Il giorno mercoledì 29 marzo 2017 14:43:42 UTC+1, Fabian Eugen ha scritto:
Ĉi tiu artikolo de Yurij Finkel estis skribita en 1998. Vi demandos min, kial mi rigardas ĉiam malantaŭen. Evidente en la pasinto mi vidas pli vastan horizonton. Nun je la aĝo de 78 jaroj por mi ne estas videbla alio ol tunelo kies elirejo ankoraŭ ne vidiĝas. Ĉiel ajn mi pensas ke ĉi tiu komparo inter la sovetia kaj usona eduksistemo estas interesa ankaŭ por vi. Mi provas resti en la temo "Lingvaj kaj kulturaj miskomprenoj". Unue mi volas prezenti al vi impresojn de Miroslaw Vanĉo pri ekzameno pri la rusa lingvo, farita en nerusa teritorio. Al mi ŝajnas ke la organizantoj de la ekzameno supozis ke alilandanoj konas la rusan literaturon same bone kiel rusoj. Evidente tio ne povas esti vera. Jen kion diras pri la temo Miroslaw Vanĉo: Katastrofa momento dum mia matur-ekzameno.
Rigardu kaj komentu! Subtitoligita en Esperanto por faciligi komprenon.
------------------------------------------------
Kaj nun mi transdonas la parolon al Yurij Finkel, kiu en 1998 skribis la sekvan artikolon:
"Mi antauxnelonge legis en la rusa tre interesan artikolon, kiun mi
tradukis (iom mallongiginte) kaj proponas al via atento. Kio koncernas min, mi ne konas usonan eduksistemon, sed cxio, kio estas dirita pri la sovetia, estas - mi jxuras - vero.
==============================
Dialogo trans oceano:
Boris Vejcman.
Tiu konversacio okazis en kelkaj retleteroj, per kiuj la auxtoroj
intersangxis. Certe, niaj opinioj ne pretendas
esti La Vero, sed...
KK: Boris, vi jam dum sep jaroj instruas en Usono. Cxu vi povas kompari
edukadon "cxe ni" kaj "en Usono"? Se eblas, komencu de
gxeneralaj aferoj, tiam estos pli facile kompreni detalojn...
BV: Jen, jam la peto mem montras en vi lerninton de la sovetia lernejo.
Gxi havis intencon, devenantan jam de la antauxrevoluciaj gimnazioj,
- doni al lernanto "necesan aron da scioj" kaj kutimon al memstara
pensado. Demando, "por kiu diablo infano bezonas la grekan aux la latinan",
en la gimnazioj simple ne aperis. Same en sovetiaj lernejoj oni ne
pridiskutis, por kio li bezonas senspinulojn aux derivacion. En tiu senco
la sovetia lernejo estis skolastika - 99 procentojn el tio, kion gxi donis,
neniu bezonis en reala vivo. Des ne mapli, tiuj scioj ne estis senutilaj:
ili evoluigis abstraktan pensadon, memoron, montris lokon de homo en
gxenerala mondobildo. Ideala abituriento de la sovetia lernejo estas
sxatanto de krucvortenigmoj kaj ludoj kiel "Kio? Kie? Kiam?".
KK: Do, cxu usonanojn oni instruas nur pri tio, kio necesas en la "reala
vivo"?
BV: Jes kaj ne. Unuflanke, cxiu fakto, donanta al infano, pasas severan
kontrolon, cxu gxi necesas al li en la vivo aux ne. Sxoforo de
sxargxauxto ne bezonas teoremon de Fales - al diablo gxin! En la
jugxejaj raportoj pri afero de Clinton troveblas vorto "DNA" - do, en
leciono nepre necesas rakonti pri tio! Rezulte programoj de usonaj
lernejoj estas tiomgrade eklektikaj, kiomgrade la sovetia estis sistema.
