifo ne estas difinita"

En NENIU lingvo la vortoj estas "difinitaj", NUR (pli-malpli) difineblaj. Ankaux en Esperanto.

Gabányi Zoltán Fundamento de Esperanto kaj Akademio de Esperanto difinas oficialajn radikojn pere de tradukoj. Sed vorto devenanta el vortfarado ne havas oficiale difinitan signifon.

István Kovács Gabányi Zoltán Ankaux en la hungara oni ne tuj difinas cxiun ekuzatan vorton. Mi ja klarigis: la vortoj en NENIU lingvo estas difinitaj NUR difineblaj. Vi povas plu subteni mian pravecon. :-D

Gabányi Zoltán Sed la hungara lingvo havas denaskan parolantaron kiun oni povas demandi. Tiuj homoj scias kion signifas ekz. magyarázat, sed kiu diros al vi kion signifas *esperantigado*?

István Kovács Gabányi Zoltán La plejparto de denaskaj lingvoparolantoj TUTE NE povus difini la signifon de la vortoj, ECX scienculoj povas fari tion nur post loga analizado de multegaj tekstoj. Tiu metodo estas aplikebla ankaux en Esperanto.

István Kovács Gabányi Zoltán "kiu diros al vi kion signifas *esperantigado*?"

La kunteksto.

Gabányi Zoltán Kion vi pensas pri la signifo de verbo subaĉeti?

Gabányi Zoltán István Kovács Ili ne devas difini la novajn vortojn, sed ili povas decidi, ĉu la nova vorto estas parto de sia gepatra lingvo?

István Kovács Gabányi Zoltán "sed ili povas decidi, ĉu la nova vorto estas parto de sia gepatra lingvo?"

Tute ne. Vi misimagas la aferon. NUR en Esperanto Akademio rajtas decidi pri la RADIKOJ, cxu ili estas oficialaj. En aliaj lingvoj tute ne ekzistas potenco, kiu rajtus decidi pri vortoj.

István Kovács Gabányi Zoltán "Kion vi pensas pri la signifo de verbo subaĉeti?"

Mi tre bone komprenas gxin, kaj mi ankoraux ne trovis iun, kiu havus problemon pri tiu vorto, escepte, se temis pri provokado kontraux Esperanto. Je la unua renkonto mi ellernis gxin.

Gabányi Zoltán Ĝuste pri tio ĉi temas. Se la lernanto ne estas ruso, li ne komprenas verbon subaĉeti laŭ la signifo de la vortelementoj (sub kaj aĉet'). Por ruso ne estas problemo, ĉar ruse tio estas подкупатъ (под - sub, купатъ - aĉeti). Do oni ne komprenas aŭ miskomprenas la signifon de la vorto laŭ nura logiko. Oni devas lerni la vorton.

Živanko Novakov Mi miras ke al iu sufiĉe lerta lingvouzanto, kiel Zoltan ekzemple, estas necese klarigi tiujn aferojn pri la signifoj de vortoj. Ofte tiujn dilemojn oni al komencantoj klarigas ĝuste komence kiam la derivado kaj kunmetado estas instruataj.La instruaĵon oni povus resumi jene:
Al signifo de Esperanta vorto oni venas ĉefe per du manieroj: analizado de la vortelementoj(laŭ e-logiko) aŭ tradicia difino de vorto.Do, instrui al homoj ke per logiko oni povas ĈION kompreni en E-o estas erare!(Tamen diri ke E-o estas logika ne estas erare ĉar la logikeco de E-o estas kelkoble pli granda ol de iu ajn alia lingvo kaj sekve E-o meritas tian kvalifikon). La analizo de vorto estas la ĉefa kaj la unua metodo aplikata de menso de esperantisto kaj per ĝi oni atingas ĝustan signifon (supozante ke oni bonege konas la radikoj kaj la afiksojn) en (laŭ mi) 95% de okazoj, do preskaŭ ĉiam.Se okazas ke la atingita signifo evidente ne estas trafita(rilate al kunteksto) tiam, do en kelka procento de la okazoj, esp-isto sin turnas al aliaj metodoj - serĉi signifon en vortaro, demandi pli spertan esp-iston aŭ, se tioj ne helpas, penante per la kunteksto diveni la signifon. Kial tio okazas? Ĉar E-o estas iuspeca lingva libero por farado de vortoj kaj vere ĉiuj, kaj spertuloj kaj malspertuloj faras kaj uzas vortojn kaj neniu povas praktike tion kontroli, direktigi tiun proceson al ĝusta direkto.Fakte, tio devus esti tasko de la Akademio sed ĝi ne plenumas tion pro diversaj kaŭzoj.
Difini signifojn de E-vortoj per tradukado estas nepraktike tamen eble ĉar esperantistoj ĝenerale ne scias la fontolingvojn(mi ekzemple). Do, oni devas faradi kvalitajn vortarojn kie bonege estus difinitaj(klarege priskribitaj) per Esperanto la radikoj - kaj koncerne al iu radiko estu indikitaj kompleksaj derivaĵoj de tiu radiko kiuj ne estas facile kompreneblaj per nura anlizado!(do ne ĉiujn vortojn kun tiu radiko, nur la nemultajn dubesignifajn).Tiumaniere ĉiu esperantisto povus trovi signifon de iu kunmetaĵo - sen kono de fremdaj lingvoj kaj sen kono de la lingvoscienco.
Bonaj vortaroj ekzistas sed ne perfektas ili. Ilin oni devas plibonigadi ĉiutage. Tiu tasko ne facilas tamen farendas.
Kiam esperantisto atingas mezan nivelon de E-o , li NE PLU turnas sin al logiko de la denaska lingvo sed turnas sin al LOGIKO DE ESPERANTO (kiu ekzistas kaj kiun li grandparte ekposedis) kaj ĈEFE per ĝi serĉas la signifon, nur parte sin helpante per nacia logiko.
(tro vasta temo por mallpngaj komenteblecoj)
(ekzemploj por miaj asertoj certe abundas sed aperigi kaj analizi ilin estas neeble ĉi maniere)

