Eugenio da Sangiorgio
2018-10-08 18:24:41 UTC
Averaĝa homo konas malmultan gramatikon. Kiam li diras ke Esperanto estas eŭropeca lingvo, li pensas nur al la vortostoko. Li ne amas kunmetaĵojn. Li pensas ke lerni centmil vortojn anstataŭ mil, ne estas problemo. Kompreneble pri lingvolernado li scias preskaŭ nenion... Estas bela la lando Teorio. Tie ĉio funkcias perfekte. Por averaĝa homo teorie ĉiuj lingvoj estas facile lerneblaj. La problemo estas nur manko de tempo. Bedaŭrinde, tio estas nura iluzio. Tion konfermas ankaŭ Lutermano kaj Gandhi… Vilhelmo Lutermano diris: "Esperanto liberigis min kun la instruo, ke normala homo, eĉ kun dumviva fortostreĉo, ne povas akiri la nivelon de alilingva denaskulo de etna lingvo, ke tiuj lingvoj estas simple tro komplikaj por tio, kaj ke tia aspiro estas sensenca pretendo. Esperanto forprenis de mi tiun pezan kaj malesperigan pretendon.": https://fabigen.wordpress.com/alia-vidpunkto/ … Gandhi pensis ke pretendi lerni etnajn lingvoj ĝis la nivelo de denaskulo estas sensencaĵo. Li diris: "ĉiu studento malŝparas almenaŭ kvin jarojn de sia vivo en tiu ĉi senutila klopodo": https://fabigen.wordpress.com/parolado-de-mahatma-gandi/
-------------------------------
Eugenio da Sangiorgio
-------------------------------
Eugenio da Sangiorgio