Aliflanke, la taskon de pretigo al la vivo la usona lernejo ne plenumas
aux plenumas malbone. Cxi tie funkcias legxo, konata al cxiu instruisto:
se vi klarigas al infano nur A-on, li A-on ne memoros. Necesos klarigi
A-on kaj B-on, tiam li B-on forgesos, sed A restos. En la usona lernejo
infanoj nesciate kiom da fojoj skribas petskribon pri dungo. Rezulte
80% da abiturientoj ne povas skribi tiun mizeran paperacxon! De 15 gxis
25 procentoj da usonanoj estas funkcie malalfabetaj - ili ne povas legi
kaj skribi en amplekso, necesa por plenvalora membro de la socio!
Hieraux en gazeto mi legis artikoleton de prezidanto de lerneja konsilio
de Baltimoro. Li alveturis benzinstacion, kaj al li alkuris tri infanoj
agxaj de 9 gxis 13 jarojn. "Sinjoro, ni plenigu vian benzinujon, kaj vi
donu al ni du dolarojn!" "Bone", - respondis tiu, - "nur unue vi legu
surskribon sur la stacio". Tie estis skribite "Welcome to the Mudbery
Street Exxon". Kiel vi komprenas, la infanoj tre penis. Sed plu ol
"Welcome to..." ili ne sukcesis... Jes, mi komprenas, la infanoj estas
el malricxaj familioj ktp...
KK: Boris, cxe ni ankaux estas multe da neprizorgataj infanoj, kiuj sur
vojkrucigxoj alkuras auxtojn kaj proponas kontraux malgranda prezo lavi
fenestrojn. Tio estas ilia komerco - almenaux ili ion faras, sed ne simple
almozpetas...
BV: Gxuste en tio estas afero, ke en Usono mankas neprizorgataj infanoj.
Tiuj infanoj de la benzinstacio vizitas lernejon - kontrolo pri tio
estas arangxita proksimume kiel en sovetiaj militkomisarejoj. Sed ili
ne scipovas legi!!! Cxi tie en cxiu sxtato ekzistas drakonaj legxoj
pri nepra edukado (se mia infano ne vizitos lernejon, oni min
enprizonigos!). Kaj malgraux tio, ekzistas bezono pri instruistoj-
volontuloj, kiuj okupigxas pri likvido de malalfabeteco en la plej
rekta senco de la vorto - ili instruas plenagxajn homojn legi kaj
skribi. Sen granda sukceso.
KK: Atendu, sed de kie aperos al infano scipovo macxi, se cxiam donadi
al li macxitan kacxon? De kie aperos scipovo pensi, se homon oni nur instruas
legi?
BV: Cxu vi diras pri abstrakta pensado? Gxi simple mankas. Cxion
anstatauxas "hands on approach". Traduki tiujn vortojn rusen sen uzo de
maldeca leksiko mi ne povas. Proksimume dirante, tio estas ideo, ke cxion
necesas kaj endas palpi, provi, rigardi. Per si mem tiu ago estas
nemalbona, sed kiam estas nur gxi... Kiel ni difinis areon de triangulo?
Ni pruvis teoremon, ke areo estas produto de bazo al alto. Sed usonanoj
desegnas du triangulojn sur kvadratita papero kaj kontrolas tiun formulon!
Mi kun mia edzino konstante reinstruas la filon: kiam Manjo postulas pruvi
iun formulon, Maksimo cxiam penas gxin montri sur ekzemploj. Sed tio estas
ankoraux ne tro drasta: kelkaj miaj aspirantoj unuafoje ekauxdis vorton
"pruvo" en miaj prelegoj... Kio do aspirantoj! Kio estas matematiko,
vere ne komprenas ecx la auxtoroj de la matematika lernolibro, laux kiu
lernas mia filo.
KK: Vi ja antauxnelonge translogxigxis al alia sxtato. Cxu tiu utilismo
estas karaktera trajto de Pensilvanio aux ne nur? Entute, kiel
diferencigxas programoj en diversaj sxtatoj? Eble, Maksimo simple
malfelicxe trafis en malbonan lernejon?