István Kovács Živanko Novakov "Difini signifojn de E-vortoj per tradukado estas nepraktike tamen eble"

Tiu metodo fakte estas la plej maloportuna difinado, ja por traduki vorton oni PLI FRUE devus scii gxian signifon, kaj la sama vorto preskaux cxiakaze estas tradukebla plurmaniere. La diverslingvaj tradukoj ne estas tutegalaj inter si, do el ili apenaux estas konstatebla la vera signifo. Bona difinado estas NUR cxirkauxskribo.

Cetere mi tute konsentas viajn pensojn!

Gabányi Zoltán Kio estas la signifo de verbo elrigardi? Laŭ Zamenhof ĝi estas sinonimo de aspekti:

Vi elrigardas kiel ombro.

Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel elrigardas,” li diris por si mem, balancante la kapon.

Efektive, ĝi elrigardas kiel kamelo.

Elrigardadis, kiel se gutoj da sango ŝprucus supren el la akvo.

István Kovács Gabányi Zoltán Kaj kio estas via problemo? Cxu vi ne komprenis tiun frazon?

Per la KUNTEKSTO gxi estas tute komprenebla. Cxiam atentu la kuntekston.

Eugen Fabian Mi komprenis tute malsame. Ekz: "Mi staras en mia ĉambro kaj elrigardas tra la fenestro rekte al la montaroj." Mi neniam uzus la vorton "elrigardi" anstataŭ "aspekti".

István Kovács Eugen Fabian xar

Gabányi Zoltán Ĝuste pri ĉi tio mi volis skribi.

Gabányi Zoltán Eugen Fabian Ankaŭ tio estas rusismo, kiun Zamenhof multe uzis: Это не выглядит хорошо. - Ĉi tio ne elrigardas bone.

István Kovács Eugen Fabian "Mi staras en mia ĉambro kaj elrigardas tra la fenestro rekte al la montaroj."

Sufixcas "mi rigardas tra la fenestro", sed pro la KUNTEKSTO ankaux cxi tiu frazo estas tute bone komprenebla....Esperanto estas elasta lingvo.
----------------------------------
Proponas por la legado Eugenio
https://www.facebook.com/groups/konsultejo/permalink/1963043950387284/?comment_id=1972453606112985&reply_comment_id=2016460495045629&notif_id=1515434563906125
Fabian Eugen
2018-01-27 15:17:05 UTC
Permalink
Raw Message
Daŭrigo
István Kovács: Eugen Fabian "Mi staras en mia ĉambro kaj elrigardas tra la fenestro rekte al la montaroj."
Sufixcas "mi rigardas tra la fenestro", sed pro la KUNTEKSTO ankaux cxi tiu frazo estas tute bone komprenebla....Esperanto estas elasta lingvo. ...
----------------------------------
Proponas por la legado Eugenio
https://www.facebook.com/groups/konsultejo/permalink/1963043950387284/?comment_id=1972453606112985&reply_comment_id=2016460495045629&notif_id=1515434563906125

DAŬRIGO 2-a

Eugen Fabian: Fakte la vorto "elrigardi" ( kinézni) havas duoblan sencon ankaű en la hungara: 1)*Úgy néz ki, hogy az idő meg fog változni* 2) *Úgy nézett ki az ablakból, mintha ki akarna ugrani.*

Gabányi Zoltán: Jes, vi pravas. Sed ekz. angla look out signifas atentu, kvankam look estas rigardu kaj out estas el. Se vi elrigardas el la fenestro de vagono, kaj oni diras al vi ke look out, tuj enprenu vian kapon aŭ akcidento povas okazi al vi.

István Kovács: Gabányi Zoltán La esprimoj de angla lingvo ne estas la temo de nia diskuto. Tio estas la afero de angla lingvo. Ankaux la hungaraj esprimoj devas ne influi Esperanton.

