Discussion:
Miskomprenoj ne nur lingvaj, sed ankaŭ kulturaj
Add Reply
LeviPetro
2017-02-25 19:37:45 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Kserkso, reĝo de Persa Imperio, en la jaro minus 480a, kaptinta kaj detruinta
Atenon (kies loĝantaro rifuĝis sur la insulo Salamiso), konsideris sin venkinta
la grekojn kaj tiel atinginta sian celon, puni la impertinentecon de la
atenanoj. Li instalis sin komforte kaj el alta observejo flegme spektis la
ŝiparan batalon, kiu sekvis, kaj en kiu la atenanoj poste konsideris sin
venkintaj. Duone kontenta pri la rezulto de tiu mara batalo, en kiu li ne
perdis sian tutan ŝiparon, li decidis reiri hejmen, lasante la ceteron de sia
granda terarmeo elturniĝi kiel ĝi povos sub la respondeco de brava subulo por
konvene fini la aferon.

Sekvis surtera batalo en Plateo. En la vespero, kiu antaŭis la batalon,
dum la persa kaj greka armeoj staris unu fronte al la alia, batalpretaj,
okazis disputo inter la spartanoj kaj la atenanoj, kiuj egale volis
okupi la plej danĝeran kaj do plej gloran postenon en la venonta batalo.
La disputo finiĝis per kompromiso kaj la spartanoj grumble kaj pli malpli
afable lasis sian danĝeran pozicion al la atenanoj. En la mallumo, la
persoj interpretis la movojn de la grekoj kiel retiriĝon de la spartanoj
pro timo. Tio instigis ilin al posta troriskema konduto. La sekvantan
matenon, la estro de la persoj persone rajdis fronte de siaj trupoj kaj
defiis la grekojn. Li ricevis grekan sagon kaj mortis. Eble la persoj
estus venkitaj eĉ sen tiu evitebla akcidento.

Kserkses rehejmiĝis relative kontenta post sia punekspedicio kontraŭ siaj ribelemaj vasaloj. Li havis aliajn zorgojn ol la detruon, plenumitan de
la atenanoj, de la cetero de sia fenica ŝiparo sur azia marbordo.

Petro.
LeviPetro
2017-02-26 00:26:55 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
En la mezepoko, proksimume en la 13a jarcento granda parto de la "konata
mondo" estis dispartigita inter tri grandaj zonoj: 1) okcidente, la kristana
mondo, 2) nordoriente, inter okcidente la kristana mondo, oriente Ĉinio
kaj sude etendiĝis grandega teritorio regata de la mongoloj, kaj 3) sude,
inter la sudo de Hispanio kaj Hindio, estis teritorio de Islamo. Ekzistis
senpardona malamo inter Islamo kaj la mongoloj, kiujn la islamanoj konsideris
paganoj. La mongolaj regantoj estis nek kristanoj nek islamanoj sed kredis je
unika Dio kaj samtempe toleris diversajn religiojn de la regataj popoloj, de la
ŝamanismo ĝis iuj kategorioj de kristanismo. La kristanaj regnoj, ankaŭ
nomitaj "frankaj", estis okupitaj en krucmilitoj kontraŭ la islamanoj, dum la
mongoloj simple volis submeti ilin je sia profito.

Ĉie regis feŭdaj sistemoj, inter kiuj estis tamen kelkaj diferencoj. En
kristana okcidento, estis kutimo, ke vasaloj ricevas donacojn de siaj
suzerenoj kaj tiel esprimas sian konsenton esti vasaloj, sed la mongoloj
male kutimis ricevi donacojn de siaj vasaloj. Tiel ekstaris amikeco kaj
kontraŭislama alianco, fondita plejparte sur miskompreno, inter la okcidentaj
krucmilitantoj kaj la mongolaj konkerantoj. Ĉiu el ambaŭ konsideris sin
suzereno de la alia.

Papo sendis inviton al mongola immperiestro, ke tiu ĉi venu al Romo por
ricevi bapton. la mongola imperiestro respondis seke, ke se la papo volas
donaci al li bapton, li mem faru la vojaĝon.

Petro.
Fabian Eugen
2017-02-26 06:12:46 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by LeviPetro
Kserkso, reĝo de Persa Imperio, en la jaro minus 480a, kaptinta kaj detruinta
Atenon (kies loĝantaro rifuĝis sur la insulo Salamiso), konsideris sin venkinta
la grekojn kaj tiel atinginta sian celon, puni la impertinentecon de la
atenanoj. Li instalis sin komforte kaj el alta observejo flegme spektis la
ŝiparan batalon, kiu sekvis, kaj en kiu la atenanoj poste konsideris sin
venkintaj. Duone kontenta pri la rezulto de tiu mara batalo, en kiu li ne
perdis sian tutan ŝiparon, li decidis reiri hejmen, lasante la ceteron de sia
granda terarmeo elturniĝi kiel ĝi povos sub la respondeco de brava subulo por
konvene fini la aferon.
Sekvis surtera batalo en Plateo. En la vespero, kiu antaŭis la batalon,
dum la persa kaj greka armeoj staris unu fronte al la alia, batalpretaj,
okazis disputo inter la spartanoj kaj la atenanoj, kiuj egale volis
okupi la plej danĝeran kaj do plej gloran postenon en la venonta batalo.
La disputo finiĝis per kompromiso kaj la spartanoj grumble kaj pli malpli
afable lasis sian danĝeran pozicion al la atenanoj. En la mallumo, la
persoj interpretis la movojn de la grekoj kiel retiriĝon de la spartanoj
pro timo. Tio instigis ilin al posta troriskema konduto. La sekvantan
matenon, la estro de la persoj persone rajdis fronte de siaj trupoj kaj
defiis la grekojn. Li ricevis grekan sagon kaj mortis. Eble la persoj
estus venkitaj eĉ sen tiu evitebla akcidento.
Kserkses rehejmiĝis relative kontenta post sia punekspedicio kontraŭ siaj ribelemaj vasaloj. Li havis aliajn zorgojn ol la detruon, plenumitan de
la atenanoj, de la cetero de sia fenica ŝiparo sur azia marbordo.
Petro.
Ni jam estas malproksimege de tiu mondo. Ŝajnas ke ĉio ĉi okazis sur alia planedo. :-)

Eugenio
LeviPetro
2017-02-26 16:51:21 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen

Jes. Mi komencis per tiu ekzemplo por substreki, ke la problemo ne estas
nova.

En 1944, mallongan tempon post la liberiĝo de Parizo, aperis en la panvendejoj
flava pano. Kaj ni manĝis flavan panon dum almenaŭ unu monato.

La klarigo, kiun oni donis, estis ke la franca ministro Ramadier mendis de
Usono "corn", kies brita angla signifo estas tritiko, sed la usonaj provizontoj
komprenis "corn", kies usona signifo estas maizo.
scias
Tiu klarigo apenaŭ estas verŝajna, ĉar tiun diferencon de senco inter brita
kaj usona angla lingvo, kiun juna franco lernanta la anglan frue lernas,
certe bone internacia negocisto pri cerealoj. Mirinde estas do, ke
neniu petis konfirmon, ke ja temas pri "maize" (maizo) kaj ne pri "wheat"
(tritiko).

Tial oni flustris du aliajn klarigojn, unu cinike malican kaj alian kortuŝe
afablan. Mi komencu per la malica: dum la milito pro perturbado de la tutmonda
merkato ŝveilegis la usonaj stokoj de maizo; la franca erara mendo estis bonvena
por malŝveligi ilin. "Vi volas maizon? jen maizo."

La alia klarigo estas, ke la usonanoj ja miris pri la franca mendo sed ne volis
lasi supozi, ke ili ne volus ripari la longan atendadon de la francaj amikoj
frustritaj dum kvar jaroj pro manko de maizo. Konvenis do sen diskuto kaj
prokrasto plenumi la mendon, kiel ajn mirinda ĝi estas. Ja ministra instanco
certe scias tion, kion juna lernanto scias kaj estus ofende pensi, ke la
mendantoj ne sciis, kion ili volas.

Fakte la maiza pano estis stranga, ne nur flava sed ankaŭ kompakta, neŝveliĝinta, malfacile maĉebla, sed kion mi plej forte bedaŭris, tio ne
estis ĝia strangeco sed la malabundeco de la konsentitaj porcioj. Tiam mi
volonte kapablus manĝi pli ol duoblan kvanton. Malsato estas mirinda spico.

Petro.
LeviPetro
2017-02-26 22:59:13 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
La informojn pri milito inter Kserkseso kaj la grekoj mi tiris
el "Historio" de Herodoto, tradukita en Esperanto de Spiros
Sarafian, Ateno 2006,
Eldonejo "silloges"- Argiris Vumas
Solomu 29, 2a e.
GR-106 82 Ateno
tel: 210.38.40.187
(586 paghoj, 623 kun la notoj.

La informojn pri la mongoloj ktp en la Mezepoko
mi tiris el "Histoire du Monde" (Historio de la Mondo)
de J.M.Roberts kaj O.A.Westad,
el la angla tradukita en la franca
de Martine Devillers-Argouarc'h,
PERRIN www.editions-perrin.fr
La kompleta libro estas 3-voluma (chiu chirkau 500-pagha)
Mi ricevis la 2 unuajn volumojn donace. La 3-a volumo,
kiu traktas ghis la nunaj tagoj, ne estis disponebla.

Pri la flava pano mi rakontis el propra sperto.

Petro.
LeviPetro
2017-02-27 17:34:41 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
La vorto "diable" (diablo) eniras banale en multajn pli malpli familiarajn franclingvajn esprimojn. Tradukante ilin lauvorte en la svedan, oni nur produktas abomenajn blasfemojn.
LeviPetro
2017-02-27 17:40:34 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
La vorto "diable" (diablo) eniras banale en multajn pli malpli familiarajn
franclingvajn esprimojn. Tradukante ilin lauvorte en la svedan, oni nur
produktas abomenajn blasfemojn.
Fabian Eugen
2017-03-05 05:59:30 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by LeviPetro
Fakte la maiza pano estis stranga, ne nur flava sed ankaŭ kompakta, neŝveliĝinta, malfacile maĉebla, sed kion mi plej forte bedaŭris, tio ne
estis ĝia strangeco sed la malabundeco de la konsentitaj porcioj. Tiam mi
volonte kapablus manĝi pli ol duoblan kvanton. Malsato estas mirinda spico.
Petro.
Jes. La plej lertan kuiriston de la mondo oni nomas sinjoro Malsato. Aliflanke, tiutempe oni konsumis malmultan medicinaĵon… Sekve, sinjoro Sato, eĉ se li ŝajnas pli grandanima, envere li estas multe pli malbonintenca kaj malica ol sinjoro Malsato.

Eugenio
Fabian Eugen
2017-04-18 16:21:05 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno martedì 18 aprile 2017 06:59:31 UTC+1, Fabian Eugen ha scritto:

Revenante al la temo "Kulturaj miskomprenoj" jen kio okazis al Miroslav Vanĉo dum la rusa ekzameno. Li devus paroli pri rusa aŭtoro pri kiu li nenion aŭdis. Li estis savita de Esperanto ĉar la ekzamena komisiono ekinteresiĝis pri nia lingvo. Li rakontis en la rusa lingvo kiel li renkontiĝis kun Esperanto kaj kiel li lernis ĝin. La membroj de la ekzamena komisiono aŭskultis lin per granda interesiĝo.