BV: Cxu vi sxercas? Ni elektis por Maksimo la plej bonan el cxirkauxaj
lernejoj, li okupigxas en speciala matematika klaso. Kio koncernas
diferencojn inter sxtatoj kaj lernejoj... Grava trajto de sovetia edukado
estis unueco. Ekskludante "lokajn" lingvon, historion kaj literaturon,
cxiuj lernejanoj estis instruataj laux samaj lernolibroj kaj laux sama
programo. Infano povus sidi cxe lernejtablo ie en Petropavlovsk-Kamcxatskij
/*la plej orienta urbo de Sovetio*/ la dekan de oktobro, translogxigxi al
Brest /*la plej okcidenta urbo de Sovetio*/ la dekunuan kaj, veninte sekvan
tagon al lernejo, malfermi la lernolibron sur sama loko, kie li gxin fermis
en alia rando de Sovetunio. Tio estas tiom natura por ni, ke ni ankoraux
longe sercxadas "usonan lernejprogramon". Sed gxi simple mankas!
Pri kio instrui en lernejoj, decidas potencoj de sxtato kaj lerneja
distrikto. Kutime la sxtato skribas "Postulojn", kie estas dirite, kion
devas scii infano en certa agxo - sed tre gxenerale kaj nebule. La programo
detaligxas sur nivelo de distrikto - kaj ofte ecx sur nivelo de lernejo.
Usonanoj opinias, ke tio estas ilia libero. Ili diras, ke, "kion lernas
iliaj infanoj, decidas ne burokratoj en Vasxingtono, sed ili mem surloke"
Kaj ili defendas tiun ilian liberon serioze: kiam Clinton provis enkonduki
tutsxtatajn instrunormojn kaj testojn, la Kongreso ekdefendis rajtojn de
sxtatoj kaj distriktoj. Notu, temis ne pri programo - nur pri testoj de
legado, skribado kaj matematiko.
Ja en USSR la programon kompilis kleraj homoj - la plej bonaj en la lando.
Sed cxi tie tion faras metodistoj de distrikta nivelo. Oni povas skoldi
aux lauxdi Kolmogorov-on aux Jersxov-on /*auxtoroj de sovetiaj matematikaj
lernolibroj, famaj sciencistoj*/ - sed estas evidente, ke iliaj lernolibroj
cxiam estos pli bonaj, ol verko de Vacxjo Pupkin al Urjupinsk /*provinca
urbo, anekdota simbolo de provinceco*/ aux de John Smith el Alabamo.
Almenaux cxar mankos elementaj eraroj...
KK: Mi konsentas. Sed kion pri naciaj kontrolaj laboroj - ja la taskoj
estas samaj por la tuta Usono!
BV: Ilin donas ne la sxtato, sed privata kompanio. Estas interese, kion
oni donas en tiuj kontrollaboroj. La testoj pri la lingvo estas bazitaj
sur kontrolo de vortostoko: oni opinias, ke klereco estas scio de amaso
de belaj vortoj. Pri matematiko estas multaj tipaj taskoj, similaj al
puzloj, sed simplaj kaj unuecaj. T.e. necesas rapide plenumi iun aron
de parkeritaj cerbaj movigxoj. Ekzistas ecx tia leciono: pretigxo al
la testoj. La plej sxatata tasko estas - dauxrigu sinsekvon: necesas
diveni legxon (iam suficxe komplikan) kaj dauxrigi vicon. Kaj ankoraux enhavo de la instruado tre malmulte dependas de agxo de
la lernantoj - de klaso al klaso sxangxigxas nur kvanto de taskoj,
kiujn necesas solvi dum donita tempo. En la speciala klaso, kie
lernas Maksimo, ili lernas en komenco de la 5-a klaso programon de
la 6-a kaj la 7-a. Kaj fine de la 5-a klaso, kiel diris al ni
instruistino de matematiko, ili solvados taskojn sur nivelo de la nauxa
klaso. El tio sekvas unu: amplekso de novaj scioj, kiu estas donata
de la 5-a gxis la 9-a klasoj, estas tre malgranda. (Mi ne povas imagi
sovetian specialan klason, kie oni solvas taskojn de la 9-a klaso en
la 5-a). En tio estas ankoraux unu malfelicxo de la usona
lernejo - remacxado de macxajxo dum jaroj.
KK: Nu, bone, la precizaj sciencoj estas ankoraux ne cxio. Kio pri
literaturo, lingvoj, humanitaraj scioj?