Gabányi Zoltán: Vorto elrigardi devenas el la rusa lingvo. La simileco de la rusa kaj hungara signifoj estas nura koincido.

István Kovács: Gabányi Zoltán Tio ne influas, ke la KUNTEKSTO ankaux en Esperanto bone orientigas, kion signifas la konkreta derivajxo.

Gabányi Zoltán: Jes, la kunteksto povas multe helpi. Laŭ la signifo de el kaj rigard| oni ne povas kompreni signifon de la Zamenhofa frazo: kiel belege la vestoj elrigardis!

Živanko Novakov: Gabányi Zoltán La sama signifo estas ankaŭ en la serba. Kvankam iel komprenebla ĝi estas nenatura kaj evitinda arkaikaĵo. Mi evitas ĝin ĉar uzo de "el" prefikse en "elrigardi" estas tiom fora de la ĉefa kaj figura signifoj ĝiaj, ke neniu kunteksto pova...Vidu pli

Živanko Novakov: Se en e-o oni multon pravigadus per kunteksto oni povus multegon eviti kaj fine E-o similus al la angla. Se oni faras vorton penu fari precizan kaj klaran vorton se estas eble - se ne estas eble tiam apogu sin al la kunteksto!

Gabányi Zoltán: István Kovács Mi volis demonstri ke elrigardi ne signifas la saman en ĉiu lingvo, kvankam ĝiaj morfemoj havas la saman signifojn en rusa, hungara, Esperanta kaj angla lingvoj.

Živanko Novakov: Eĉ se signifus tio ne sufiĉus akcepti ĝin. E-o ne estas nura kopiado de la lingvoj. La komprenebleco ne estas sufiĉa kialo por akcepto de iu esprimo.

Gabányi Zoltán: Živanko Novakov Tamen oni ne uzas verbon subpagi, kvankam en la hungara estas simila vorto (lefizet, le - suben, fizet - pagi).

Gabányi Zoltán: Tamen oni transprenis multajn stukturojn el Eŭropaj lingvoj.

Živanko Novakov: (ankaŭ en la serba estas "podplatiti", tamen en E-o ne funkcias "subpagi").Ĝuste pri tio mi komentas - oni ja prenas iujn logikojn, kutimojn de iuj lingvoj sed NE ĉiujn, eĉ se ili estas en ĉiuj aperantaj.
Antaŭ ol iu esprimo Esperantiĝu ĝi tamen devas esti analizata kelkaspekte - do ne senkritike (laŭ nur unu aspekto). Ankaŭ la jam ekzistantajn esprimojn oni rajtas anlizi kaj kritiki.

Gabányi Zoltán: Mi pensas ke celo de Zamenhof estis ke ĉiu vorto havu nur unusolan signifon. Ekzemple el la latina vorto tabula li faris tablon, tabulon kaj tabelon.

István Kovács: Gabányi Zoltán "celo de Zamenhof estis ke ĉiu vorto havu nur unusolan signifon"

Oni ja scias, ke tiu sopiro estas absolute neebla. La funkcimaniero de lingvoj (de ajna lingvo) malebligas tion.

Gabányi Zoltán: István Kovács Jes, sed Zamenhof ne estis lingvisto.

István Kovács: Gabányi Zoltán Lia lingvo tamen pli bone funkcias, ol iu ajn alia.

István Kovács: planlingvo

Gabányi Zoltán: Ĉu vere?

István Kovács: Gabányi Zoltán Cxu vi konas funkciantan internacian planlingvon de konsiderinda publiko krom Esperanto?

Gabányi Zoltán: Ne. Sed tio ne signifas ke Esperanto estas la plej bone funkcianta planlingvo en la mondo. Ekz. Bahasa Indonesia havas multe pli da parolantoj.

Chuck Smith: Ne.

Lazar-Jan Pospíšil Poustevník: post-el-ŝuto (klarigas Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Podkasto)Manage

Podkasto - Vikipedio
eo.wikipedia.org

Michał Ryszard Balicki: „Elŝuto”, jes. Sed de kie venis „post”?

Sergio de Sersank: "Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto podcast) aŭ postelŝuto, estas programo eldonita per la Interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence blogo, kies...Vidu pli

Michał Ryszard Balicki: Ne, la menciita nomo estas neuzata mistraduko aŭ simple tajperaro.

Gabányi Zoltán: Michał Ryszard Balicki Pod- devenas el iPod, -cast devenas el broadcast (dissendo).

Toño DB: Mi vidis ofte la vorton "retradio". Fakte, ĝi aperas en la nomo de du el la klasikaj podkastoj, "Pola retradio" kaj "Esperanta retradio".
Mi ankaŭ legis iam la vorton "ŝutradio", sed tio okazis antaŭlonge

Marek Mazurkiewicz: Retradio kaj podkasto diversaj ideoj

Toño DB: Bv ekspliki

Marek Mazurkiewicz: Radio signifas ke ke vi auskultas tiam kiam volas autoro(j). Podkasto havas RRSon. Do podkasto Pola Retradio ne estas radio.