Fabian Eugen
2017-03-10 17:34:16 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
Kserkso, reĝo de Persa Imperio, en la jaro minus 480a, kaptinta kaj detruinta
Atenon (kies loĝantaro rifuĝis sur la insulo Salamiso), konsideris sin venkinta
la grekojn kaj tiel atinginta sian celon, puni la impertinentecon de la
atenanoj. Li instalis sin komforte kaj el alta observejo flegme spektis la
ŝiparan batalon, kiu sekvis, kaj en kiu la atenanoj poste konsideris sin
venkintaj. Duone kontenta pri la rezulto de tiu mara batalo, en kiu li ne
perdis sian tutan ŝiparon, li decidis reiri hejmen, lasante la ceteron de sia
granda terarmeo elturniĝi kiel ĝi povos sub la respondeco de brava subulo por
konvene fini la aferon.
Sekvis surtera batalo en Plateo. En la vespero, kiu antaŭis la batalon,
dum la persa kaj greka armeoj staris unu fronte al la alia, batalpretaj,
okazis disputo inter la spartanoj kaj la atenanoj, kiuj egale volis
okupi la plej danĝeran kaj do plej gloran postenon en la venonta batalo.
La disputo finiĝis per kompromiso kaj la spartanoj grumble kaj pli malpli
afable lasis sian danĝeran pozicion al la atenanoj. En la mallumo, la
persoj interpretis la movojn de la grekoj kiel retiriĝon de la spartanoj
pro timo. Tio instigis ilin al posta troriskema konduto. La sekvantan
matenon, la estro de la persoj persone rajdis fronte de siaj trupoj kaj
defiis la grekojn. Li ricevis grekan sagon kaj mortis. Eble la persoj
estus venkitaj eĉ sen tiu evitebla akcidento.
Kserkses rehejmiĝis relative kontenta post sia punekspedicio kontraŭ siaj ribelemaj vasaloj. Li havis aliajn zorgojn ol la detruon, plenumitan de
la atenanoj, de la cetero de sia fenica ŝiparo sur azia marbordo.
Petro.
Ni jam estas malproksimege de tiu mondo. Ŝajnas ke ĉio ĉi okazis sur alia planedo. :-)
Eugenio
Tamen ni ne estas malproksime de la miskomprenoj. En ĉi tiu mondo ekzistas personoj al kiuj plaĉas la konfuzo kaj ne ĉiam seninterese. Ekzemple en supermerkatoj foje oni kreas konfuzojn neskribante la prezon en la ĝusta loko. Tiel oni erarigas vin kompreni ke vi aĉetas ion malmultekostan. Poste vi ekscios ke ne estas vere. Ni apartenas al malsamaj kulturoj. Estas facilege miskompreni precipe se mankas unu vorto. Tamen foje iuj subkomprenigas vortojn kiujn ili ne skribas. Sur la reto oni eraras tre ofte en la okazoj plej simplaj. Kiel ili povus diveni vorton neskribitan? Mi trovis la suban ekzemplon en Pomego. Laŭ mia opinio ĝi ne devus troviĝi tie:

Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:

• Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.
• Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Li sidis la brakojn...Li haltis la kapon klinita iom flanke. :-)

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/aliaj_signifoj.html

Eugenio
LeviPetro
2017-03-10 23:05:53 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
Kserkso, reĝo de Persa Imperio, en la jaro minus 480a, kaptinta kaj detruinta
Atenon (kies loĝantaro rifuĝis sur la insulo Salamiso), konsideris sin venkinta
la grekojn kaj tiel atinginta sian celon, puni la impertinentecon de la
atenanoj. Li instalis sin komforte kaj el alta observejo flegme spektis la
ŝiparan batalon, kiu sekvis, kaj en kiu la atenanoj poste konsideris sin
venkintaj. Duone kontenta pri la rezulto de tiu mara batalo, en kiu li ne
perdis sian tutan ŝiparon, li decidis reiri hejmen, lasante la ceteron de sia
granda terarmeo elturniĝi kiel ĝi povos sub la respondeco de brava subulo por
konvene fini la aferon.
Sekvis surtera batalo en Plateo. En la vespero, kiu antaŭis la batalon,
dum la persa kaj greka armeoj staris unu fronte al la alia, batalpretaj,
okazis disputo inter la spartanoj kaj la atenanoj, kiuj egale volis
okupi la plej danĝeran kaj do plej gloran postenon en la venonta batalo.
La disputo finiĝis per kompromiso kaj la spartanoj grumble kaj pli malpli
afable lasis sian danĝeran pozicion al la atenanoj. En la mallumo, la
persoj interpretis la movojn de la grekoj kiel retiriĝon de la spartanoj
pro timo. Tio instigis ilin al posta troriskema konduto. La sekvantan
matenon, la estro de la persoj persone rajdis fronte de siaj trupoj kaj
defiis la grekojn. Li ricevis grekan sagon kaj mortis. Eble la persoj
estus venkitaj eĉ sen tiu evitebla akcidento.
Kserkses rehejmiĝis relative kontenta post sia punekspedicio kontraŭ siaj ribelemaj vasaloj. Li havis aliajn zorgojn ol la detruon, plenumitan de
la atenanoj, de la cetero de sia fenica ŝiparo sur azia marbordo.
Petro.
Ni jam estas malproksimege de tiu mondo. Ŝajnas ke ĉio ĉi okazis sur alia planedo. :-)
Eugenio
• Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.
• Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.
Li sidis la brakojn...Li haltis la kapon klinita iom flanke. :-)
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/aliaj_signifoj.html
Eugenio
Mi preferus pli simple esprimighi:

• Li sidis, kunmetinte la brakojn.
• Li haltis dum momento, klininte la kapon iom flanken.

Petro.
Fabian Eugen
2017-03-11 07:15:32 UTC

Nun estas klare. Eble, por iuj amantoj de misteroj ĝi estas tro komprenebla. :-)

Eugenio
Nikolao Mihajlenko
2017-03-11 17:29:30 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Mi ne povas uzi "bertilow".
Chu tiu estajho ne estas pederasto?
Bedarinde tiuj abundas en interlingvistiko kaj ege aktivas.
Kompatinda Esperanto!
Almenau Z. ne emtis tia!

2017-03-12 21:42:37 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Nikolao Mihajlenko
Mi ne povas uzi "bertilow".
Chu tiu estajho ne estas pederasto?
Bedarinde tiuj abundas en interlingvistiko kaj ege aktivas.
Kompatinda Esperanto!
Almenau Z. ne emtis tia!
Por iuj personoj, homoj kiuj ne sekvas ŝafe la amasojn estas pederastoj. Tial mi estas scivola kion signifas tiu vorto por vi? Rusoj, kies skribaĵojn mi foje legas sur la reto, uzas ofte ĉi tiun vorton. Mi ne komprenas kial? Laŭ mia opinio tute ne estas tiel facile scii se iu estas pederasto aŭ ne. Por diri tion, unue oni devus koni la personon de proksime. Kiam iu metis, sur fejsbukon, foton de du gejoj kisantaj, mi protestis. Sed, se ili ne faras tion, mi havas neniun rajton protesti. Ĉu, laŭ vi, ili ne havas rajton havi siajn proprajn opiniojn?

Eugenio
Kara M'bola
2017-03-13 06:49:30 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Post by Nikolao Mihajlenko
Mi ne povas uzi "bertilow".
Chu tiu estajho ne estas pederasto?
Bedarinde tiuj abundas en interlingvistiko kaj ege aktivas.
Kompatinda Esperanto!
Almenau Z. ne emtis tia!
Kiam iu metis, sur fejsbukon, foton de du gejoj kisantaj, mi
protestis. Sed, se ili ne faras tion, mi havas neniun rajton protesti.
La gejuloj ŝtelis vian protestorajton de vi per siaj kisoj. Interese.
--
:q!
Fabian Eugen
2017-03-13 14:38:17 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Kara M'bola

La titolo de ĉi tiu diskutlineo estas "Miskomprenoj ne nur lingvaj, sed ankaŭ kulturaj". Sekve, via miskompreno estas en bona loko. Nu, mi rekonas ke mia frazo ne estis tre komprenebla. Mi provas refari mian mallertan frazon: Se ili ne farus tion, tutcerte mi ne protestus ĉar la temo ne interesas min… Sed tiu persono kiu sendis la foton, faris tion laŭintence por provoki reagojn, kaj bedaŭrinde li sukcesis. Mi enfaliis en la kaptilon. Ĉiel ajn, laŭ mia opinio tia provokado ne estis tre inteligenta. Ĝi damaĝis ne nur esperantistojn sed ankaŭ gejojn. Al mi ŝajnis ke li tute ne estis konscia pri tio.

Eugenio
Fabian Eugen
2017-03-13 15:13:15 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Kara M'bola
Eugenio: Kiam iu metis, sur fejsbukon, foton de du gejoj kisantaj, mi
protestis. Sed, se ili ne faras tion, mi ne protestus ĉar la temo ne interesas min.
La gejuloj ŝtelis vian protestorajton de vi per siaj kisoj. Interese.
Tute kontraŭe. Ili donacis al mi protestorajton, ĉar ilia provokado estis tro malinteligenta.

Eugenio ;-)
Post by Kara M'bola
--
:q!
Fabian Eugen
2017-04-19 13:18:50 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Eugenio: Kiam iu metis, sur fejsbukon, foton de du gejoj kisantaj, mi
protestis. Sed, se ili ne faras tion, mi ne protestus ĉar la temo ne interesas min.
PS: Ĉu temas pri strangaj aŭtomatismoj? Ĉiel ajn estas iomete strange ke mi skribas: "ĉar la temo ne interesas min" kaj aperas ĝuste la kontraŭo: *interesas min*

Strangege! ;-)
Nikolao Mihajlenko
2017-03-13 21:18:33 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Shajnas al mi ke vi sentas ke mia konkreta opinio ne estas fantaziajho. Vi ankau sentas ion similan sed priferas ne rimarki.
Kvazau infekto ne okazos, se vi neglektos ghin.
Tamen estas epidemio de pederastio.
Necesas eviti kontaktojn dangherajn. Kaj averti aliajn homojn.
LERNU estas infektita. Kaj tie infanoj estas.
Chiu pederasto radias pederastion. Kaj ili venkas.
Poste venos kibernetikaj organismoj - kiborgoj.
Homaro forpasas.
Post by Fabian Eugen
Post by Nikolao Mihajlenko
Mi ne povas uzi "bertilow".
Chu tiu estajho ne estas pederasto?
Bedarinde tiuj abundas en interlingvistiko kaj ege aktivas.
Kompatinda Esperanto!
Almenau Z. ne emtis tia!
Por iuj personoj, homoj kiuj ne sekvas ŝafe la amasojn estas pederastoj. Tial mi estas scivola kion signifas tiu vorto por vi? Rusoj, kies skribaĵojn mi foje legas sur la reto, uzas ofte ĉi tiun vorton. Mi ne komprenas kial? Laŭ mia opinio tute ne estas tiel facile scii se iu estas pederasto aŭ ne. Por diri tion, unue oni devus koni la personon de proksime. Kiam iu metis, sur fejsbukon, foton de du gejoj kisantaj, mi protestis. Sed, se ili ne faras tion, mi havas neniun rajton protesti. Ĉu, laŭ vi, ili ne havas rajton havi siajn proprajn opiniojn?
Eugenio
Fabian Eugen
2017-03-14 19:10:41 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Mi ne volas nei la ekziston de pederastoj. Estas iom da vero kion vi diras, sed estas tie ankaŭ multe da troigo. Kiel diras la titolo, miskomprenoj estas ne nur lingvaj, sed ankaŭ kulturaj. Mi ne komprenas kial rusoj parolas pli frekvente pri pederastio ol alinacianoj. En mia ĉirkaŭaĵo mi tute ne vidas tiun epidemion. Iuj imagas aferojn kiuj ne ekzistas. Nun mi rememoras la tempon kiam mi estis juna. Mia frato venis kelkfoje viziti min kaj ni ofte iris promeni en la arbaro. Mi rimarkis ke iu imagis tute alian aferon kaj estis surprizita kiam mi klarigis al li ke temas pri mia frato. Estas probable ke ĝuste li havis tiun inklinon. Li projekciis siajn dezirojn sur la aliajn.

Eugenio
Fabian Eugen
2017-03-29 13:06:28 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno mercoledì 29 marzo 2017 14:43:42 UTC+1, Fabian Eugen ha scritto:

Ĉi tiu artikolo de Yurij Finkel estis skribita en 1998. Vi demandos min, kial mi rigardas ĉiam malantaŭen. Evidente en la pasinto mi vidas pli vastan horizonton. Nun je la aĝo de 78 jaroj por mi ne estas videbla alio ol tunelo kies elirejo ankoraŭ ne vidiĝas. Ĉiel ajn mi pensas ke ĉi tiu komparo inter la sovetia kaj usona eduksistemo estas interesa ankaŭ por vi. Mi provas resti en la temo "Lingvaj kaj kulturaj miskomprenoj". Unue mi volas prezenti al vi impresojn de Miroslaw Vanĉo pri ekzameno pri la rusa lingvo, farita en nerusa teritorio. Al mi ŝajnas ke la organizantoj de la ekzameno supozis ke alilandanoj konas la rusan literaturon same bone kiel rusoj. Evidente tio ne povas esti vera. Jen kion diras pri la temo Miroslaw Vanĉo: Katastrofa momento dum mia matur-ekzameno.
Rigardu kaj komentu! Subtitoligita en Esperanto por faciligi komprenon.

------------------------------------------------
Kaj nun mi transdonas la parolon al Yurij Finkel, kiu en 1998 skribis la sekvan artikolon:

"Mi antauxnelonge legis en la rusa tre interesan artikolon, kiun mi
tradukis (iom mallongiginte) kaj proponas al via atento. Kio koncernas min, mi ne konas usonan eduksistemon, sed cxio, kio estas dirita pri la sovetia, estas - mi jxuras - vero.
==============================

Dialogo trans oceano:
Boris Vejcman.
Tiu konversacio okazis en kelkaj retleteroj, per kiuj la auxtoroj
intersangxis. Certe, niaj opinioj ne pretendas
 esti La Vero, sed...

KK: Boris, vi jam dum sep jaroj instruas en Usono. Cxu vi povas kompari
edukadon "cxe ni" kaj "en Usono"? Se eblas, komencu de
gxeneralaj aferoj, tiam estos pli facile kompreni detalojn...