BV: Averagxa usonano ne scias fremdajn lingvojn. Bone, la tuta mondo
ellernis English. Kio koncernas literaturon... Antauxnelonge mi
konversaciis kun laboranto de NASA, eksa profesoro de universitato,
homo, fama pro sia erudicio. En mezo de la konversacio li diris, ke
ne legis Swift-on. T.e. ne, li legis infanan eldonon en juna agxo - kaj
tre miris, kiam mi klarigis, ke tio estas tute ne porinfana verko, kaj
krom Liliputio kaj Brobdingnego Gulivero vizitis ankoraux multajn lokojn.
Pri aliaj verkoj de Swift li scias entute nenion...
La usona lernejo tre similas niajn lernejojn por kretenoj - oni ilin
instruas lacxi sxuojn kaj skribi dungopeton, sur tio cxio finigxas.
Cxi tie estas sama lernejo, sed en granda skalo kaj por cxiuj - do,
globala sxulacxado.
Parton de matematikaj lecionoj de Maksimo en antauxa jaro okupis jeno:
al la infanoj oni donis cxekajn libretojn, ili ricevis dum monato iom
da "dolaroj" por la konto, kaj el tiu sumo elskribis cxekojn, "acxetis"
varojn, pagis procentojn... Tiel ili lernis aritmetikon, procentojn...
En la nuna jaro ili ankoraux ludos en borso: "acxetos" kaj "vendos"
akciojn kontraux veraj prezoj, publikigataj en la gazetoj, kalkulos
profitojn kaj malprofitojn kaj ricevos "hands on experience". Cxio
cxi bonas, sed granskale tio ankaux estas lacxado! Almenaux estas tre
strange vidi tion la cxefa agado de matematika klaso de la plej bona
lernejo de la sxtato - en unu el la plej evoluigitaj sxtatoj de la
lando, en la sxtato, kie logxas cxefa amaso de registaraj oficistoj!
KK: Cxu vi scias, tio ne kompreneblas. Komparu florantan usonan socion
kun la nuna rusia. Ne ligigxas bonfarto de la socio kun tia obskureco
en lernejo!
BV: Vidu, se infanojn ne instruas en lernejo pri matematiko, fiziko,
literaturo - ecx pri legado kaj skribado - aperas natura demando,
pri kio do oni ilin instruas vere? Mia respondo estas tia: el ili
oni pretigas usonajn civitanojn, kiuj helpos al florado de la socio.
Al ili oni sugestas, ke estas malpermesite sxteli - ecx elskribi solvon
en ekzameno estas nepensebla krimo, pro kiu lernejano povas ecx trafi
jugxejon. Ke denunci estas bone kaj utile (kiam vi igxos pli agxa -
denuncu al polico pri la najbaro!) Ke Usono estas la plej bela lando en
la mondo. Al Maksimo en la kvina klaso oni jam klarigis, kiel estas
malbone vivi en komunismo kaj diktaturo kaj ke li devas fieri pri
sia lando kaj defendi la liberan mondon. Kaj kiam Maksimo estis en
la unua klaso, ili dum la tuta jaro pretigxis al spektaklo omagxe al
Usono. Por tiu spektaklo estis konvenigita la tuta instruprocezo:
ili skribis ne simple literojn, sed literojn el vortoj "Kongreso",
"Prezidento", "Flago"... Al la spektaklo oni invitis la gepatrojn.
Laux regxisorado tio tre similis sovetiajn lernejspektaklojn el
nia infaneco: "Mi kantas al mia Patrujo, al mia Respubliko",
"La Partio estas nia Gvidanto". Kun unu grava diferenco: cxiuj
instruistoj, la direktoro, kaj invititaj al la spektaklo urbestro kaj
militistoj faris tion absolute sincere. Kaj ili por tiu flago estis
pretaj iun ajn dissxiri en pecojn. Kaj kiam sonis la himno, sur
la okuloj de la gepatroj estis larmoj...