Toño DB: Marek, tiu estas detalo, kaj ne pravigas novan vorton. Radio superis grandan evoluon, laŭlonge de sia historio, kaj ne pro tio necesis ŝanĝi la nomon. Vidu: nun oni aŭskultas ĝin per la reto, krom per la "radioj" (kiuj donis al ĝi ties nomon). Ĉu vi aŭskultas en la momento aŭ en aparta dosiero ne estas kialo por ne plu konsideri ĝin "radio"

Marek Mazurkiewicz: Mi pensas ke tio estas granda diferenco ne nur detalo.

Lee MillerGroup Admin: Ne.

Martin Thorenz: Ĉu ne "anstataŭigi"?

Sylvain Auclair Tia vorto anstataŭus la malnovan. Vi anstataŭigus la malnovan vorton per la nova.

Michał Ryszard Balicki: Mi opinias, ke ambaŭ vortoj estus ĝustaj. Kiam malantaŭ „por” staras i-verbo, ĝi povas uzi la objekton aperintan antaŭe kaj kiel sian subjekton, kaj kiel sian objekton.

Tial en la antaŭparolo de la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia” Zamenhof skribis,...Vidu pli

César Dorneles:
Hieraŭ je 12:30ptm · Porto Alegre, Rio Grande do Sul, Brazil
Kial PIV (almenaŭ) ne registras la vortojn "inteligento" kaj "indiferento", tute naturajn derivaĵojn el la adjektivoj "indiferenta" kaj "inteligenta" - kapvortoj? Kial oni simple devas diri "indiferentECo-n" kaj "inteligentECo-n"? Mi vidas nenian logikon pri tio!
João José Santos: La vortaroj ne havas la devon prezenti ĉiujn derivaĵojn kaj kunmetitaĵojn.
La aldono de -o al adjektiva radiko donas al la nova vorto la sencon -eco. Kiel en "belo = beleco".
Tamen, nur scias tion tiuj, kiuj ellernis esperanton....Vidu pli

João José Santos: Ĉiam egale, do kial la vortaroj devas mencii tion?
Do apartenas al la gramatiko, ne al leksikologio.

Gabányi Zoltán: Beleco estas eco de io, kio esta bela. belo. Belo estas io, kio estas bela, rigardata en abstrakta, absoluta maniero.

João José Santos: Ne, belaĵo estas io bela. Belo estas beleco.

Gabányi Zoltán: Mallogikaj EC-formoj

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:...Vidu pli

Gabányi Zoltán: João José Santos Vi batalas kontraŭ PIV
http://vortaro.net/#belo

César Dorneles: Gabányi, danke, sed pri tio havas nenian dubon...

César Dorneles Gabányi, jes, rimarkas tion.

Ferdinand Cesarano: Eblas trovi nuancan malsamon inter "belo" kaj "beleco", inter XXXX-o kaj XXXX-eco, kie XXXX estas substantivo el adjektiva radiko

"Belo" estas la kvalito rigardata kiel fenomeno. Do ni rajtas diri ke la vidaj artoj pritraktas la belon....Vidu pli

Len Marobin: Sed oni devas kompreni, ke beleco ne estas kvalito de bela, sed kvalito de belo, kaj la vorto beleco ne enhavas en sia strukturo la vorton bela, sed nur la radikon bel/.

Lee Miller: Group Admin PIV estas grandega, profunda, kaj utila vortaro. Sed ĝi neniel estas perfekta. (Neniu vortaro estas perfekta). Ĝi estas la rezulto de homa laboro, kaj oni ne atendu ke la verkistoj kaj redaktistoj kapablis atenti ĉiun nuancon de ĉiu vorto.

Len Marobin: Pli kritikinda estas la balasta listigo/difino de > indiferenteco. Eco de iu indiferenta < Mi apenaŭ povus imagi la dikecon (eco de iu dika!) de PIV se oni listigos ĉiujn radikojn + -ec- kun tiu modela difino "eco de iu..." Se la difino ne helpas, almenaŭ la legado de la ekzemploj plej ofte helpas. Sed la konsilo en ĉi tiu fadeno pri la ellernado de la lingvo estas la plej valora.

Harri Laine: Iel mi sentas, ke ĉi tiaj demandoj montras miskomprenon pri la karaktero kaj kreopovo de nia lingvo. Kial oni listigu ĉiujn derivaĵojn en vortaroj, se la deriva sistemo estas bone lernita kaj lernebla? Oni povus same demandi, kial ne ĉiu ebla frazo estas metita en vortarojn (aŭ frazarojn).

La demando estis pri vortoj kiel "inteligento" kaj "indiferento", kaj tiaj demandoj povas havas kompreneblajn motivojn. La plej simpla derivado, anstataŭigo de vortklasa finaĵo per alia, ofte lasas dubojn kaj povas krei vastsignifajn vortojn. Ne estas klare, kion signifu i-vorto rekte derivita el o-vorto. Ege suspektinda estas ankaŭ la nuntempa modo instrui eĉ al komencantoj, ke "verbo el adjektivo" kaj "esti+adjektivo" estas plene egalvaloraj. Pro tiaj konsideroj mi komprenas la sencon de demandoj pri envortarigo de iuj simplaj derivaĵoj.