BV: Jen, jam la peto mem montras en vi lerninton de la sovetia lernejo.
Gxi havis intencon, devenantan jam de la antauxrevoluciaj gimnazioj,
- doni al lernanto "necesan aron da scioj" kaj kutimon al memstara
pensado. Demando, "por kiu diablo infano bezonas la grekan aux la latinan",
en la gimnazioj simple ne aperis. Same en sovetiaj lernejoj oni ne
pridiskutis, por kio li bezonas senspinulojn aux derivacion. En tiu senco
la sovetia lernejo estis skolastika - 99 procentojn el tio, kion gxi donis,
neniu bezonis en reala vivo. Des ne mapli, tiuj scioj ne estis senutilaj:
ili evoluigis abstraktan pensadon, memoron, montris lokon de homo en
gxenerala mondobildo. Ideala abituriento de la sovetia lernejo estas
sxatanto de krucvortenigmoj kaj ludoj kiel "Kio? Kie? Kiam?".
KK: Do, cxu usonanojn oni instruas nur pri tio, kio necesas en la "reala
vivo"?
BV: Jes kaj ne. Unuflanke, cxiu fakto, donanta al infano, pasas severan
kontrolon, cxu gxi necesas al li en la vivo aux ne. Sxoforo de
sxargxauxto ne bezonas teoremon de Fales - al diablo gxin! En la
jugxejaj raportoj pri afero de Clinton troveblas vorto "DNA" - do, en
leciono nepre necesas rakonti pri tio! Rezulte programoj de usonaj
lernejoj estas tiomgrade eklektikaj, kiomgrade la sovetia estis sistema.
Aliflanke, la taskon de pretigo al la vivo la usona lernejo ne plenumas
aux plenumas malbone. Cxi tie funkcias legxo, konata al cxiu instruisto:
se vi klarigas al infano nur A-on, li A-on ne memoros. Necesos klarigi
A-on kaj B-on, tiam li B-on forgesos, sed A restos. En la usona lernejo
infanoj nesciate kiom da fojoj skribas petskribon pri dungo. Rezulte
80% da abiturientoj ne povas skribi tiun mizeran paperacxon! De 15 gxis
25 procentoj da usonanoj estas funkcie malalfabetaj - ili ne povas legi
kaj skribi en amplekso, necesa por plenvalora membro de la socio!
Hieraux en gazeto mi legis artikoleton de prezidanto de lerneja konsilio
de Baltimoro. Li alveturis benzinstacion, kaj al li alkuris tri infanoj
agxaj de 9 gxis 13 jarojn. "Sinjoro, ni plenigu vian benzinujon, kaj vi
donu al ni du dolarojn!" "Bone", - respondis tiu, - "nur unue vi legu
surskribon sur la stacio". Tie estis skribite "Welcome to the Mudbery
Street Exxon". Kiel vi komprenas, la infanoj tre penis. Sed plu ol
"Welcome to..." ili ne sukcesis... Jes, mi komprenas, la infanoj estas
el malricxaj familioj ktp...
KK: Boris, cxe ni ankaux estas multe da neprizorgataj infanoj, kiuj sur
vojkrucigxoj alkuras auxtojn kaj proponas kontraux malgranda prezo lavi
fenestrojn. Tio estas ilia komerco - almenaux ili ion faras, sed ne simple
almozpetas...

BV: Gxuste en tio estas afero, ke en Usono mankas neprizorgataj infanoj.
Tiuj infanoj de la benzinstacio vizitas lernejon - kontrolo pri tio
estas arangxita proksimume kiel en sovetiaj militkomisarejoj. Sed ili
ne scipovas legi!!! Cxi tie en cxiu sxtato ekzistas drakonaj legxoj
pri nepra edukado (se mia infano ne vizitos lernejon, oni min
enprizonigos!). Kaj malgraux tio, ekzistas bezono pri instruistoj-
volontuloj, kiuj okupigxas pri likvido de malalfabeteco en la plej
rekta senco de la vorto - ili instruas plenagxajn homojn legi kaj
skribi. Sen granda sukceso.

KK: Atendu, sed de kie aperos al infano scipovo macxi, se cxiam donadi
al li macxitan kacxon? De kie aperos scipovo pensi, se homon oni nur instruas
legi?
BV: Cxu vi diras pri abstrakta pensado? Gxi simple mankas. Cxion
anstatauxas "hands on approach". Traduki tiujn vortojn rusen sen uzo de
maldeca leksiko mi ne povas. Proksimume dirante, tio estas ideo, ke cxion
necesas kaj endas palpi, provi, rigardi. Per si mem tiu ago estas
nemalbona, sed kiam estas nur gxi... Kiel ni difinis areon de triangulo?
Ni pruvis teoremon, ke areo estas produto de bazo al alto. Sed usonanoj
desegnas du triangulojn sur kvadratita papero kaj kontrolas tiun formulon!
Mi kun mia edzino konstante reinstruas la filon: kiam Manjo postulas pruvi
iun formulon, Maksimo cxiam penas gxin montri sur ekzemploj. Sed tio estas
ankoraux ne tro drasta: kelkaj miaj aspirantoj unuafoje ekauxdis vorton
"pruvo" en miaj prelegoj... Kio do aspirantoj! Kio estas matematiko,
vere ne komprenas ecx la auxtoroj de la matematika lernolibro, laux kiu
lernas mia filo.
KK: Vi ja antauxnelonge translogxigxis al alia sxtato. Cxu tiu utilismo
estas karaktera trajto de Pensilvanio aux ne nur? Entute, kiel
diferencigxas programoj en diversaj sxtatoj? Eble, Maksimo simple
malfelicxe trafis en malbonan lernejon?
BV: Cxu vi sxercas? Ni elektis por Maksimo la plej bonan el cxirkauxaj
lernejoj, li okupigxas en speciala matematika klaso. Kio koncernas
diferencojn inter sxtatoj kaj lernejoj... Grava trajto de sovetia edukado
estis unueco. Ekskludante "lokajn" lingvon, historion kaj literaturon,
cxiuj lernejanoj estis instruataj laux samaj lernolibroj kaj laux sama
programo. Infano povus sidi cxe lernejtablo ie en Petropavlovsk-Kamcxatskij
/*la plej orienta urbo de Sovetio*/ la dekan de oktobro, translogxigxi al
Brest /*la plej okcidenta urbo de Sovetio*/ la dekunuan kaj, veninte sekvan
tagon al lernejo, malfermi la lernolibron sur sama loko, kie li gxin fermis
en alia rando de Sovetunio. Tio estas tiom natura por ni, ke ni ankoraux
longe sercxadas "usonan lernejprogramon". Sed gxi simple mankas!
Pri kio instrui en lernejoj, decidas potencoj de sxtato kaj lerneja
distrikto. Kutime la sxtato skribas "Postulojn", kie estas dirite, kion
devas scii infano en certa agxo - sed tre gxenerale kaj nebule. La programo
detaligxas sur nivelo de distrikto - kaj ofte ecx sur nivelo de lernejo.
Usonanoj opinias, ke tio estas ilia libero. Ili diras, ke, "kion lernas
iliaj infanoj, decidas ne burokratoj en Vasxingtono, sed ili mem surloke"
Kaj ili defendas tiun ilian liberon serioze: kiam Clinton provis enkonduki
tutsxtatajn instrunormojn kaj testojn, la Kongreso ekdefendis rajtojn de
sxtatoj kaj distriktoj. Notu, temis ne pri programo - nur pri testoj de
legado, skribado kaj matematiko.
Ja en USSR la programon kompilis kleraj homoj - la plej bonaj en la lando.
Sed cxi tie tion faras metodistoj de distrikta nivelo. Oni povas skoldi
aux lauxdi Kolmogorov-on aux Jersxov-on /*auxtoroj de sovetiaj matematikaj
lernolibroj, famaj sciencistoj*/ - sed estas evidente, ke iliaj lernolibroj
cxiam estos pli bonaj, ol verko de Vacxjo Pupkin al Urjupinsk /*provinca
urbo, anekdota simbolo de provinceco*/ aux de John Smith el Alabamo.
Almenaux cxar mankos elementaj eraroj...

KK: Mi konsentas. Sed kion pri naciaj kontrolaj laboroj - ja la taskoj
estas samaj por la tuta Usono!

BV: Ilin donas ne la sxtato, sed privata kompanio. Estas interese, kion
oni donas en tiuj kontrollaboroj. La testoj pri la lingvo estas bazitaj
sur kontrolo de vortostoko: oni opinias, ke klereco estas scio de amaso
de belaj vortoj. Pri matematiko estas multaj tipaj taskoj, similaj al
puzloj, sed simplaj kaj unuecaj. T.e. necesas rapide plenumi iun aron
de parkeritaj cerbaj movigxoj. Ekzistas ecx tia leciono: pretigxo al
la testoj. La plej sxatata tasko estas - dauxrigu sinsekvon: necesas
diveni legxon (iam suficxe komplikan) kaj dauxrigi vicon. Kaj ankoraux enhavo de la instruado tre malmulte dependas de agxo de
la lernantoj - de klaso al klaso sxangxigxas nur kvanto de taskoj,
kiujn necesas solvi dum donita tempo. En la speciala klaso, kie
lernas Maksimo, ili lernas en komenco de la 5-a klaso programon de
la 6-a kaj la 7-a. Kaj fine de la 5-a klaso, kiel diris al ni
instruistino de matematiko, ili solvados taskojn sur nivelo de la nauxa
klaso. El tio sekvas unu: amplekso de novaj scioj, kiu estas donata
de la 5-a gxis la 9-a klasoj, estas tre malgranda. (Mi ne povas imagi
sovetian specialan klason, kie oni solvas taskojn de la 9-a klaso en
la 5-a). En tio estas ankoraux unu malfelicxo de la usona
lernejo - remacxado de macxajxo dum jaroj.

KK: Nu, bone, la precizaj sciencoj estas ankoraux ne cxio. Kio pri
literaturo, lingvoj, humanitaraj scioj?

BV: Averagxa usonano ne scias fremdajn lingvojn. Bone, la tuta mondo
ellernis English. Kio koncernas literaturon... Antauxnelonge mi
konversaciis kun laboranto de NASA, eksa profesoro de universitato,
homo, fama pro sia erudicio. En mezo de la konversacio li diris, ke
ne legis Swift-on. T.e. ne, li legis infanan eldonon en juna agxo - kaj
tre miris, kiam mi klarigis, ke tio estas tute ne porinfana verko, kaj
krom Liliputio kaj Brobdingnego Gulivero vizitis ankoraux multajn lokojn.
Pri aliaj verkoj de Swift li scias entute nenion...
La usona lernejo tre similas niajn lernejojn por kretenoj - oni ilin
instruas lacxi sxuojn kaj skribi dungopeton, sur tio cxio finigxas.
Cxi tie estas sama lernejo, sed en granda skalo kaj por cxiuj - do,
globala sxulacxado.
Parton de matematikaj lecionoj de Maksimo en antauxa jaro okupis jeno:
al la infanoj oni donis cxekajn libretojn, ili ricevis dum monato iom
da "dolaroj" por la konto, kaj el tiu sumo elskribis cxekojn, "acxetis"
varojn, pagis procentojn... Tiel ili lernis aritmetikon, procentojn...
En la nuna jaro ili ankoraux ludos en borso: "acxetos" kaj "vendos"
akciojn kontraux veraj prezoj, publikigataj en la gazetoj, kalkulos
profitojn kaj malprofitojn kaj ricevos "hands on experience". Cxio
cxi bonas, sed granskale tio ankaux estas lacxado! Almenaux estas tre
strange vidi tion la cxefa agado de matematika klaso de la plej bona
lernejo de la sxtato - en unu el la plej evoluigitaj sxtatoj de la
lando, en la sxtato, kie logxas cxefa amaso de registaraj oficistoj!
KK: Cxu vi scias, tio ne kompreneblas. Komparu florantan usonan socion
kun la nuna rusia. Ne ligigxas bonfarto de la socio kun tia obskureco
en lernejo!
BV: Vidu, se infanojn ne instruas en lernejo pri matematiko, fiziko,
literaturo - ecx pri legado kaj skribado - aperas natura demando,
pri kio do oni ilin instruas vere? Mia respondo estas tia: el ili
oni pretigas usonajn civitanojn, kiuj helpos al florado de la socio.
Al ili oni sugestas, ke estas malpermesite sxteli - ecx elskribi solvon
en ekzameno estas nepensebla krimo, pro kiu lernejano povas ecx trafi
jugxejon. Ke denunci estas bone kaj utile (kiam vi igxos pli agxa -
denuncu al polico pri la najbaro!) Ke Usono estas la plej bela lando en
la mondo. Al Maksimo en la kvina klaso oni jam klarigis, kiel estas
malbone vivi en komunismo kaj diktaturo kaj ke li devas fieri pri
sia lando kaj defendi la liberan mondon. Kaj kiam Maksimo estis en
la unua klaso, ili dum la tuta jaro pretigxis al spektaklo omagxe al
Usono. Por tiu spektaklo estis konvenigita la tuta instruprocezo:
ili skribis ne simple literojn, sed literojn el vortoj "Kongreso",
"Prezidento", "Flago"... Al la spektaklo oni invitis la gepatrojn.
Laux regxisorado tio tre similis sovetiajn lernejspektaklojn el
nia infaneco: "Mi kantas al mia Patrujo, al mia Respubliko",
"La Partio estas nia Gvidanto". Kun unu grava diferenco: cxiuj
instruistoj, la direktoro, kaj invititaj al la spektaklo urbestro kaj
militistoj faris tion absolute sincere. Kaj ili por tiu flago estis
pretaj iun ajn dissxiri en pecojn. Kaj kiam sonis la himno, sur
la okuloj de la gepatroj estis larmoj...
La sovetia lernejo eliris el tio, ke la abituriento okupigxos pri
interesa, krea laboro - ne tiom pro mono, kiom pro harmonia evoluigo
de propra personeco. La usona lernejo eliras el tio, ke li faros ion
tre tedan - nu, ekzemple, purigos necesejojn - kaj al li necesas
instrui laboristan fieron: mia necesejo estas la plej pura en la distrikto.

