Discussion:
Vortaro etimologia en reto ?
(demasiado antiguo para responder)
Yeva Agetuya
2004-10-21 18:25:12 UTC
Permalink
Saluton.

Kie oni trovas vortaron etimologian en la reto ?
Remush
2004-10-21 21:18:23 UTC
Permalink
Post by Yeva Agetuya
Kie oni trovas vortaron etimologian en la reto ?
Mi supozas ke vi serĉis per Google, kaj ne trovis etimologian vortaron pri via lingvo.

Se vi serĉas etimologian vortaron pri esperanto, vi ne trovos ion kompletan surrete.

Kelkaj provoj konstrui tian vortaron ekzistas.
Mi mem komencis ĉe http://users.pandora.be/raymond.gerard/esperanto/etimo.htm
Se vi serĉas la devenon de preciza vorto, kontaktu min: mi ĝisdatigos mian dokumenton.
Vi povas alvoki min per http://www.skype.com kiel RaymondGerard
Remuŝ (Belgio 51°11'00"N 4°35'28"E)
Yeva Agetuya
2004-10-27 23:23:12 UTC
Permalink
Post by Remush
Post by Yeva Agetuya
Kie oni trovas vortaron etimologian en la reto ?
Mi supozas ke vi serĉis per Google, kaj ne trovis etimologian vortaron pri via lingvo.
Se vi serĉas etimologian vortaron pri esperanto, vi ne trovos ion kompletan surrete.
Kelkaj provoj konstrui tian vortaron ekzistas.
Mi mem komencis ĉe http://users.pandora.be/raymond.gerard/esperanto/etimo.htm
Se vi serĉas la devenon de preciza vorto, kontaktu min: mi ĝisdatigos mian dokumenton.
C'est complètement nul ! Vous n'êtes pas foutus de faire un truc
compréhensible du genre :

arbo, el latino "arbum"
birdo, el ingleso "bird"
vorto, el germano "vort"
etc etc
Remush
2004-10-28 01:01:14 UTC
Permalink
Romo ne estis konstruita post unu tago.
Kion vi postulas ne estas mia prioritato: jam ekzistas sufiĉe da vortaroj kiuj faras tion.

Mi pensos pri tio, kiam mi finos la unuan fazon de la laboro; t.e. post kiam la plimulto de la Indo-Eŭropaj radikoj estos
entajpitaj.
Nu, eble pli frue, se mi volas distri. Se vi bezonas tion urĝe, mia konto estas: 310-1473676-41. Mi sendos al vi progameton kiu
ordigas la vortojn entajpitajn ĝis nun.

Mi komencis per la radikoj kiuj donis plejmulte da esperantaj vortoj.

Dume, vi povas alklaki Ctr-F, lerni Esperanton , la latinan, kaj la germanan. La Koboldan vi jam konas.
Mi povus pli bone helpi vin se mi scius por kiu celo vi bezonas koni la etimologion de esperanta vorto. (Inter krampoj, mi dubas ĉu
Esperanto serioze interesas vin).

Mia celo estas: ebligi la lernadon de familio de vortoj kiuj devenas de la sama pra-radiko.

Remuŝ (Belgio)
Post by Yeva Agetuya
Post by Remush
Post by Yeva Agetuya
Kie oni trovas vortaron etimologian en la reto ?
Mi supozas ke vi serĉis per Google, kaj ne trovis etimologian vortaron pri via lingvo.
Se vi serĉas etimologian vortaron pri esperanto, vi ne trovos ion kompletan surrete.
Kelkaj provoj konstrui tian vortaron ekzistas.
Mi mem komencis ĉe http://users.pandora.be/raymond.gerard/esperanto/etimo.htm
Se vi serĉas la devenon de preciza vorto, kontaktu min: mi ĝisdatigos mian dokumenton.
C'est complètement nul ! Vous n'êtes pas foutus de faire un truc
arbo, el latino "arbum"
birdo, el ingleso "bird"
vorto, el germano "vort"
etc etc
Yeva Agetuya
2004-10-28 11:42:58 UTC
Permalink
Post by Remush
Romo ne estis konstruita post unu tago.
La esperanto existas el unu seculo.
Post by Remush
Kion vi postulas ne estas mia prioritato: jam ekzistas sufiĉe da vortaroj kiuj faras tion.
Il n'y a que les Esperantistes pour oser mettre en ligne un vortaro où
l'on trouve à chaque entrée :