Mi trovis interesan escepton en Esperanta vortfarado. Oni faras el prepozicioj kaj -ul novajn vortojn per simpla kunmetado: superulo, subulo, antaŭulo, eksterulo, transulo. Sed jen estas escepto: posteulo, verŝajne pro tio ke Zamenhof ne volis uzi vorton postulo kun du malsamaj signifoj:
postulo: nepra kaj firme insista peto;
posteulo: tiu, kiu venas poste en tempo.

14 Balázs Wacha, Vitor Mendes kaj 12 aliaj

Joost Franssen: Simile estas interesa kazo: oni uzas ‘radoaro’ por ‘aro da radoj’ anstataŭ ‘radaro’ por eveti konfuzon kun la aparato ‘radaro’.

Antonio De Salvo: Oni ne miru, se kelkfoje oni devas aldoni ion al vortero, por eviti konfuzon aŭ por esprimi nuancon: ekzemple, radaro estas alia afero ol radoaro (rado-aro), unuenaskito (unue-naskito) estas alia afero ol ununaskito (unu-naskito), unuaaĵo (unua-aĵo) es...Vidu pli

Antonio De Salvo: En "posteulo", "poste" ne estas prepozicio (post), des malpli sufikso, sed adverbo (poste). Do, tute laùregule "poste-ulo", per la kunmeto de la du eroj, laù la 11-a regulo.

Gabányi Zoltán: Post estas prepozicio, -ul estas sufikso. Oni ne uzas vortojn antaŭeulo kaj ekstereulo, nur antaŭulo eksterulo estas uzataj.

István Kovács: Gabányi Zoltán Ripete: "Posteulo" estas derivita ne el "post" sed el "poste" = ulo kiu venis poste. Mortis la regxo, POSTE venis lia POSTEulo.

István Kovács: Vidu: unutaga/unuAtaga ktp.

Gabányi Zoltán: István Kovács El kio estas derivita antaŭulo?

Antonio De Salvo: Cetere: se temas pri prepozicioj, antaù-iri restas alia afero ol antaùen-iri

Gabányi Zoltán: Jes, inter la signifoj de antaŭiri kaj antaŭeniri vere estas diferenco.

Antonio De Salvo: Por refreŝigi mian memoron, mi ĵus konsultis la “Fundamento”-n (tra la jardekoj, oni komplikis la lingvon, pli-malpli “inventante” regulojn, kiuj ne ekzistas). Nenie mi trovis, ke sufiksoj havu malsaman pritrakton ol aliaj vorteroj. La sola regulo, kiu...Vidu pli

Gabányi Zoltán: Pri antaŭenigi mi konsentas kun vi. Sed laŭ mia opinio en posteulo oni lasis -e ĝuste por tio ke ĝi diferencu de postulo.

Janez Jug: Jes.
Fakte la vorto "elrigardi" ( kinézni) havas duoblan sencon ankaű en la hungara: 1)*Úgy néz ki, hogy az idő meg fog változni* 2) *Úgy nézett ki az ablakból, mintha ki akarna ugrani.*

Gabányi Zoltán: Jes, vi pravas. Sed ekz. angla look out signifas atentu, kvankam look estas rigardu kaj out estas el. Se vi elrigardas el la fenestro de vagono, kaj oni diras al vi ke look out, tuj enprenu vian kapon aŭ akcidento povas okazi al vi.

István Kovács: Gabányi Zoltán La esprimoj de angla lingvo ne estas la temo de nia diskuto. Tio estas la afero de angla lingvo. Ankaux la hungaraj esprimoj devas ne influi Esperanton.

Gabányi Zoltán: Vorto elrigardi devenas el la rusa lingvo. La simileco de la rusa kaj hungara signifoj estas nura koincido.

István Kovács: Gabányi Zoltán Tio ne influas, ke la KUNTEKSTO ankaux en Esperanto bone orientigas, kion signifas la konkreta derivajxo.

Gabányi Zoltán: Jes, la kunteksto povas multe helpi. Laŭ la signifo de el kaj rigard| oni ne povas kompreni signifon de la Zamenhofa frazo: kiel belege la vestoj elrigardis!

Živanko Novakov: Gabányi Zoltán La sama signifo estas ankaŭ en la serba. Kvankam iel komprenebla ĝi estas nenatura kaj evitinda arkaikaĵo. Mi evitas ĝin ĉar uzo de "el" prefikse en "elrigardi" estas tiom fora de la ĉefa kaj figura signifoj ĝiaj, ke neniu kunteksto pova...Vidu pli

Živanko Novakov: Se en e-o oni multon pravigadus per kunteksto oni povus multegon eviti kaj fine E-o similus al la angla. Se oni faras vorton penu fari precizan kaj klaran vorton se estas eble - se ne estas eble tiam apogu sin al la kunteksto!