Entute, mi devas agnoski, ke por bonfarto de socio - en formika kompreno
de tiu nocio - la usona sistemo pli bonas. Nek vi, nek mi iros purigi
necesejojn dum ok horoj tage. Kaj neniu el tiuj, kiu normale lernis
en sovetia lernejo, ne povas purigi necesejon - sed fari tion necesas.
Gxuste tial el vidpunkto de la usona sistemo estas malutile kaj
dangxere evoluigi abstraktan pensadon de tiu, kiu purigas necesejojn:
li dum la tuta vivo estos malfelicxa kaj igxos drinkemulo (kaj la
necesejoj odoracxos). El vipunkto de usonanoj por bonfarto de la
socio necesas tavolo de ne tre kleraj, sed honestaj civitanoj, kiuj
ne donas al politikistoj tro evidente sxteli.
Al mi mem ne placxas tiuj konkludoj. Kontraux ili protestas la tuta
mia naturo. Sed kion fari? Fluo de elmigrantoj vocxdonas per piedoj por pli
bona eduksistemo.
KK: Ne diru tiel. La elmigrantoj vocxdonas per la piedoj por pli bona
vivsistemo. Kaj kun tiea eduksistemo oni renkontas nur nerekte - ekzemple,
kiel ankaux vi, per la infanoj.
BV: Vi pravas, por aparta sovetia homo la sovetia sistemo estas multe pli
bona. Gxuste danke al gxi sovetiaj hejmmastrumantinoj, poetoj,
muzikinstruistoj, librotenistoj, enmigrinte en Usonon, povas iri al
komputilaj kursoj kaj post unu-du jaroj perlabori kvindek-sesdek mil
dolarojn dum jaro (mi temas pri salajro de ne tre kvalifikita programisto).
Kaj veraj usonanoj dum la tuta vivo renversas hamburgerojn en "MacDonald's"
kaj perlaboras dudek-tridek mil. Kaj la usonanoj ne devas lerni lingvon,
la sxtato pretas helpi al ili kun edukado, antaux ili estas malfermitaj
cxiuj vojoj - sed ili ne povas elsxirigxi el sia medio!

Komence de 90-aj jaroj en Rusio estis popularaj usonaj animaciaj filmoj
pri savistoj - cxu vi memoras tiujn cxarmajn rongxulojn, musineton,
musxeton? Cxu vi memoras, kiu estis la cxefa malheroo? Kutime, tio estis
freneza profesoro. Tio estas la plej sxatata heroo de usona folkloro.
Kaj en tio estas grava flanko de usona civilizo: treege suspektema rilato
al abstrakta scio. Eble, tio estas kauxzo de tio, ke grandega kvanto de
laborantoj de universitatoj kaj sciencaj laboratorioj estas enmigrintoj.
Kaj "veraj usonanoj" estas aux estroj (politikistoj) aux, male, purigistoj
kaj gardistoj. Do, elitaj lernejoj en nia kompreno de tiu vorto (kie
oni pretigus homojn, ekzemple, por estonta laboro en NASA) mankas.
Pli gxuste, ili ekzistas - sed trovigxas en Rusio, en Ukrainio, Hindio,
Cxinio."

BORIS VEJCMAN

-------------

Fizikisto, komputilisto. Logxas en Usono ekde 1992. Gxis nuna lernojaro
instruis fizikon al studentoj en Penn State University, sxtato Pensilvanio.
Nun laboras en Distributed Archive Center (DAAC), kiu estas subfako de
NASA. Logxas kun sia familio en Baltimoro (sxtato Merilando).

==============================
--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru

https://groups.google.com/forum/#!searchin/soc.culture.esperanto/Ekzameno$20pri$20la$20rusa$20lingvo%7Csort:relevance/soc.culture.esperanto/nvtXvZ53F5I/oykjTbhyZ4cJ
--------------------------------
@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@
Proponas ĝin, Eugenio
Fabian Eugen
2017-03-29 15:17:33 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno mercoledì 29 marzo 2017 15:06:30 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

Pri kulturaj kaj lingvaj miskomprenoj oni povus trovi plurmil ekzemplojn.
Jen alia ekzemplo. Bedaŭrinde la teksto estas tro longa por traduki ĉion. La titolo estas:Loss in Translation-Perdita en tradukado. Mi tradukis per reta tradukilo nur ĉi tiun fragmenton: "Malgraŭ ke li estas lingva fakulo, Georgo havas neniun ideon kiel komunikiĝi sur emocia nivelo aŭ eĉ kiel havi emocian vivon. Lia vasta scio de lingvo tute ne helpas lin konektiĝi kun sia edzino, Mary (Leslie J. Miller) aŭ kun sia kunlaborantino kiu ŝajnas esti enamiĝinta al li. Li estas tute surprizita kiam Mary anoncas ke ŝi intencas forlasi lin. Li rimarkis ŝian konstantan malĝojon sed ne scias kiel paroli al ŝi pri la afero."...

La reston vi povas legi en la originalo:
http://www.tucsonweekly.com/tucson/loss-in-translation/Content?oid=8126297

Amike Eugenio
Fabian Eugen
2018-01-08 13:36:57 UTC

PS: Multaj vidas la laboron de tradukanto kiel interveno de "perfidulo", sed ĉu estas ĉiam tiel? "Traduttore traditore" estas malnova itala proverbo, kiun oni jam konas ankaŭ eksterlande. Sed, ĉu estas vere ke oni ne povas traduki sen perfidi?

http://www.tucsonweekly.com/tucson/loss-in-translation/Content?oid=8126297
http://linguese.com/it/blog/traduttore-traditore
Fabian Eugen
2017-04-08 15:41:20 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno sabato 8 aprile 2017 15:06:30 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

PS: Ĉi tiu dialogo kaj komparo inter la usona kaj sovetia eduksistemoj estas tre interesa. Bedaŭrinde okazis io kion mi nefakulo ne povas klarigi. Multaj vortoj kungluiĝis kaj tio malfaciligas la legadon. Pro tio mi konsilas legi ĝin en la originalo per la sekva ligilo:

https://groups.google.com/forum/#!searchin/soc.culture.esperanto/Ekzameno$20pri$20la$20rusa$20lingvo%7Csort:relevance/soc.culture.esperanto/nvtXvZ53F5I/oykjTbhyZ4cJ
Post by Fabian Eugen
--------------------------------
@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@
Proponas ĝin, Eugenio
Fabian Eugen
2017-04-15 07:53:04 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno sabato 15 aprile 2017 09:41:21 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

En 2005 Mireja legis artikolon kiu raportas kiel de Usono oni rigardas
al Eŭropo. mi estas tre scivola ĉu tiu vidmaniero de averaĝa usonano ekzistas ankoraŭ? Se ne, koncerne tiun vidmanieron, kio ŝanĝiĝis?

https://groups.google.com/forum/#!searchin/soc.culture.esperanto/Voja%C4%9Doj/soc.culture.esperanto/ry1HAbVmvJM/3VreQ8n7y9UJ
-------------------
Antaŭdankas, Eugenio
-----------------------------------------------------
https://www.airvuz.com/video/undefined?id=581a2a97e44ad02cbc682131?ccid=ByJU9WxPx
----------------------------------------------------------------------------------------
Se vi ŝercas tradukon en la interreto, ViVo (kono.be/vivo) donas la plej grandan ŝancon ke vi trovos. Kaj se ĝi ne troviĝas, vi povas tie peti la tradukon. ViVo estas ankau diskutejo pri novaj vortoj.

http://kono.be/vivo/
LeviPetro
2017-04-18 08:32:12 UTC

Malfacile estas komenti stereotipojn alimaniere ol per aliaj stereoptipoj.

Petro.
Fabian Eugen
2017-04-19 06:23:52 UTC

Tio estas vera. Ekzemple se mi volas diri kiel averaĝa eŭropano rigardas usonanojn, la rezulto ne povas esti alia ol stereotipo.
Post by LeviPetro
Petro.
Eugenio
Fabian Eugen
2017-07-24 17:56:41 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno di 24 giugno 2017 17:41:21 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

PS: Ĉi tiu dialogo kaj komparo inter la usona kaj sovetia eduksistemoj estas tre interesa. Bedaŭrinde okazis io kion mi nefakulo ne povas klarigi. Multaj vortoj kungluiĝis kaj tio malfaciligas la legadon. La suba artikolo de Yurij Finkel estis skribita en 1998. Vi demandos min, kial mi rigardas ĉiam malantaŭen. Evidente en la pasinto mi vidas pli vastan horizonton. Nun je la aĝo de 78 jaroj  por mi ne estas videbla alio ol tunelo kies elirejo ankoraŭ ne vidiĝas. Ĉiel ajn mi pensas ke ĉi tiu komparo inter la sovetia kaj usona eduksistemo estas interesa ankaŭ por vi. Mi provas resti en la temo "Lingvaj kaj kulturaj miskomprenoj".

Unue mi volas prezenti al vi impresojn de Miroslaw Vanĉo pri ekzameno pri la rusa lingvo, farita en nerusa teritorio. Al mi ŝajnas ke la organizantoj de la ekzameno supozis ke alilandanoj konas la rusan literaturon same bone kiel rusoj. Evidente tio ne povas esti vera. Jen kion diras pri la temo Miroslaw Vanĉo: Katastrofa momento dum mia matur-ekzameno.
Rigardu kaj komentu! Subtitoligita en Esperanto por faciligi komprenon.

http://youtu.be/tIRNz2wzkbQ

------------------------------------------------
Kaj nun mi transdonas la parolon al Yurij Finkel, kiu en 1998 skribis la sekvan artikolon:

"Mi antauxnelonge legis en la rusa tre interesan artikolon, kiun mi
tradukis (iom mallongiginte) kaj proponas al via atento. Kio koncernas min, mi ne konas usonan eduksistemon, sed cxio, kio estas dirita pri la sovetia, estas - mi jxuras - vero:

https://groups.google.com/forum/#!searchin/soc.culture.esperanto/Ekzameno$20pri$20la$20rusa$20lingvo%7Csort:relevance/soc.culture.esperanto/nvtXvZ53F5I/oykjTbhyZ4cJ
Fabian Eugen
2017-07-24 17:47:29 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno mercoledì 24 luglio 2017 15:06:30 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

PS: pardonon pro la fuŝa kopiaĵo. Estas pli bone legi la tekston en originalo per la suba ligilo: https://groups.google.com/forum/#!searchin/soc.culture.esperanto/Ekzameno$20pri$20la$20rusa$20lingvo%7Csort:relevance/soc.culture.esperanto/nvtXvZ53F5I/oykjTbhyZ4cJ

La suba artikolo de Yurij Finkel estis skribita en 1998. Vi demandos min, kial mi rigardas ĉiam malantaŭen. Evidente en la pasinto mi vidas pli vastan horizonton. Nun je la aĝo de 78 jaroj  por mi ne estas videbla alio ol tunelo kies elirejo ankoraŭ ne vidiĝas. Ĉiel ajn mi pensas ke ĉi tiu komparo inter la sovetia kaj usona eduksistemo estas interesa ankaŭ por vi. Mi provas resti en la temo "Lingvaj kaj kulturaj miskomprenoj".

Unue mi volas prezenti al vi impresojn de Miroslaw Vanĉo pri ekzameno pri la rusa lingvo, farita en nerusa teritorio. Al mi ŝajnas ke la organizantoj de la ekzameno supozis ke alilandanoj konas la rusan literaturon same bone kiel rusoj. Evidente tio ne povas esti vera. Jen kion diras pri la temo Miroslaw Vanĉo: Katastrofa momento dum mia matur-ekzameno.
Rigardu kaj komentu! Subtitoligita en Esperanto por faciligi komprenon.

http://youtu.be/tIRNz2wzkbQ

------------------------------------------------
Kaj nun mi transdonas la parolon al Yurij Finkel, kiu en 1998 skribis la sekvan artikolon:

"Mi antauxnelonge legis en la rusa tre interesan artikolon, kiun mi
tradukis (iom mallongiginte) kaj proponas al via atento. Kio koncernas min, mi ne konas usonan eduksistemon, sed cxio, kio estas dirita pri la sovetia, estas - mi jxuras - vero:

https://groups.google.com/forum/#!searchin/soc.culture.esperanto/Ekzameno$20pri$20la$20rusa$20lingvo%7Csort:relevance/soc.culture.esperanto/nvtXvZ53F5I/oykjTbhyZ4cJ
------------
Proponas Eugenio
Fabian Eugen
2017-06-03 05:46:16 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Nikolao Mihajlenko
Shajnas al mi ke vi sentas ke mia konkreta opinio ne estas fantaziajho. Vi ankau sentas ion similan sed priferas ne rimarki.
Kvazau infekto ne okazos, se vi neglektos ghin.
Tamen estas epidemio de pederastio.
Necesas eviti kontaktojn dangherajn. Kaj averti aliajn homojn.
LERNU estas infektita. Kaj tie infanoj estas.
Chiu pederasto radias pederastion. Kaj ili venkas.
Poste venos kibernetikaj organismoj - kiborgoj.
Homaro forpasas.
Al mi ŝajnas ke vi legas iomete tro ofte fantastajn romanojn kaj rigardas samtipajn videojn. ;-)

Eugenio
LeviPetro
2017-06-03 11:01:18 UTC

Eble Nikolao konfuzas reton kun io alia. Li ja konfuzas ankau subjekton kun objekto.

