Discussion:
MEMESTIMO: ĈU PSIKOLOGIA PANACEO?
(too old to reply)
Fabian Eugen
2017-12-05 22:36:23 UTC
Permalink
MEMESTIMO: ĈU PSIKOLOGIA PANACEO?

Povas aŭdiĝi kiel troigo aserti, ke bona memamo aŭ ĉiam plialtiĝanta memestimo estas la plej simila afero al psikologia panaceo, sed laŭ nia propra sperto kaj tiu de sennombraj mondfamaj psikologoj, memamo aŭ la bona kaj aŭtentika amo kiun oni povas kaj devus ĉiam senti al si mem ja estas la plej evidenta ŝlosilo de feliĉo kaj la plej mirinda kuracilo kontraŭ preskaŭ ĉiuj psikologiaj malsanoj. Jes, ni parolas pri la bona memamo, ne pri la malbona. Amo al si mem estas nur bona se, krome, oni ankaŭ sincere amas ĉiujn aliajn kaj malamas neniun ajn. Se oni orgojlas kaj arogantas tiel, ke oni sentas sin supera al ĉiuj ajn kaj agas disdegne al siaj ĉirkaŭantoj, tion ni nomas malbona aŭ falsa memamo. Aroganteco, fieraĉo, malmodesteco, orgojlo, malhumileco kaj malestimo al aliaj estas ĝuste la plej oftaj maskoj de “falsa memamo”. Ĉi-tio estas tute la malo de alta, konvena kaj saniga memestimo. ktp. … Se vi deziras daŭrigi la legadon jen taŭga ligilo:

https://soundcloud.com/luis-jorge-santos-morales/memestimo-cu-psikologia-panaceo?utm_source=soundcloud&utm_campaign=share&utm_medium=facebook
---------------------------------------
Proponas por legado kaj aŭskultado
Eugenio da Sangiorgio
LeviPetro
2017-12-07 11:55:16 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen
MEMESTIMO: ĈU PSIKOLOGIA PANACEO?
https://soundcloud.com/luis-jorge-santos-morales/memestimo-cu-psikologia-panaceo?utm_source=soundcloud&utm_campaign=share&utm_medium=facebook
---------------------------------------
Proponas por legado kaj aŭskultado
Eugenio da Sangiorgio
Reciproke, danĝera estas tiu, kiu malamas sin (tio bedaurinde ekzistas).

Petro.

Loading...