La sovetia lernejo eliris el tio, ke la abituriento okupigxos pri
interesa, krea laboro - ne tiom pro mono, kiom pro harmonia evoluigo
de propra personeco. La usona lernejo eliras el tio, ke li faros ion
tre tedan - nu, ekzemple, purigos necesejojn - kaj al li necesas
instrui laboristan fieron: mia necesejo estas la plej pura en la distrikto.
Entute, mi devas agnoski, ke por bonfarto de socio - en formika kompreno
de tiu nocio - la usona sistemo pli bonas. Nek vi, nek mi iros purigi
necesejojn dum ok horoj tage. Kaj neniu el tiuj, kiu normale lernis
en sovetia lernejo, ne povas purigi necesejon - sed fari tion necesas.
Gxuste tial el vidpunkto de la usona sistemo estas malutile kaj
dangxere evoluigi abstraktan pensadon de tiu, kiu purigas necesejojn:
li dum la tuta vivo estos malfelicxa kaj igxos drinkemulo (kaj la
necesejoj odoracxos). El vipunkto de usonanoj por bonfarto de la
socio necesas tavolo de ne tre kleraj, sed honestaj civitanoj, kiuj
ne donas al politikistoj tro evidente sxteli.
Al mi mem ne placxas tiuj konkludoj. Kontraux ili protestas la tuta
mia naturo. Sed kion fari? Fluo de elmigrantoj vocxdonas per piedoj por pli
bona eduksistemo.
KK: Ne diru tiel. La elmigrantoj vocxdonas per la piedoj por pli bona
vivsistemo. Kaj kun tiea eduksistemo oni renkontas nur nerekte - ekzemple,
kiel ankaux vi, per la infanoj.
BV: Vi pravas, por aparta sovetia homo la sovetia sistemo estas multe pli
bona. Gxuste danke al gxi sovetiaj hejmmastrumantinoj, poetoj,
muzikinstruistoj, librotenistoj, enmigrinte en Usonon, povas iri al
komputilaj kursoj kaj post unu-du jaroj perlabori kvindek-sesdek mil
dolarojn dum jaro (mi temas pri salajro de ne tre kvalifikita programisto).
Kaj veraj usonanoj dum la tuta vivo renversas hamburgerojn en "MacDonald's"
kaj perlaboras dudek-tridek mil. Kaj la usonanoj ne devas lerni lingvon,
la sxtato pretas helpi al ili kun edukado, antaux ili estas malfermitaj
cxiuj vojoj - sed ili ne povas elsxirigxi el sia medio!
Komence de 90-aj jaroj en Rusio estis popularaj usonaj animaciaj filmoj
pri savistoj - cxu vi memoras tiujn cxarmajn rongxulojn, musineton,
musxeton? Cxu vi memoras, kiu estis la cxefa malheroo? Kutime, tio estis
freneza profesoro. Tio estas la plej sxatata heroo de usona folkloro.
Kaj en tio estas grava flanko de usona civilizo: treege suspektema rilato
al abstrakta scio. Eble, tio estas kauxzo de tio, ke grandega kvanto de
laborantoj de universitatoj kaj sciencaj laboratorioj estas enmigrintoj.
Kaj "veraj usonanoj" estas aux estroj (politikistoj) aux, male, purigistoj
kaj gardistoj. Do, elitaj lernejoj en nia kompreno de tiu vorto (kie
oni pretigus homojn, ekzemple, por estonta laboro en NASA) mankas.
Pli gxuste, ili ekzistas - sed trovigxas en Rusio, en Ukrainio, Hindio,
Cxinio."
BORIS VEJCMAN
-------------
Fizikisto, komputilisto. Logxas en Usono ekde 1992. Gxis nuna lernojaro
instruis fizikon al studentoj en Penn State University, sxtato Pensilvanio.
Nun laboras en Distributed Archive Center (DAAC), kiu estas subfako de
NASA. Logxas kun sia familio en Baltimoro (sxtato Merilando).
==============================
--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru
https://groups.google.com/forum/#!searchin/soc.culture.esperanto/Ekzameno$20pri$20la$20rusa$20lingvo%7Csort:relevance/soc.culture.esperanto/nvtXvZ53F5I/oykjTbhyZ4cJ
--------------------------------
@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@
Proponas ĝin, Eugenio