Petro.
Fabian Eugen
2017-09-05 08:56:47 UTC

Li konfuzas ankaŭ legilon kun ligilo... Ekzistas iom da konfuzo ĉi tie ankaŭ sen Nikolao. Jen signifoplena okazaĵo en Esperantujo. En la ligilo estis skribita "ramatiko", mi korektis la eraron antaŭmetante la literon "g". Ĝi ne funkcias. Mi uzas refoje la eraran ligilon kaj nun ĉio iras bone. ;-)

- mostra testo citato -
PS: Ĝi ne funkcias kaj mi ne scias kial. Mi reprovas: https://fabigen.wordpress.com/gramatiko-en-la-fundamento/

- mostra testo citato -
Paciencon: https://fabigen.wordpress.com/ramatiko-en-la-fundamento/

Nun kun la erara vorto *ramatiko* ĉio iras perfekte. Ĉu ĉi tio ne estas emblema okazaĵo en Esperantujo? ;-)
------------------
Vin salutas Eugenio!
https://www.facebook.com/1337HACKING/videos/331672903919784/?hc_ref=ARQSY0j9GtPMPdbWVMvpoPH5wt7zBCMPTAwrMusg9okLgSCaEa3rpzOkWX8EUkuSYOs
Fabian Eugen
2017-08-21 14:45:50 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Nikolao Mihajlenko
Shajnas al mi ke vi sentas ke mia konkreta opinio ne estas fantaziajho. Vi ankau sentas ion similan sed priferas ne rimarki.
Kvazau infekto ne okazos, se vi neglektos ghin.
Tamen estas epidemio de pederastio.
Necesas eviti kontaktojn dangherajn. Kaj averti aliajn homojn.
LERNU estas infektita. Kaj tie infanoj estas.
Chiu pederasto radias pederastion. Kaj ili venkas.
Poste venos kibernetikaj organismoj - kiborgoj.
Homaro forpasas.
Krom tiu knabeto ĉiuj estas pederastoj, kibernetikaj organismoj kaj kiborgoj. Hahaha: https://www.facebook.com/1337HACKING/videos/331672903919784/

----------
Eugenio
Fabian Eugen
2017-09-11 14:59:16 UTC

PS: Post kiam mi vidis la supran "tragedion"mi ridis. Nun mi volas klarigi al vi la kialon. Por mi temas pri tragedi-komedio, ne tragedio. Iuj kapablas vidi nur negativaĵojn. Ili tute ne pensas al tiuj kiuj atendas novaĵon de karulo kiu troviĝas malproksime. Laŭ similaj personoj Stephenson inventis la lokomotivon por mortigi ĉiujn ĉevalojn kiuj ĝis tiam tiris la ĉarojn.Tiuj personoj vidas tragedion ankaŭ en la ekzisto de Esperanto. Laŭ ili Esperanto estis inventita nur por mortigi ĉiujn etnajn lingvojn, sed feliĉe ĝi jam delonge mortis. Strange estas ke ĉi tiuj mensoguloj estas pli kredeblaj ol tiuj kiuj diras la veron. Certaj ĵurnalistaĉoj misinformas la homojn subtenante erarojn kaj mitojn pri Esperanto:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto#Eraroj_kaj_mitoj_pri_Esperanto
LeviPetro
2017-11-01 13:40:50 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Nikolao Mihajlenko
Mi ne povas uzi "bertilow".
Chu tiu estajho ne estas pederasto?
Bedarinde tiuj abundas en interlingvistiko kaj ege aktivas.
Kompatinda Esperanto!
Almenau Z. ne emtis tia!
Post by Fabian Eugen
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
Kserkso, reĝo de Persa Imperio, en la jaro minus 480a, kaptinta kaj detruinta
Atenon (kies loĝantaro rifuĝis sur la insulo Salamiso), konsideris sin venkinta
la grekojn kaj tiel atinginta sian celon, puni la impertinentecon de la
atenanoj. Li instalis sin komforte kaj el alta observejo flegme spektis la
ŝiparan batalon, kiu sekvis, kaj en kiu la atenanoj poste konsideris sin
venkintaj. Duone kontenta pri la rezulto de tiu mara batalo, en kiu li ne
perdis sian tutan ŝiparon, li decidis reiri hejmen, lasante la ceteron de sia
granda terarmeo elturniĝi kiel ĝi povos sub la respondeco de brava subulo por
konvene fini la aferon.
Sekvis surtera batalo en Plateo. En la vespero, kiu antaŭis la batalon,
dum la persa kaj greka armeoj staris unu fronte al la alia, batalpretaj,
okazis disputo inter la spartanoj kaj la atenanoj, kiuj egale volis
okupi la plej danĝeran kaj do plej gloran postenon en la venonta batalo.
La disputo finiĝis per kompromiso kaj la spartanoj grumble kaj pli malpli
afable lasis sian danĝeran pozicion al la atenanoj. En la mallumo, la
persoj interpretis la movojn de la grekoj kiel retiriĝon de la spartanoj
pro timo. Tio instigis ilin al posta troriskema konduto. La sekvantan
matenon, la estro de la persoj persone rajdis fronte de siaj trupoj kaj
defiis la grekojn. Li ricevis grekan sagon kaj mortis. Eble la persoj
estus venkitaj eĉ sen tiu evitebla akcidento.
Kserkses rehejmiĝis relative kontenta post sia punekspedicio kontraŭ siaj ribelemaj vasaloj. Li havis aliajn zorgojn ol la detruon, plenumitan de
la atenanoj, de la cetero de sia fenica ŝiparo sur azia marbordo.
Petro.
Ni jam estas malproksimege de tiu mondo. Ŝajnas ke ĉio ĉi okazis sur alia planedo. :-)
Eugenio
• Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.
• Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.
Li sidis la brakojn...Li haltis la kapon klinita iom flanke. :-)
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/aliaj_signifoj.html
Eugenio
Mi neniam provis nek intencas provi. Mi ankau ne spektis. Tial mi ne povas konfirmi au malkonfirmi, nek ech suspekti...

Petro.
LeviPetro
2017-11-01 18:57:49 UTC

Mi ne konsentas kun Pomego "12.2.6. N por aliaj signifoj":

"Teorie oni povas chiam anstatauigi rolvorteton (= prepozicion) per N, se la
senco ne farighas malklara." Tiu "teorio" ne ekzistas.

La (14-a) regulo tekstas: "... se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion _je_, kiu memstaran signifon ne havas. Anstatau la prepozicio _je_ oni povas ankau uzi la akuzativon sen prepozicio."
La §29 de la FE precizigas: Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte."
La ekzemploj redonitaj de Pomego estas ekstremaj kaj apartenas al stilo de komencanto, kiu ankorau ne regas la prepoziciojn. Chiam pli bone estas uzi, se eblas, la konvenan prepozicion.
Subkomprenado ne apartenas al klara internacia stilo.

Esprimoj el la tipo "ili eliris la buson" estas nepre malrekomendindaj, char ili
efektive havas alian sencon ol tiun celatan. La vera senco de tiu esprimo estas
"ili eliris direkte al la buso". komparu: "el la taksio ili eliris la buson."

Petro.
Fabian Eugen
2017-04-20 05:37:37 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by LeviPetro
Kserkses rehejmiĝis relative kontenta post sia punekspedicio kontraŭ siaj ribelemaj vasaloj. Li havis aliajn zorgojn ol la detruon, plenumitan de
la atenanoj, de la cetero de sia fenica ŝiparo sur azia marbordo.
Petro.
Eugenio: Ni jam estas malproksimege de tiu mondo. Ŝajnas ke ĉio ĉi okazis sur alia planedo. :-)
PS: Jes. Tamen, la patrino de la miskomprenoj estas ĉiam graveda:

https://www.facebook.com/Esperantists/photos/a.243010812490625.1073741828.242888959169477/256446224480417/

Amike, Eugenio :-)
Fabian Eugen
2017-07-23 18:01:03 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
Kserkses rehejmiĝis relative kontenta post sia punekspedicio kontraŭ siaj ribelemaj vasaloj. Li havis aliajn zorgojn ol la detruon, plenumitan de
la atenanoj, de la cetero de sia fenica ŝiparo sur azia marbordo.
Petro.
Eugenio: Ni jam estas malproksimege de tiu mondo. Ŝajnas ke ĉio ĉi okazis sur alia planedo. :-)
https://www.facebook.com/Esperantists/photos/a.243010812490625.1073741828.242888959169477/256446224480417/
Amike, Eugenio :-)
La interkompreno inter tro malsamaj kulturoj ne ĉiam estas facila afero. Tion mi povas konfirmi el propra sperto. Mi komprenas bone kion Evildea rakontis pri la temo:

------------
Eugenio
Fabian Eugen
2017-11-29 15:53:43 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
La interkompreno inter tro malsamaj kulturoj ne ĉiam estas facila afero. Tion mi povas konfirmi el propra sperto. Mi komprenas bone kion Evildea rakontis pri la temo: http://youtu.be/16i4ipTssn0
------------
Eugenio
PS: La sekva desegnofilmo parolas pri similaj miskomprenoj pro ligvaj kaj kulturaj malsamecoj. Ni ridas, sed la viktimo ne. Fakte ne estas tre plezure esti miskomprenata:

Fabian Eugen
2018-02-15 18:05:15 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Ni jam estas malproksimege de tiu mondo. Ŝajnas ke ĉio ĉi okazis sur alia planedo. :-)
Jen ekzemplo kiam helpopeto estas miskomprenita:

https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210896796471108&set=gm.1293396754095338
Eugenio
Fabian Eugen
2017-02-26 14:56:39 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by LeviPetro
Kserkso, reĝo de Persa Imperio, en la jaro minus 480a, kaptinta kaj detruinta
Atenon (kies loĝantaro rifuĝis sur la insulo Salamiso), konsideris sin venkinta
la grekojn kaj tiel atinginta sian celon, puni la impertinentecon de la
atenanoj. Li instalis sin komforte kaj el alta observejo flegme spektis la
ŝiparan batalon, kiu sekvis, kaj en kiu la atenanoj poste konsideris sin
venkintaj. Duone kontenta pri la rezulto de tiu mara batalo, en kiu li ne
perdis sian tutan ŝiparon, li decidis reiri hejmen, lasante la ceteron de sia
granda terarmeo elturniĝi kiel ĝi povos sub la respondeco de brava subulo por
konvene fini la aferon.
Sekvis surtera batalo en Plateo. En la vespero, kiu antaŭis la batalon,
dum la persa kaj greka armeoj staris unu fronte al la alia, batalpretaj,
okazis disputo inter la spartanoj kaj la atenanoj, kiuj egale volis
okupi la plej danĝeran kaj do plej gloran postenon en la venonta batalo.
La disputo finiĝis per kompromiso kaj la spartanoj grumble kaj pli malpli
afable lasis sian danĝeran pozicion al la atenanoj. En la mallumo, la
persoj interpretis la movojn de la grekoj kiel retiriĝon de la spartanoj
pro timo. Tio instigis ilin al posta troriskema konduto. La sekvantan
matenon, la estro de la persoj persone rajdis fronte de siaj trupoj kaj
defiis la grekojn. Li ricevis grekan sagon kaj mortis. Eble la persoj
estus venkitaj eĉ sen tiu evitebla akcidento.
Kserkses rehejmiĝis relative kontenta post sia punekspedicio kontraŭ siaj ribelemaj vasaloj. Li havis aliajn zorgojn ol la detruon, plenumitan de
la atenanoj, de la cetero de sia fenica ŝiparo sur azia marbordo.
Petro.
Dankon! Tre interese Petro. Ĉu la tradukaĵo estas via? Kio estis tiu alia zorgo? Ĉu la fakto ke ili perdis la estron de la persa armeo? Aŭ eble li volis fari alian punekspedicion, ie aliloke?