"Por la elemento XXXXXX ne ekzistas difino oficiale aprobita de la
Akademio de Esperanto."

http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/

Et vous osez dire qu'il existe suffisament de dicos en ligne !
Remush
2004-10-28 13:08:01 UTC
Permalink
Post by Yeva Agetuya
Post by Remush
Romo ne estis konstruita post unu tago.
La esperanto existas el unu seculo.
Traduko: Esperanto ekzistas de unu jarcento.
Vi evidente malkovris ĝin hieraŭ, kaj vidu, oni jam komprenas vin.
Post by Yeva Agetuya
Post by Remush
Kion vi postulas ne estas mia prioritato: jam ekzistas sufiĉe da vortaroj kiuj faras tion.
Mi celis :
a.. Ebbe VILBORG: Etimologia vortaro de Esperanto (5 vol) ISBN: 91 85288 179/195/217/225/233
b.. André CHERPILLOD: Konciza etimologia vortaro. ISBN: 92 9017 082 4
Post by Yeva Agetuya
Il n'y a que les Esperantistes pour oser mettre en ligne un vortaro où
"Por la elemento XXXXXX ne ekzistas difino oficiale aprobita de la Akademio de Esperanto."
http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/
Ĉu vi legis sur la citita paĝo:
Frua versio Tiuj ĉi paĝoj estas ankoraŭ nur frua versio de la Akademia Vortaro. Ankoraŭ nur tre malmultaj elementoj havas oficiale
aprobitajn difinojn.
Antaŭ ol la projekto estas finlaborita uzu http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/. Ĝi estas pli kompleta, kvankam ne tute.
Post by Yeva Agetuya
Et vous osez dire qu'il existe suffisament de dicos en ligne !
Se vi trovas surrete kompletan etimologian vortaron pri iu ajn lingvo ekzistanta de pli ol jarcento, bonvolu sciigi al mi la
ligilon. Tio helpos min.
Antaŭdankinde:

Remuŝ (Belgio)
Estonte, evitu skribi en la Franca.
Yeva Agetuya
2004-10-29 11:22:39 UTC
Permalink
Post by Remush
Frua versio Tiuj ĉi paĝoj estas ankoraŭ nur frua versio de la Akademia Vortaro. Ankoraŭ nur tre malmultaj elementoj havas oficiale
aprobitajn difinojn.
Antaŭ ol la projekto estas finlaborita uzu http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/. Ĝi estas pli kompleta, kvankam ne tute.
La araneo en la plafono estas bone trovita pri esperantuloj ! ;)

Sed ne mi vidas radikoj etimologiaj.....
Remush
2004-10-29 13:38:19 UTC
Permalink
Post by Yeva Agetuya
Post by Remush
Antaŭ ol la projekto estas finlaborita uzu http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/. Ĝi estas pli kompleta, kvankam ne
tute.
La araneo en la plafono estas bone trovita pri esperantuloj ! ;)
Dankon pro la alta estimo, kiun vi montras al esperantistoj (kies plimulton vi ne konas).
Post by Yeva Agetuya
Sed ne mi vidas radikoj etimologiaj.....
[Traduko: Sed mi ne vidas radikojn etimologiajn. ]

Vi ja vidas diversajn tradukojn en naciajn lingvojn. Vi rimarkos, ke multaj tradukoj similas al la esperanta vorto. Tio ne estas
hazardo. La Esperanta vorto
devenas de ĉiuj tiuj lingvoj samtempe. Se vi deziras retroiri al la antaŭa pra-radiko komuna al ĉiuj tiuj lingvoj, vi devos, aŭ
aĉeti etimologian vortaron, aŭ atendi ke iu surretigas tian vortaron.

Se vi ne klarigas la celon de via demando, estas malfacile helpi vin.
Diru klare, kial vi bezonas koni la etimon de esperanta vorto.
Se mi bone divenas, vi tute ne bezonas.

Remuŝ (Belgio)

Loading...