Discussion:
30-jara Esperanto-fako
(too old to reply)
Fabian Eugen
2017-10-07 13:13:46 UTC
Permalink
30-jara Esperanto-fako
.
Citaĵo el Eventoj

"La Esperanto-Fako en la budapeŝta universitato ELTE - kun unujara malfruo - ĉi jare en aprilo festos sian 30-jaran ekziston. La Fako ekestiĝis en septembro 1966, lige al la 51-a UK en Budapeŝto kies sukceso signife kontribuis al la enkonduko de Esperantaj lingvo kaj literaturo, kiel filologia fako en la renoma scienca universitato ELTE."

Konciza historio:
 1966-1971.: "La fako ekas kiel C-fako (apud A- kaj B-fakoj). Profesoro Szerdahelyi verkas la bazajn instruilojn. En 1971 li fariĝas plentempa instruisto. 1971-1983.: Szerdahelyi estas fakgvidanto, en 1974 komencas labori kun li Zsuzsa Varga-Haszonits. En 1978 estas organizita interlingvistika konferenco kun la partopreno de ĉ. 50 eksterlandanoj, iom malfrue festante la 10-jariĝon. En 1983 Szerdahelyi estas nomumita docento - tio pligrandigas lian prestiĝon kaj ankaŭ tiun de la fako.
1983-1987.: Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits kune gvidas la fakon. En tiu periodo finiĝas la postgrada instruado de hungaroj - ĝenerale en la tuta universitato. 1990-1995.: La strukturo de la universitata instruado aliformiĝas. Ni fariĝas B-fako (C-fakoj jam ne ekzistas). Komenciĝas la instruado de eksterlandanoj. En 1995 Zs. Varga-Haszonits restas la sola dungito, kaj ŝi fariĝas la gvidanto de la fako. En 1996 estis realigitaj gravaj reformoj en la studplano. Ĝis nun ĉ. 130-140 studentoj (hungaroj kaj eksterlandanoj) ricevis diplomon de la Fako. Pretiĝis ĉ. 50-60 diplom- kaj doktorigaj disertacioj. En 1996/97 studas Esperanton 30 gestudentoj."
-----------------------
Ĝisdatigoj bonvenaj!
Eugenio da Sangiorgio
LeviPetro
2017-10-08 09:59:02 UTC
Permalink
Post by Fabian Eugen

Lau mia kalkulo, 2017-1966=51. Tamen mi deziras vivoplenan datrevenon al la Esperanto-fako.

Petro.
Fabian Eugen
2017-10-09 15:03:29 UTC
Permalink
Post by LeviPetro
Lau mia kalkulo, 2017-1966=51. Tamen mi deziras vivoplenan datrevenon al la Esperanto-fako.
Petro.
Saluton Petro! Jes vi pravas. Io ne tute estas en ordo. Se "la fako prepariĝas al la jubilea scienca konferenco en aprilo 1997, por festi sian 30-jariĝon." … 66 plus 30= 96 kaj ne 97. Ĉiel ajn 30-31 ne faras multan diferencon… La Fako ekestiĝis en septembro 1966, lige al la 51-a UK en Budapeŝto kie ankaŭ mi ĉeestis. Mi estas kontenta rememori ĉi tiun Kongreson. Estas unu el 3 Kongresoj kiujn ankaŭ mi partoprenis kaj ĉi tie konatiĝis ankaŭ kun mia futura edzino...Nu vi pravas ke mi ne kontrolis en kiu jaro estis skribita la citaĵo. Certe ne en 2017. Nun mi havas bonan ekskuzon. Mi prepariĝas al translokiĝo. Translokiĝi en multe malpli grandan loĝejon, ne estas facile. :-)
------------------
Eugenio
https://www.google.it/search?q=30-jara+Esperanto-fako%E2%80%A8.&client=firefox-b&dcr=0&tbm=isch&tbo=u&source=univ&sa=X&ved=0ahUKEwiqyImd5uPWAhXIzxQKHSW7A2sQ7AkINg&biw=1186&bih=644
LeviPetro
2017-10-10 10:20:01 UTC

Fakte mi ne atentis, ke temis pri citajho el 1996-97.

Petro.

Loading...