Antaŭdankas Eugenio

Eugenio
Fabian Eugen
2017-04-19 13:21:02 UTC

Revenante al la temo "Kulturaj miskomprenoj", jen kio okazis al Miroslav Vanĉo en la rusa ekzameno. Li devus paroli pri rusa aŭtoro pri kiu li neniam aŭdis. Li estis savita de Esperanto ĉar la ekzamena komisiono ekinteresiĝis pri pri nia lingvo. Li rakontis en la rusa lingvo kiel li renkontiĝis kun Esperanto kaj kiel li lernis ĝin. La membroj de la ekzamena komisiono aŭskultis lin per granda interesiĝo.

http://youtu.be/1j9vgrjA41Y

Amike, Eugenio
Fabian Eugen
2017-05-03 20:10:37 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno mercoledì 19 aprile 2017 15:21:04 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

Revenante al la temo "Kulturaj miskomprenoj", oni diras ke la patrino de miskomprenoj estas ĉiam graveda. Ĉi tie temas pri miskomprenoj inter la teranto Ifness kaj loĝanto de la planedo Durdano, la muzik-artisto Gastel Etzvane.
Lasta parto de la 11-a kaj lasta ĉapitro de la fantasta libro "Asutroj " de Jack Vance:

"Li descendis en la salonon kaj trovis tie sian amikon Frolitz kiu estis parolanta kun Fontenay. La muzikisto ekstaris kaj brakumis lin: Bone, mia knabo. Mi ne vidas vin de monatoj, kaj mi aŭdis ke vi havas nekredeblan aventuron malantaŭ vi. Cetere, vi ĉiam serĉis kolrompajn vagabondadojn. Sed nun vi estas denove ĉi tie kaj vi aspektas, kiel mi devas diri,..kiel iu kiu akiris multajn kuriozajn konojn. Kian muzikon vi ludis? Etzwane ridis: Mi komencis lerni Grandan Kanton el mil kvarcent strofoj. Sed mi lernis nur ĉirkaŭ dudek. -Bona komenco! Eble ni aŭdos ĉivespere kelkajn strofojn el ĝi! Mi prenis novulon en la grupon, inteligentan junulon, certan Paganese, al kiu tamen mankas elasteco. Mi ne kredas ke li iam lernos ĝin. Vi povos rehavi vian malnovan lokon, kaj Ĉad povos transpreni la glitbason. Kion vi pensas pri tio? -Unue mi diras al vi ke hodiaŭ vespere mi certe ne povas ludi. Mi elrevigus vin ĉiujn. Due, mi estas ege malsata. Mi estis en Karaz kaj tie mi nutris min mizere. Trie, kio koncernas la venonton, mi havas nenian ideon kion mi faros. – Ĉiam estas aliaj interesoj kiuj perturbas vian muzikon, klarigis Frolitz kolerete. Mi imagas ke vi venis ĉi tien por renkontiĝi kun tiu via maljuna amiko kies nomon mi ne memoras. Mi vidis lin ofte en ĉi tiuj lastaj tagoj… Ho! Jen rigardu, li estas tie. Li estas iranta al sia kutima angultablo. Aŭskultu mian konsilon: ignoru lin! -La konsilo estas bona, diris Etzwane mallaŭte, tamen mi devas paroli kun Ifness. Mi venos poste al vi. Etzwane trairis la salonon kaj haltis ĉe la angultablo: Mi estas surprizita vidi vin ĉi tie. Ifness levis senesprime sian rigardon kaj kapsalutis lin mallonge: Ha, estas vi Etzwane, mi tre hastas. Mi volis nur manĝi iom kaj poste foriri. Etzwane lasis sin fali en seĝon kaj fiksrigardis lin kvazaŭ li volus malkovri la sekretojn de Ifness per la okuloj: Ifness, li diris emfaze; Unu el ni estas frenezulo. Kiu estas vi aŭ mi? Ifness kolere levis la manon.- La rezulto estus preskaŭ la sama. Ĉiukaze ekzistus la sama diferenco de opinioj. Sed mi povus diri ke mi… Etzwane daŭrigis kvazaŭ li ne estus aŭdinta lin. -Ĉu vi memoras la cirkonstancojn de nia adiaŭo? Ifness kuntiris la brovojn: Kial mi ne devus memori? La evento okazis en centro de la norda parto de Karaz. Iun tagon kiun mi ne povas indiki ekzakte, al mi ŝajnas ke vi iris por serĉi barbaran knabinon, ĉu ne?. Se mi memoras bone mi malkonsilis tion al vi.- Ĝenerale okazis ĝuste tiel. Vi foriris por organizi help-ekspedicion… Kelnero portis supujon kaj metis ĝin antaŭ Ifness. Li levis la kovrilon flaris ĝin kaj verŝis supoĉerpilon da verda supo de marfruktoj sur sian teleron kaj komencis kulerumi ĝin. Dume li kuntiris iomete distrite siajn okulbrovojn kaj returniĝis al la rimarko de Etzwane. -Ni vidu, kiuj estis la cirkonstancoj... Temas pri la alulaoj kaj Hozman Gorĝodoloro. Vi volis organizi kavalirekspedicion en la ĉielon por savi knabinon sur kiun vi ĵetis unu okulon. Mi klarigis al vi ke tia lukso estas ne nur nepraktika sed eĉ sinmortiga. Mi estas feliĉa vidi ke vi lasis vin konvinki.- Mi memoras malsame la aferon, diris Etzwane. Mi proponis konkeri la transport-ŝipon. Vi diris ke tia kaptaĵo interesus multe la teranojn kaj ke savoŝipo alvenos en du aŭ tri semajnoj.- Jes, ĝuste. Mi menciis la aferon al Daskonetta sed li opiniis ke tia paŝo superas lian kompetentecon kaj tiel nenion oni faris... Ifness gustumis la supon kaj ĵetis sur ĝin iom da pipro. Ĉiukaze la rezulto estas la sama, do vi ne devas zorgi. Etzwane devigis sin esti trankvila: Kiel vi povas diri tion, se ŝipo plena de kaptitoj estis portita en malproksiman planedon? -Mi diras tion nur tute ĝenerale, diris Ifness. Koncerne min, mia laboro portis min ĉirkaŭen en la galaksio. Li rigardis sian kronometron. Mi havas ankoraŭ nur paron da minutoj. La asutro kiun mi kaptis ĉi tie en Ŝant kaj ankaŭ aliaj ekzempleroj estis pristuditaj. Eble interesas vin aŭdi kion mi eksciis. Etzwane lasis sin fali malantaŭen en la seĝo kaj diris: Se vi nepre volas, parolu al mi pri la asutroj. Ifness manĝis sian supon per kalkulitaj movoj... Kelkaj aferoj pri kiuj mi raportos al vi estas supozoj, kelkaj estas konkludoj, aliaj estas konstatoj kaj la resto devenas el rekta komunikado. La asutroj estas antikvega raso kaj ili havas eksterordinare longan historion. Kiel ni jam sciis ili estas parasitoj kaj estis evoluintaj el speco de hirudoj, alivorte sangvosuĉantoj de la marĉejo. Ili akumulas informojn sur la surfacoj de kristaloj kiuj troviĝas en ilia abdomeno. La kristaloj kreskas kaj la asutroj kreskas. Granda abdomeno signifas grandan scion. Ju pli granda estas la abdomeno des pli alta estas la kasto al kiu la asutro apartenas. La asutroj komunikiĝas inter si per nervaj impulsoj aŭ per telepatio. Multaj asutroj kunligitaj povas plenumi tre kompleksajn intelektajn taskojn. Estas eterna verdiro ke en laŭgrade malboniĝantaj kondiĉoj la intelekto evoluas. Ankaŭ por la asutroj estis tiel. Ili havis kaj havas ankoraŭ terure altan reproduktiĝan nivelon. Ĉiu asutro produktas ĉirkaŭ unu milionon da filoj kiuj estas orientitaj laŭ unu el la du vivoformoj kaj ili devas kunligi sin kun ekzemplero de la alia vivoformo por sukcesi transvivi. En la unuaj tempoj la asutroj superpopoligis sian marĉejon kaj ili estis devigitaj akiri rajdestaĵojn. Ili estis devigitaj dresi ilin, konstrui stalojn, ĉikaŭbarilojn kaj kontroli ilian kaj la propran ritmon de reproduktiĝo. Estas grave rekoni la dinamikon de la asutroj, ilian bazan psikan impulson kiu konsistas el la deziro regi rajdestaĵojn fortajn kaj aktivajn. Temas pri neceso fundamenta kiel tiu kiu devigas la plantojn turniĝi al la sunlumo aŭ tiu kiu devigas homojn serĉi manĝaĵon kiam ili estas malsataj. Nur rekonante ĉi tiun deziregon regi, ni povas kompreni almenaŭ proksimume la aktivecon de la asutroj. Je ĉi tiu punkto mi devas aldoni ke ĉiuj niaj pli fruaj teorioj estis naivaj kaj malekzaktaj. Feliĉe, miaj priserĉoj nun portis la veron al la sunlumo. Pro ilia inteligento kaj ilia kapablo transdoni ĉi tiun inteligenton, kaj pro ilia laŭnatura rabobesta instinkto, la historio de la asutroj estas kompleksa kaj drameca. Ili transvivis multajn eraojn. Ekzistis periodo artefarita en kiu la asutroj elprovis kemiajn alimentojn kaj elektrajn senzaciojn. Ili produktis tutajn marojn da nutraĵoj, en kiuj ili ĉirkaŭnaĝis. En alia periodo la asutroj bredis optimumajn rajdestaĵojn por ne diri rajdobestojn, kiuj estis venkitaj kaj detruitaj de aliaj asutroj rajdantaj sur siaj praaj rajdobestoj jam en la antikveco, en la pramarĉejo. Ĉi tiuj rajdobestoj de la pratempoj estis en ilia hejmplanedo preskaŭ  tute formortintaj kaj tiel la asutroj estis devigitaj al interplaneda konkero. Sur la planedo Kaujo ili trovis ĉirkaŭaĵon kiu estis preskaŭ identa al tiu de ilia hejmplanedo kaj la kaoj estis taŭgaj rajdestaĵoj. La asutroj konkeris kaj plene ekkontrolis Kaujon kiu dum la paso de la jarcentoj fariĝis ilia dua patrujo. Sur Kaujo ili troviĝis antaŭ neatendita kaj malagrabla cirkonstanco. Iom post iom la kaoj adaptiĝis al la asutroj kaj la roloj inversiĝis. La asutroj anstataŭ esti la rega elemento de la simbiozo fariĝis suborditaj. La kaoj komencis uzi ilin por taskoj malpli dignaj kiel ekzemple kontrolistoj de minejmaŝinoj, instalaĵoj por diversaj laboroj kaj aliaj similaj aferoj. Ili uzis asutrojn kunligitajn inter si kvazaŭ kalkulatoroj aŭ instrumentoj por konsultado. Sume, la kaoj uzis la asutrojn por kreskigi la proprajn povojn kaj ne inverse. Al la asutroj la afero ne plaĉis. Eksplodiĝis milito kaj la asutroj de Kaujo estis sklavigitaj. De tiu momento la kaoj fariĝis estroj kaj la asutroj servistoj. La asutroj forpelitaj de Kaujo serĉis urĝe novajn gastigantojn, alivorte rajdobestojn. Ili venis sur la planedon Durdano kie la loĝantoj estis facilmovaj, rezistaj kaj efikaj kiel la kaoj, kaj pli facile kontroleblaj. Durdano estis mondo tro seka por la asutroj tiel dum du aŭ tri jarcentoj ili portis plurmilojn da viroj kaj virinoj sur ilian mondon, kie tiuj estis integrataj en ilian vivsistemon. Sed ili ankoraŭ sonĝis pri Kaujo pro ĝiaj idiliaj erikejoj kaj ravaj marĉejoj. Sekve ili eksplodigis detruan militon kontraŭ la kaoj uzante homojn kiel militistojn sklavajn. La kaoj kiuj neniam estis tre nombra popolo estus forkunsumitaj en milito kiu havus por ili fatalajn konsekvencojn, se ili ne sukcesos iel kontraŭstari la homajn atakojn. Kiel eksperimento ili kreis la roguŝkojn kiujn ili sendis sur Durdanon por detrui la homan rason. Kiel ni scias la eksperimento fiaskis. Poste ili pensis uzi la humanojn kontraŭ la asutroj sed ili fiaskis denove ĉar la korporacio de sklavaj militistoj ribeliĝis kaj rifuzis militi por ili kaj turniĝis kontraŭ ili mem. -De kie vi scias ĉion ĉi? Demandis Etzwane. Ifness faris vagan geston malaprezan. Li finmanĝis kaj estis videble senpacienca.-Mi uzis la eblecojn kiujn ofertis la Historia Instituto. Parenteze, Daskonetta estas venkita. Mi superis lian obstinan pedantecan malfleksemon. Mi transdonis la aferon al la Koordina Komitato kie mi trovis subtenojn por mia vidpunkto. La Teromondoj ne povas toleri ke homoj estu sklavigitaj fare de alienaj rasoj. Ĉi tiu estas baza principo. Mi oficiale akompanis niajn militfortojn kiel konsilanto de la komandanto sed en praktiko la ekspedicion komandis mi. Alveninte al Kaujo ni konstatis ke tiel la kaoj samkiel la asutroj estis elĉerpitaj kaj malkuraĝigitaj. En nordo ni interrompis kunfrapiĝon inter militŝipoj kaj ni aldevigis pacon je duraj sed justaj kondiĉoj. La kaoj devis redoni ĉiujn iliajn asutrojn kaj rehejmigi ĉiujn homajn sklavojn. La asutroj rezignis al la provo submeti Kaujon kaj akceptis reporti sur Durdanon ĉiujn iliajn homrasajn rajdestaĵojn. La solvon de ĉi tiu malsimplega problemo ni realigis per eleganta simpleco en kadro de reciproka interkompreno. Jen mallonge la aktuala situacio... Dume, Ifness sorbadis sian verbenan teon...Etzwane sidis sur sia seĝo kvazaŭ iomete ĝibiĝinta. Li pensis al la blankaj kaj arĝentkoloraj kosmoŝipoj kiuj forigis la kaajn ŝipojn de la asutraj nigraj globoŝipoj. Li rememoris per ekbrilo de amara humorismo ke la trejnkampo estis sendefenda kaj regata de apatio kaj estis memkompreneble se li kaj liaj homoj konkeris ĝin per tiom da nekredebla facileco. La kosmoŝipo kiun ili kaptis per kolera decidemo, en la realeco venis por reporti ilin al Durdano. Do, tute ne estis mirinde se ili renkontis tiel malfortan rezisemon. Ifness parolis per tono de edukita interesiĝo: -Vi ŝajnas esti turbata. Ĉu mia rakonto dolorigas vin?-Tute ne. Kiel vi diris: La vero detruas multajn iluziojn. -Kiel vi vidas mi estis engaĝita en grandaj aferoj kaj mi ne povis zorgi persone pri la kaptitaj alulaoj kiuj probable nun estas denove vagantaj laŭ la rivero Vuruŝ. Li kontrolis refoje sian kronometron. Kaj vi? Kion vi faris post kiam ni disiĝis? -Ho, nenion gravan, respondis Etzwane. (Li hontis konfesi sian aventuron en la malproksima planedo Kaujo ĉar li ne volis ke Ifness sciu lian serion de stultaj miskomprenoj. Li ŝajnigis ke li neniam forlasis Durdanon.) Post kelkaj  negravaj malagrablaĵoj mi revenis al Ŝillinsk. Cetere, mi kunportis al Garwiy vian boaton. Ha! Vi estis tre ĝentila. Tio trafas en ĝustan momenton. Daskonetta sendis al mi boaton de kosma ŝipo al Ŝillinsk. Kompreneble, mi foriris per tiu boato. Li rigardis refoje sian kronometron. Nun se vi volas pardoni min, mi devas ekiri. Nia kunlaborado daŭris plurajn jarojn, sed mi ne kredas ke ni refoje renkontiĝos. Mi lasos Durdanon kaj mi ne intencas reveni. Etzwane malstreĉiĝis en sia seĝo kaj diris nenion. Liaj pensoj flugis foren. Li pensis al lokoj malproksimaj, al grandaj riveroj, nomadaj klanoj kaj li rememoris la teruraĵojn sur la bordo de la transporta kosmoŝipo, la morton de Karazan. Li pensis al la erikejoj de nigra veluro kaj al la malhelpurpuraj marĉejoj. Li rememoris pri Poloviĉ kaj Kretzel. Ifness ekstaris. -En Ŝagfo, diris Etzwane, estas maljunulino, laŭnome Kretzel kiu konas mil kvarcent strofojn de la Granda Kanto de la kaoj. Temas pri kono kiu mortos kun ŝi. -Ĉu vere? Ifness hezitis tuŝante sian longan mentonon: Mi raportos pri tio al la kompetentaj aŭtoritatoj kaj Kretzel estos intervjuata. La rezulto certe estos avantaĝa ankaŭ por ŝi. Kaj nun... -Ĉu vi bezonas helpanton, asistenton? Li ne havis la intencon fari tiun denandon. Ĝi elvenis spontane de lia buŝo. Ifness skuis ridetante la kapon: Tio ne estus praktika. Gastel Etzwane adiaŭ! Kaj li forlasis la gastejon. Etzwane staris senmove sur sia seĝo kvaronhoron. Poste li ekstaris kaj sidiĝis ĉe alian tablon en la kontraŭa angulo de la salono. Lia apetito forpasis. Li mendis botelon da forta vino. Tiam li ekaŭdis muzikon. Frolitz kaj liaj roza-nigra-malhelbluaj verduloj ludis gajan kanton de la montaroj Lor-Aspen. Fine venis Frolitz al lia tablo. Li metis manon sur la ŝultron de Etzwane.- Tiu homo estas for kaj tio estas bona afero. Li havis malbonan influon sur vin. Li devojigis vin de via muziko. Nun fine li estas for kaj ĉio estos kiel antaŭe. Venu kaj ludu vian khitanon. Etzwane rigardis en sian malvarman vinon kaj observis iajn lumrefleksojn kaj ombrojn sur ĝia surfaco: Li estas for, tamen hodiaŭ mia kapo ne taŭgas por la muziko, diris li per peza lango. -La kapo? Demandis Frolitz. Kiu ludas per la kapo? Ni uzas por tio la fingrojn, la spiron kaj ĝojan animstaton. -Estas vere, tamen miaj fingroj estas blindaj. Mi nur hontigus vin ĉiujn. Hodiaŭ mi restas sidiĝinta, mi aŭskultos vin kaj mi ebriiĝos per kelkaj glasoj da bona vino. Morgaŭ ni vidos kio okazos. Li longe fiksrigardis la pordon tra kiu Ifness malaperis."
Fino de la 11-a kaj lasta ĉapitro de la fantasta libro "Asutroj " de Jack Vance.
Se vi deziras legi la tutan ĉapitron, de la komenco ĝis la fino, jen taŭga ligilo: https://fabigen.wordpress.com/pri-tradukado/