Gabányi Zoltán: István Kovács Mi volis demonstri ke elrigardi ne signifas la saman en ĉiu lingvo, kvankam ĝiaj morfemoj havas la saman signifojn en rusa, hungara, Esperanta kaj angla lingvoj.

Živanko Novakov: Eĉ se signifus tio ne sufiĉus akcepti ĝin. E-o ne estas nura kopiado de la lingvoj. La komprenebleco ne estas sufiĉa kialo por akcepto de iu esprimo.

Gabányi Zoltán: Živanko Novakov Tamen oni ne uzas verbon subpagi, kvankam en la hungara estas simila vorto (lefizet, le - suben, fizet - pagi).

Gabányi Zoltán: Tamen oni transprenis multajn stukturojn el Eŭropaj lingvoj.

Živanko Novakov: (ankaŭ en la serba estas "podplatiti", tamen en E-o ne funkcias "subpagi").Ĝuste pri tio mi komentas - oni ja prenas iujn logikojn, kutimojn de iuj lingvoj sed NE ĉiujn, eĉ se ili estas en ĉiuj aperantaj.
Antaŭ ol iu esprimo Esperantiĝu ĝi tamen devas esti analizata kelkaspekte - do ne senkritike (laŭ nur unu aspekto). Ankaŭ la jam ekzistantajn esprimojn oni rajtas anlizi kaj kritiki.

Gabányi Zoltán: Mi pensas ke celo de Zamenhof estis ke ĉiu vorto havu nur unusolan signifon. Ekzemple el la latina vorto tabula li faris tablon, tabulon kaj tabelon.

István Kovács: Gabányi Zoltán "celo de Zamenhof estis ke ĉiu vorto havu nur unusolan signifon"

Oni ja scias, ke tiu sopiro estas absolute neebla. La funkcimaniero de lingvoj (de ajna lingvo) malebligas tion.

Gabányi Zoltán: István Kovács Jes, sed Zamenhof ne estis lingvisto.

István Kovács: Gabányi Zoltán Lia lingvo tamen pli bone funkcias, ol iu ajn alia.

István Kovács: planlingvo

Gabányi Zoltán: Ĉu vere?

István Kovács: Gabányi Zoltán Cxu vi konas funkciantan internacian planlingvon de konsiderinda publiko krom Esperanto?

Gabányi Zoltán: Ne. Sed tio ne signifas ke Esperanto estas la plej bone funkcianta planlingvo en la mondo. Ekz. Bahasa Indonesia havas multe pli da parolantoj.

Chuck Smith: Ne.

Lazar-Jan Pospíšil Poustevník post-el-ŝuto (klarigas Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Podkasto)Manage

Podkasto - Vikipedio
eo.wikipedia.org

Michał Ryszard Balicki: „Elŝuto”, jes. Sed de kie venis „post”?

Sergio de Sersank: "Podkasto (transliterumo de la anglalingva vorto podcast) aŭ postelŝuto, estas programo eldonita per la Interreto, en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence blogo, kies...Vidu pli

Michał Ryszard Balicki: Ne, la menciita nomo estas neuzata mistraduko aŭ simple tajperaro.

Gabányi Zoltán: Michał Ryszard Balicki Pod- devenas el iPod, -cast devenas el broadcast (dissendo).

Toño DB: Mi vidis ofte la vorton "retradio". Fakte, ĝi aperas en la nomo de du el la klasikaj podkastoj, "Pola retradio" kaj "Esperanta retradio".
Mi ankaŭ legis iam la vorton "ŝutradio", sed tio okazis antaŭlonge

Marek Mazurkiewicz: Retradio kaj podkasto diversaj ideoj

Toño DB: Bv ekspliki

Marek Mazurkiewicz: Radio signifas ke ke vi auskultas tiam kiam volas autoro(j). Podkasto havas RRSon. Do podkasto Pola Retradio ne estas radio.

Toño DB: Marek, tiu estas detalo, kaj ne pravigas novan vorton. Radio superis grandan evoluon, laŭlonge de sia historio, kaj ne pro tio necesis ŝanĝi la nomon. Vidu: nun oni aŭskultas ĝin per la reto, krom per la "radioj" (kiuj donis al ĝi ties nomon). Ĉu vi aŭskultas en la momento aŭ en aparta dosiero ne estas kialo por ne plu konsideri ĝin "radio"

Marek Mazurkiewicz: Mi pensas ke tio estas granda diferenco ne nur detalo.

Lee MillerGroup Admin Ne.

Martin Thorenz: Ĉu ne "anstataŭigi"?

Sylvain Auclair: Tia vorto anstataŭus la malnovan. Vi anstataŭigus la malnovan vorton per la nova.

Michał Ryszard Balicki: Mi opinias, ke ambaŭ vortoj estus ĝustaj. Kiam malantaŭ „por” staras i-verbo, ĝi povas uzi la objekton aperintan antaŭe kaj kiel sian subjekton, kaj kiel sian objekton.

