Dario Rodriguez
2012-07-31 14:57:35 UTC
KURACISTA AGO
Ludante, eta Joĉjo faletas kaj skrapvundetas sian genuon. Li kuras al sia
patrino.
Joĉjo: Panjo, panjo! Mi estas grave vundita!
Jozefino rigardas la apenaŭ videblan vundeton: Ho, tio estas nur etega
skrapvundo. Mi kuracos ĝin per... kiso.
Kaj ŝi kisetas la genuon de Joĉjo (ŝmac').
Joĉjo ofendiĝas: Mi gravege difektis mian kompatindan genuon, kaj vi nur
kisetas ĝin!?
Jozefino: Sed kion mi faru?
Joĉjo: Mi volas ke vi kuracu ĝin kiel vera kuracisto! Faru tion kion farus
vera kuracisto!
Jozefino: Bone, en ordo.
Kaj ŝi skribas fakturon je 25 eŭroj.
Rikardo
.............................
El forumo Esperanto-anekdotoj