Se vi deziras legi la tuton de la komenco ĝis la fino, jen taŭga ligilo por vi:
http://fabigen.wordpress.com/asutroj/
---------------------
Amike, Eugenio
Fabian Eugen
2017-06-02 10:04:49 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Eugenio: Revenante al la temo "Kulturaj miskomprenoj", oni diras ke la patrino de miskomprenoj estas ĉiam graveda. Ĉi tie temas pri miskomprenoj inter la teranto Ifness kaj loĝanto de la planedo Durdano,.....
PS. de Eugenio: Kompreneble "terano" ne *teranto*. Pardonon pro la mistajpo.
Fino de la 11-a kaj lasta ĉapitro de la fantasta libro "Asutroj " de Jack Vance.
Se vi deziras legi la tutan ĉapitron, de la komenco ĝis la fino, jen taŭga ligilo: https://fabigen.wordpress.com/pri-tradukado/
http://fabigen.wordpress.com/asutroj/
---------------------
Amike, Eugenio
Fabian Eugen
2017-08-16 20:13:04 UTC

PS: Jen desegno bildiganta miskomprenon: https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342
-------------------------------
Eugenio da Sangiorgio
Fabian Eugen
2017-10-15 13:07:12 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno domenica 15 ottobre 2017 22:13:10 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:

Bervala ŝerco:

La milionulo Ŝimalok enmigris en Bervalon. Iam li aperas en unuaranga kliniko kaj klarigas al la ĉefkuracisto: -Doktoro, mi deziras vi kastri mi. -Sinjoro, tio estas serioza afero, kaj mi ne scias ĉu… -Mi mono havi, mi povi pagi, mi volas vi mi kastri. Post longa hezitado la kirurgo cedas al la peto de Ŝimalok kaj operacias lin. Post la anestezo Ŝimalok vekiĝas en dulita ĉambro. Lia kunulo demandas: - Ĉu ankaŭ vi igis vin cirkumcidi? -Cirkumcidi? La vorto mi vane serĉi du monatoj en la Plena Vortaro. :-/
-----------------------------------------------
Amike, Eugenio
Post by Fabian Eugen
Post by Fabian Eugen
http://fabigen.wordpress.com/asutroj/
---------------------
Amike, Eugenio
PS: Jen desegno bildiganta miskomprenon: https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342
-------------------------------
Eugenio da Sangiorgio
Richard
2017-10-15 19:33:35 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
La milionulo Ŝimalok enmigris en Bervalon. Iam li aperas en unuaranga kliniko kaj klarigas al la ĉefkuracisto: -Doktoro, mi deziras vi kastri mi. -Sinjoro, tio estas serioza afero, kaj mi ne scias ĉu… -Mi mono havi, mi povi pagi, mi volas vi mi kastri. Post longa hezitado la kirurgo cedas al la peto de Ŝimalok kaj operacias lin. Post la anestezo Ŝimalok vekiĝas en dulita ĉambro. Lia kunulo demandas: - Ĉu ankaŭ vi igis vin cirkumcidi? -Cirkumcidi? La vorto mi vane serĉi du monatoj en la Plena Vortaro. :-/
Nu, almenaŭ li kripliĝis pro sia propra stulteco. Beboj kaj knabetoj
cirkumcidatas pro la stulteco de siaj gepatroj...

Rikardo
Fabian Eugen
2017-10-15 20:56:03 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Richard

Terure!...Eble mi sciis tion iam, sed nun mi ne memoras. Ĉu cirkumcido havas religian kialon? Kial oni faras tion?

Antaŭdankas Eugenio
Fabian Eugen
2017-10-16 07:19:18 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Richard
Post by Fabian Eugen
La milionulo Ŝimalok enmigris en Bervalon. Iam li aperas en unuaranga kliniko kaj klarigas al la ĉefkuracisto: -Doktoro, mi deziras vi kastri mi. -Sinjoro, tio estas serioza afero, kaj mi ne scias ĉu… -Mi mono havi, mi povi pagi, mi volas vi mi kastri. Post longa hezitado la kirurgo cedas al la peto de Ŝimalok kaj operacias lin. Post la anestezo Ŝimalok vekiĝas en dulita ĉambro. Lia kunulo demandas: - Ĉu ankaŭ vi igis vin cirkumcidi? -Cirkumcidi? La vorto mi vane serĉi du monatoj en la Plena Vortaro. :-/
Nu, almenaŭ li kripliĝis pro sia propra stulteco. Beboj kaj knabetoj
cirkumcidatas pro la stulteco de siaj gepatroj...
Rikardo
Terure!...Eble mi sciis tion iam, sed nun mi ne memoras. Mi demandas: Ĉu cirkumcido havas religian kialon? Kial oni faras tion?
PS: Eble mi divenis. Leginte la antikvan testamenton, oni tuj komprenas ke por tiuj homoj ĝui la sekskuniĝon estis granda peko. Sekve ili faris ĉion ke tiu ago estu malpli ĝuinda. Oni devis fari sekson ekskluzive por generi la futurajn generaciojn. Ĝui ĝin estis granda peko kaj la ĉefa pekulo estis la virino kiu per sia beleco altiris la viron (povran senkulpulon) en pekan agadon.Ĉu mi diras bone? :-)

Vin salutas aŭgurante bonan semajnon, Eugenio :-)
Fabian Eugen
2017-10-16 07:22:39 UTC

2017-10-15 23:20:07 UTC

Stulta au ne, li ne kapablis uzi vortaron. La verbo "cirkumcidi" jam trovighis sur pagho 68 de Plena Vortaro, eldono de 1934-a jaro.

Petro.
Fabian Eugen
2017-10-16 07:44:00 UTC

Kiu posedas multe da mono pensas ke akiri monon estas la plej grava ago en la mondo. Li ne perdas sian tempon serĉante vortojn en vortaroj. Li firme kredas ke per mono oni povas fari ĉion. Se li dirus "preskaŭ ĉion", li ne tute malpravus. Fakte, se ne ĉion, tamen per mono envere oni povas realigi multajn aferojn.
-----------------
Eugenio
Fabian Eugen
2017-10-23 07:47:42 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Il giorno lunedì 23 ottobre 2017 09:44:01 UTC+2, Fabian Eugen ha scritto:
-----------------------------
Post by Fabian Eugen
Post by LeviPetro
Post by Richard
Nu, almenaŭ li kripliĝis pro sia propra stulteco. Beboj kaj knabetoj
cirkumcidatas pro la stulteco de siaj gepatroj...
Rikardo
Stulta au ne, li ne kapablis uzi vortaron. La verbo "cirkumcidi" jam trovighis sur pagho 68 de Plena Vortaro, eldono de 1934-a jaro.
Petro.
Kiu posedas multe da mono pensas ke akiri monon estas la plej grava ago en la mondo. Li ne perdas sian tempon serĉante vortojn en vortaroj. Li firme kredas ke per mono oni povas fari ĉion. Se li dirus "preskaŭ ĉion", li ne tute malpravus. Fakte, se ne ĉion, tamen per mono envere oni povas realigi multajn aferojn.
-----------------
Eugenio
PS: Nu, envere, foje pensas simile ankaŭ senmonuloj. Ekzistas iu bone konata kiu asertas ke Esperanto ne povas fariĝi tuttera lingvo paŝo post paŝo sed nur per granda amaso da monoj. Provizore tio povas okazi. Tamen mi pensas ke se la sinteno de teranoj koncerne la artefaritaj lingvoj ne ŝanĝiĝos, tio estus nur provizora sukceso. Tio jam okazis en pasinto. Esperanto havis progreson perhelpe de ŝtata mono. Sed tiu sukceso ne povis esti definitiva… ... Li daŭre konfuzas A kun O sed se oni diras ke li estas eterna komencanto li diras ke tio estas falsa argumento. Evidente ni estas malsamideanoj: https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342

Eugenio da Sangiorgio
LeviPetro
2017-10-23 09:00:50 UTC

Mono estas necesa en nia nuna mondo, kvankam ghi ne chiam ekzistis. Ghi faciligas materialajn intershanghojn, kiuj tamen pli frue okazis. Ghi estas
la kvintesenco de artefarita varo, kiu ech sub elektronika formo povas shajne per intershanghoj je rapideco de 7,5 terchirkauiroj en sekundo produkti profiton per ruza shtelartifiko. La plej altajn valorojn mi akiris tute sen mono.

Al mi fremdaj estas la cerbumadoj pri fina venko same kiel tiuj pri identeco de
"esperantista diasporo". Mi praktike uzas Esperanton chiutage de jam pli ol 70 jaroj. Iuj kamaradoj en medio saturita de Gramshia antaujugho kontrau Esperanto
konstatis, ke che mi Esperanto farighis "dua naturo". Ili tamen eraris. Che mi
Esperanto ne farighis dua naturo, sed simple enkorpighis en mian unikan naturon kaj partoprenas en ghi. La distingo inter natura kaj artefarita lingvo estas ideologia kaj respondas al nenia realo, almenau rilate al Esperanto.