Tial en la antaŭparolo de la „Dua Libro de l’ lingvo Internacia” Zamenhof skribis,...Vidu pli

César Dorneles:
Hieraŭ je 12:30ptm · Porto Alegre, Rio Grande do Sul, Brazil
Kial PIV (almenaŭ) ne registras la vortojn "inteligento" kaj "indiferento", tute naturajn derivaĵojn el la adjektivoj "indiferenta" kaj "inteligenta" - kapvortoj? Kial oni simple devas diri "indiferentECo-n" kaj "inteligentECo-n"? Mi vidas nenian logikon pri tio!
João José Santos La vortaroj ne havas la devon prezenti ĉiujn derivaĵojn kaj kunmetitaĵojn.
La aldono de -o al adjektiva radiko donas al la nova vorto la sencon -eco. Kiel en "belo = beleco".
Tamen, nur scias tion tiuj, kiuj ellernis esperanton....Vidu pli

João José Santos: Ĉiam egale, do kial la vortaroj devas mencii tion?
Do apartenas al la gramatiko, ne al leksikologio.

Gabányi Zoltán: Beleco estas eco de io, kio esta bela. belo. Belo estas io, kio estas bela, rigardata en abstrakta, absoluta maniero.

João José Santos: Ne, belaĵo estas io bela. Belo estas beleco.

Gabányi Zoltán: Mallogikaj EC-formoj

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:...Vidu pli

Gabányi Zoltán: João José Santos Vi batalas kontraŭ PIV
http://vortaro.net/#belo

César Dorneles: Gabányi, danke, sed pri tio havas nenian dubon...

César Dorneles: Gabányi, jes, rimarkas tion.

Ferdinand Cesarano: Eblas trovi nuancan malsamon inter "belo" kaj "beleco", inter XXXX-o kaj XXXX-eco, kie XXXX estas substantivo el adjektiva radiko

"Belo" estas la kvalito rigardata kiel fenomeno. Do ni rajtas diri ke la vidaj artoj pritraktas la belon....Vidu pli

Len Marobin: Sed oni devas kompreni, ke beleco ne estas kvalito de bela, sed kvalito de belo, kaj la vorto beleco ne enhavas en sia strukturo la vorton bela, sed nur la radikon bel/.

Lee Miller: Group Admin PIV estas grandega, profunda, kaj utila vortaro. Sed ĝi neniel estas perfekta. (Neniu vortaro estas perfekta). Ĝi estas la rezulto de homa laboro, kaj oni ne atendu ke la verkistoj kaj redaktistoj kapablis atenti ĉiun nuancon de ĉiu vorto.

Len Marobi: n Pli kritikinda estas la balasta listigo/difino de > indiferenteco. Eco de iu indiferenta < Mi apenaŭ povus imagi la dikecon (eco de iu dika!) de PIV se oni listigos ĉiujn radikojn + -ec- kun tiu modela difino "eco de iu..." Se la difino ne helpas, almenaŭ la legado de la ekzemploj plej ofte helpas. Sed la konsilo en ĉi tiu fadeno pri la ellernado de la lingvo estas la plej valora.

Harri Laine: Iel mi sentas, ke ĉi tiaj demandoj montras miskomprenon pri la karaktero kaj kreopovo de nia lingvo. Kial oni listigu ĉiujn derivaĵojn en vortaroj, se la deriva sistemo estas bone lernita kaj lernebla? Oni povus same demandi, kial ne ĉiu ebla frazo estas metita en vortarojn (aŭ frazarojn).

La demando estis pri vortoj kiel "inteligento" kaj "indiferento", kaj tiaj demandoj povas havas kompreneblajn motivojn. La plej simpla derivado, anstataŭigo de vortklasa finaĵo per alia, ofte lasas dubojn kaj povas krei vastsignifajn vortojn. Ne estas klare, kion signifu i-vorto rekte derivita el o-vorto. Ege suspektinda estas ankaŭ la nuntempa modo instrui eĉ al komencantoj, ke "verbo el adjektivo" kaj "esti+adjektivo" estas plene egalvaloraj. Pro tiaj konsideroj mi komprenas la sencon de demandoj pri envortarigo de iuj simplaj derivaĵoj.

Mi trovis interesan escepton en Esperanta vortfarado. Oni faras el prepozicioj kaj -ul novajn vortojn per simpla kunmetado: superulo, subulo, antaŭulo, eksterulo, transulo. Sed jen estas escepto: posteulo, verŝajne pro tio ke Zamenhof ne volis uzi vorton postulo kun du malsamaj signifoj:
postulo: nepra kaj firme insista peto;
posteulo: tiu, kiu venas poste en tempo.

14 Balázs Wacha, Vitor Mendes kaj 12 aliaj

Joost Franssen: Simile estas interesa kazo: oni uzas ‘radoaro’ por ‘aro da radoj’ anstataŭ ‘radaro’ por eveti konfuzon kun la aparato ‘radaro’.