Petro.
LeviPetro
2017-10-23 13:00:22 UTC

La projekto, kiun Zamenhof inciatis per la Unua Libro estis ja artefarita kaj ech arte farita. Ekde la apero de la Unua Libro, per kiu Zamenhof rezignis chian autorrajton, la plua disvolvigho de Esperanto estas esence sama kiel tiu de chiu tiel nomata "natura" lingvo.

Petro.
Fabian Eugen
2017-10-23 14:53:48 UTC

Iuj havas duoblan skalon de valoroj. Se iu grava lingvo prunteprenas vortojn kaj esprimojn de aliaj lingvoj, ĉio estas en ordo. Se Esperanto faras la samon, tio jam fariĝas kulpo. Tio signifas ke ĝi ne havas propran kulturon. :-)

Amike, Eugenio
Fabian Eugen
2017-12-06 20:38:26 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Richard
Post by Fabian Eugen
La milionulo Ŝimalok enmigris en Bervalon. Iam li aperas en unuaranga kliniko kaj klarigas al la ĉefkuracisto: -Doktoro, mi deziras vi kastri mi. -Sinjoro, tio estas serioza afero, kaj mi ne scias ĉu… -Mi mono havi, mi povi pagi, mi volas vi mi kastri. Post longa hezitado la kirurgo cedas al la peto de Ŝimalok kaj operacias lin. Post la anestezo Ŝimalok vekiĝas en dulita ĉambro. Lia kunulo demandas: - Ĉu ankaŭ vi igis vin cirkumcidi? -Cirkumcidi? La vorto mi vane serĉi du monatoj en la Plena Vortaro. :-/
Nu, almenaŭ li kripliĝis pro sia propra stulteco. Beboj kaj knabetoj
cirkumcidatas pro la stulteco de siaj gepatroj...
Rikardo
La patrino de la miskomprenoj estas ĉiam graveda. Jen alia ĉitema ŝerco:

Mi neniam amoris kun mia edzino antaŭ ke ni geedziĝis, kaj vi?.....

Mi ne scias? Kian nomon havis via edzino antaŭ ŝia edziniĝo? ;-)
----------------------------------------------
Vin salutas Eugenio da Sangiorgio :-)
LeviPetro
2017-12-07 15:10:41 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Post by Richard
Post by Fabian Eugen
La milionulo Ŝimalok enmigris en Bervalon. Iam li aperas en unuaranga kliniko kaj klarigas al la ĉefkuracisto: -Doktoro, mi deziras vi kastri mi. -Sinjoro, tio estas serioza afero, kaj mi ne scias ĉu… -Mi mono havi, mi povi pagi, mi volas vi mi kastri. Post longa hezitado la kirurgo cedas al la peto de Ŝimalok kaj operacias lin. Post la anestezo Ŝimalok vekiĝas en dulita ĉambro. Lia kunulo demandas: - Ĉu ankaŭ vi igis vin cirkumcidi? -Cirkumcidi? La vorto mi vane serĉi du monatoj en la Plena Vortaro. :-/
Nu, almenaŭ li kripliĝis pro sia propra stulteco. Beboj kaj knabetoj
cirkumcidatas pro la stulteco de siaj gepatroj...
Rikardo
Mi neniam amoris kun mia edzino antaŭ ke ni geedziĝis, kaj vi?.....
Mi ne scias? Kian nomon havis via edzino antaŭ ŝia edziniĝo? ;-)
----------------------------------------------
Vin salutas Eugenio da Sangiorgio :-)
Fama estas la tragika morto de franca Respublika Prezidanto de (mi kredas) la
19-a jarcento, kiu subite mortis en sia kabineto, dum li tie amoris kun vizitantino. Vokita kaj urghe alveninta, kuracisto demandis, chu la shtatestro
ankorau havas sian konscion. "Ne, estis la respondo, shi foriris tra la servo-shtuparo".
(En la franca, la sama vorto "connaissance" povas signifi "konscio" au "konatino").
Fabian Eugen
2017-10-31 17:31:17 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
PS: Jen desegno bildiganta miskomprenon: https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342
-------------------------------
MISKOMPRENOJ

Muziko
------------
Iun festenon partoprenis ankaŭ fama muzikisto. La gastoj petis, ke li ludu ion. La muzikisto komencis ludi tre belan melodion, kiun la gastoj ankoraŭ ne konis. Unu petis serviston:
- Knabo! Bonvolu informiĝi, kio ĝi estas.
Post kelka tempo la servisto revenis kun brilantaj okuloj.
- Ĝi estas violono. - gesinjoroj.

DIA HELPO
---------------
Iu pastro multe predikis, ke oni ne devas timi, ĉar Dio ĉiam helpas en danĝera situacio. Foje okazis inundo. La akvo leviĝis ĝis la genuoj. La homoj provis savi sin en granda kaoso. Kelkaj homoj en boato vokis la pastron fuĝi, sed la pastro hontis malpravigi siajn predikojn, kaj diris:
- Dio savos min.
La akvo altiĝis, la pastro devis grimpi al la tegmento de la preĝejo. Venis alia boato, kaj la homoj admonis lin:
- Enboatiĝu sankta pastro.
Sed li firme diris:
- Mi restos. Dio savos min.
Li jam devis grimpi sur la turon. Ankoraŭfoje venis boato. Ankaŭ tiuj homoj petis lin:
- Venu kun ni, por ne morti.
La pastro skuis la kapon:
- Dio savos min.
Li mortis, kaj oni kondukis lin al Dio. Li plende diris:
- Sinjoro! Mi tiel forte kredis. Kial vi ne savis min?
- Mi provis tion, - respondis Dio - mi sendis al vi eĉ tri boatojn, sed vi ne akceptis ilin.

FORTA BRANDO
-----------------------
En Japanio iu regalis eŭropan gaston per speciala japana brando. Li trinkis ĝin, kaj post iom da tempo vidis, ke la mebloj komencas moviĝi en la ĉambro.
- Ho! Ĝi estas eksterordinare forta brando! Mi vidas ekdanci la domon. - li diris.
- Nu, ne tre forta. - diris la gastiganto. Tiu fenomeno estas tertremo.

Jen aliaj ŝercoj: https://sites.google.com/.../verko.../prozo/anekdotoj-sercoj
---------------------------------------------------------------------
Amike, Eugenio da Sangiorgio
https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342
Fabian Eugen
2017-10-31 17:51:31 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Jen aliaj ŝercoj: https://sites.google.com/.../verko.../prozo/anekdotoj-sercoj
---------------------------------------------------------------------
Amike, Eugenio da Sangiorgio
https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342
PS: La supra ligilo ne funkcias, ĉar al iu stulta automatismo plaĉas mallongigi. Nun mi provas korekti ĝin. Jen aliaj ŝercoj: https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj
---------------------------------------------------------------------
Amike, Eugenio da Sangiorgio
https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342
Fabian Eugen
2017-11-03 08:48:30 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
http://www.ipernity.com/home/eszperanto
https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342

https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj

PS: Maldekstre vi povas legi: Kion pri mi? Evidente ne temas pri mi sed pri Vizi László.

http://www.ipernity.com/home/eszperanto
Bonan legadon!
Amike, Eugenio
Fabian Eugen
2018-01-26 18:14:25 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
http://www.ipernity.com/home/eszperanto
https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342
https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj
PS: Maldekstre vi povas legi: Kion pri mi? Evidente ne temas pri mi sed pri Vizi László.
PS: (Postskribo)

Se vi tamen volas legi ion pri mi, jen, sube, mia unua vojaĝo eksterlanden. Ĉi tiu estis la unua fojo kiam mi uzis Esperanton pro vera neceso, ĉar okazis ke mia kunparolanto ne konis nek la hungaran nek la rumanan. Kompreneble mi renkontis ankaŭ personojn kiuj parolis neniun lingvon de mi konatan, nek Esperanton. Kun tiuj por interkompreno restis nur gestolingvo. Jen la necesaj ligiloj, itale, hungare kaj esperante:

https://fabigen.wordpress.com/diario-da-budapest-18-07-65/
https://fabigen.wordpress.com/budapesti-naplo-1965-07-18/
https://fabigen.wordpress.com/budapesta-taglibro-18-07-65/

Eugenio da Sangiorgio
Fabian Eugen
2018-02-21 15:41:56 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
PS: (Postskribo)
https://fabigen.wordpress.com/diario-da-budapest-18-07-65/
https://fabigen.wordpress.com/budapesti-naplo-1965-07-18/
https://fabigen.wordpress.com/budapesta-taglibro-18-07-65/
Reveninte al la temo "Kulturaj miskomprenoj", mi deziras memorigi vin pri mia tradukaĵo. Temas pri la fantasta romano "Asutroj" de Jack Vance. Ĉi tie miskomprenoj okazas inter la terano Ifness kaj loĝanto de la planedo Durdano, la muzik-artisto Gastel Etzvane.

https://fabigen.wordpress.com/asutroj/
Eugenio da Sangiorgio

Fabian Eugen
2018-02-15 17:57:24 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by Fabian Eugen
Post by Fabian Eugen
PS: Jen desegno bildiganta miskomprenon: https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342
-------------------------------
MISKOMPRENOJ
Muziko
------------
- Knabo! Bonvolu informiĝi, kio ĝi estas.
Post kelka tempo la servisto revenis kun brilantaj okuloj.
- Ĝi estas violono. - gesinjoroj.
DIA HELPO
---------------
- Dio savos min.
- Enboatiĝu sankta pastro.
- Mi restos. Dio savos min.
- Venu kun ni, por ne morti.
- Dio savos min.
- Sinjoro! Mi tiel forte kredis. Kial vi ne savis min?
- Mi provis tion, - respondis Dio - mi sendis al vi eĉ tri boatojn, sed vi ne akceptis ilin.
FORTA BRANDO
-----------------------
En Japanio iu regalis eŭropan gaston per speciala japana brando. Li trinkis ĝin, kaj post iom da tempo vidis, ke la mebloj komencas moviĝi en la ĉambro.
- Ho! Ĝi estas eksterordinare forta brando! Mi vidas ekdanci la domon. - li diris.
- Nu, ne tre forta. - diris la gastiganto. Tiu fenomeno estas tertremo.
PS:
------------------------------------------------
MORTO DE MILIONULO
------------------------------------
Ĉe la enterigo de milionulo iu partoprenanto tre laŭte kaj malĝoje ploris.
Iu kompate demandis:

- Ĉu vi estas lia proksima parenco?
- Ne. Ĝuste tial mi ploras, ĉar mi ne estas parenco.

https://sites.google.com/site/verkojenesperanto/prozo/anekdotoj-sercoj
Post by Fabian Eugen
---------------------------------------------------------------------
Amike, Eugenio da Sangiorgio
https://www.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/a.184737078381622.1073741829.184506935071303/383219858533342
Fabian Eugen
2017-11-26 14:07:25 UTC
Reply
Permalink
Raw Message
Post by LeviPetro
Kserkso, reĝo de Persa Imperio, en la jaro minus 480a, kaptinta kaj detruinta
Atenon (kies loĝantaro rifuĝis sur la insulo Salamiso), konsideris sin venkinta
la grekojn kaj tiel atinginta sian celon, puni la impertinentecon de la
atenanoj. Li instalis sin komforte kaj el alta observejo flegme spektis la
ŝiparan batalon, kiu sekvis, kaj en kiu la atenanoj poste konsideris sin
venkintaj. Duone kontenta pri la rezulto de tiu mara batalo, en kiu li ne
perdis sian tutan ŝiparon, li decidis reiri hejmen, lasante la ceteron de sia
granda terarmeo elturniĝi kiel ĝi povos sub la respondeco de brava subulo por
konvene fini la aferon.
Sekvis surtera batalo en Plateo. En la vespero, kiu antaŭis la batalon,
dum la persa kaj greka armeoj staris unu fronte al la alia, batalpretaj,
okazis disputo inter la spartanoj kaj la atenanoj, kiuj egale volis
okupi la plej danĝeran kaj do plej gloran postenon en la venonta batalo.
La disputo finiĝis per kompromiso kaj la spartanoj grumble kaj pli malpli
afable lasis sian danĝeran pozicion al la atenanoj. En la mallumo, la
persoj interpretis la movojn de la grekoj kiel retiriĝon de la spartanoj
pro timo. Tio instigis ilin al posta troriskema konduto. La sekvantan
matenon, la estro de la persoj persone rajdis fronte de siaj trupoj kaj
defiis la grekojn. Li ricevis grekan sagon kaj mortis. Eble la persoj
estus venkitaj eĉ sen tiu evitebla akcidento.
Kserkses rehejmiĝis relative kontenta post sia punekspedicio kontraŭ siaj ribelemaj vasaloj. Li havis aliajn zorgojn ol la detruon, plenumitan de
la atenanoj, de la cetero de sia fenica ŝiparo sur azia marbordo.
Petro.
Ĉu vi konas ĉi tiun forumon? https://www.facebook.com/groups/111047366228360/

Eugenio
Loading...