Antonio De Salvo: Oni ne miru, se kelkfoje oni devas aldoni ion al vortero, por eviti konfuzon aŭ por esprimi nuancon: ekzemple, radaro estas alia afero ol radoaro (rado-aro), unuenaskito (unue-naskito) estas alia afero ol ununaskito (unu-naskito), unuaaĵo (unua-aĵo) es...Vidu pli

Antonio De Salvo: En "posteulo", "poste" ne estas prepozicio (post), des malpli sufikso, sed adverbo (poste). Do, tute laùregule "poste-ulo", per la kunmeto de la du eroj, laù la 11-a regulo.

Gabányi Zoltán: Post estas prepozicio, -ul estas sufikso. Oni ne uzas vortojn antaŭeulo kaj ekstereulo, nur antaŭulo eksterulo estas uzataj.

István Kovács: Gabányi Zoltán Ripete: "Posteulo" estas derivita ne el "post" sed el "poste" = ulo kiu venis poste. Mortis la regxo, POSTE venis lia POSTEulo.

István Kovács: Vidu: unutaga/unuAtaga ktp.

Gabányi Zoltán: István Kovács El kio estas derivita antaŭulo?

Antonio De Salvo: Cetere: se temas pri prepozicioj, antaù-iri restas alia afero ol antaùen-iri

Gabányi Zoltán: Jes, inter la signifoj de antaŭiri kaj antaŭeniri vere estas diferenco.

Antonio De Salvo: Por refreŝigi mian memoron, mi ĵus konsultis la “Fundamento”-n (tra la jardekoj, oni komplikis la lingvon, pli-malpli “inventante” regulojn, kiuj ne ekzistas). Nenie mi trovis, ke sufiksoj havu malsaman pritrakton ol aliaj vorteroj. La sola regulo, kiu...Vidu pli

Gabányi Zoltán: Pri antaŭenigi mi konsentas kun vi. Sed laŭ mia opinio en posteulo oni lasis -e ĝuste por tio ke ĝi diferencu de postulo.

Janez Jug: Jes.
---------------------------------
Proponas por la legado Eugenio
https://www.facebook.com/groups/konsultejo/permalink/1963043950387284/?comment_id=1972453606112985&reply_comment_id=2016460495045629&notif_id=1515434563906125
Fabian Eugen
2018-01-28 14:06:48 UTC
Permalink
Raw Message
En la Fejsbuka forumo "Lingva Konsultejo", Antonio Carlos Essado demandas: Ĉu ekzistas vorto en Esperanto por anstataŭi la vorton "podkasto"? Se vi scivolas pri la respondoj, bonvolu daŭrigi la legadon...
Gabányi Zoltán: La evoluo de la angla lingvo montras ke oni ne devas timi tiel nomatajn fremdajn vortojn. Kio restus el la angla lingvo se oni forigus ĉiujn grekajn, latinajn aŭ francajn vortojn? Ĉu la angla lingvo estas malfortigita pro la abundo de fremdaj vortoj?
Eugen Fabian Ne.
Chuck Smith Ne.
--------------------------------------
PS: Proponas ĝin por la legado Eugenio da Sangiorgio

https://www.facebook.com/groups/konsultejo/permalink/1963043950387284/?comment_id=1972453606112985&reply_comment_id=2016460495045629&notif_id=1515434563906125
Fabian Eugen
2018-03-11 15:04:09 UTC

PS: Laŭ iuj la disvastigo de telefono ktp. estis altrudita de la "Granda Frato", ĉar laŭ ili ankaŭ la anglaoriginaj vortoj kiel ekz. "podkasto" estis altrudita, ne libere elektita. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1403654163014412&set=gm.1123232541115330 … Kaj ĉi tio pensigis min al la "granda frato" de Orwell: https://fabigen.wordpress.com/1984-de-george-orwell/ … Tamen la libro de Orwell parolas pri vera diktaturo. La vorto "podkast" estis libere elektita ne altrudita de la "granda frato". Sekve, tiu diktaturo estas nereala, nur imagita. Okazas ofte ke homoj ŝafe imitas proksimulon.Tio povas ŝajni diktaturo de tiu proksimulo, sed ĝi ne estas. Eble oni povas nomi ĝin modo. Se al iu plaĉas vesti truigitajn pantalonon por imiti siajn amikojn, tion oni ne povas nomi diktaturo. En tempo de Gandhi ekzistis vera diktaturo tute ne komparebla kun la deviga studado de la angla hodiaŭ. Tamen Gandhi estis malpli kategoria ol iuj personoj nuntempe. Laŭ mia opinio, por disvastigi Esperanton, ni tute ne bezonas internan militon. Tio estus la plej aĉa kaj plej maltaŭga metodo por disvastigi Esperanton.: https://fabigen.wordpress.com/parolado-de-mahatma-gandi/…Nu, pardonon, mi konscias ke la afero fariĝis iomete tro komplika. Paciencon!

Loading...