Discussion:
Natascha Kampusch
(demasiado antiguo para responder)
Anton Oberndorfer
2006-09-06 16:28:25 UTC
Permalink
Kiel aŭstro mi sentas fortan impeton skribi ĉi tie pri la mirinda juna
virino kiu antaŭ 8 jaroj estis kaptita de krimulo kiu devigis ŝin vivi en
ĉelo sub garaĝo. Nur post 8 jaroj ŝi sukcesis fuĝi kvankam ŝi ĉiam estis
pensanta pri tio.

Ŝi tute ne estas timema sed havas altan memkonscion kaj scias precize kion
ŝi deziras.
Kvankam ŝi ne havis lernejan edukon ŝi parolas kvazaŭ ŝi estus akademianino.
Ŝi ja povis aŭskulti radion (ŝi aŭskultis ĉefe la kulturprogramon Ö1) kaj
povis ankaŭ spekti televidon.

Hodiaŭ la aŭstra televido ORF disradios intervjuon kiu estis farita kun ŝi
hieraŭ. En la gazetaro jam estas videblaj fotoj de ŝi (www.krone.at). La
germana TV-stacio RTL elsendos la intervjuon hodiaŭ je la 21:15-a horo.

La intereso en Aŭstrio pri la intervjuo kaj pri la tuta kazo estas grandega.
Mi raportos ĉi tie kiam mi scios pli.

Anton Oberndorfer
raskolnikov
2006-09-06 19:09:11 UTC
Permalink
Post by Anton Oberndorfer
Kiel aŭstro mi sentas fortan impeton skribi ĉi tie pri la mirinda juna
virino kiu antaŭ 8 jaroj estis kaptita de krimulo kiu devigis ŝin vivi en
ĉelo sub garaĝo. Nur post 8 jaroj ŝi sukcesis fuĝi kvankam ŝi ĉiam estis
pensanta pri tio.
Ŝi tute ne estas timema sed havas altan memkonscion kaj scias precize kion
ŝi deziras.
Kvankam ŝi ne havis lernejan edukon ŝi parolas kvazaŭ ŝi estus akademianino.
Ŝi ja povis aŭskulti radion (ŝi aŭskultis ĉefe la kulturprogramon Ö1) kaj
povis ankaŭ spekti televidon.
Hodiaŭ la aŭstra televido ORF disradios intervjuon kiu estis farita kun ŝi
hieraŭ. En la gazetaro jam estas videblaj fotoj de ŝi (www.krone.at). La
germana TV-stacio RTL elsendos la intervjuon hodiaŭ je la 21:15-a horo.
La intereso en Aŭstrio pri la intervjuo kaj pri la tuta kazo estas grandega.
Mi raportos ĉi tie kiam mi scios pli.
Anton Oberndorfer
mi pensas ke tiu eksterordinara okazajxo vekis grandan intereson ne nur
en Auxstrio sed ankaux en aliaj landoj - jam antaux la intervjuo, franca
gazetaro kaj televido abunde raportis pri tio, kaj franca semajna revuo
"Paris Match" pasintsemajne aperigis grandan artikolon kun fotoj. Tiu
kaptiteco en fermita loko kompreneble pensigas pri similaj krimaj
aferoj, okazintaj en aliaj landoj. La diferenco estas ke en la kazo de
Auxstrio, la kaptitino sukcesis mem eskapi. Natascha Kampush estas vera
heroino, mi esperas ke sxi iam verkos libron pri sia aventuro.
dominik
+
Marko Rauhamaa
2006-09-06 20:05:55 UTC
Permalink
Post by raskolnikov
mi pensas ke tiu eksterordinara okazajxo vekis grandan intereson ne
nur en Auxstrio sed ankaux en aliaj landoj
Jes, la situacio ekscitas la imagojn tra la mondo.
Post by raskolnikov
Tiu kaptiteco en fermita loko kompreneble pensigas pri similaj krimaj
aferoj, okazintaj en aliaj landoj. La diferenco estas ke en la kazo de
Auxstrio, la kaptitino sukcesis mem eskapi.
Jes, milionoj da infanoj kaj virinoj estas dumvivaj seksumsklavoj. Mi
legis, ke dum la historiaj sklavoj estis multekostaj kaj do la mastroj
ofte nemalbone traktis ilin (kiel posedantoj de ĉevaloj aŭ traktoroj
ofte bone traktas sian posedaĵon), la modernaj sklavoj kostas nur
proksimume po 2000 eŭroj (se mi ĝuste memoras). Do estas finance
profitige ekspluati la sklavojn sen ĉeso aŭ protekto kontraŭ perforto aŭ
malsano. La sklavo eluziĝas post kelkaj monatoj aŭ jaroj kaj forĵetiĝas
por sia morto, ĉar la merkato estas plena de novaj sklavoj.
Post by raskolnikov
Natascha Kampush estas vera heroino, mi esperas ke sxi iam verkos
libron pri sia aventuro.
Mi deziras al ŝi ĉion bonan, sed ĉu ni ne lasu ŝin en paco?


Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:***@pacujo.net http://pacujo.net/marko/
Anton Oberndorfer
2006-09-06 20:46:28 UTC
Permalink
Post by Marko Rauhamaa
Mi deziras al ŝi ĉion bonan, sed ĉu ni ne lasu ŝin en paco?
Mi jam vidis la intervjuon kun ŝi. Ŝi estas ege inteligenta kaj parolas
kvazaŭ ŝi jam diktus manuskripton por libro. Ŝi mem deziras la kontakton kun
la publiko kaj ŝi sentas grandan respondecon. Ekzemple ŝi kolektas monon por
krei fondaĵon kiu subtenas virinojn en Meksikio kiuj estas forkaptitaj kaj
perfortitaj.

Cetere ŝi menciis ke ŝi ŝatus vojaĝi tra la mondo kaj volas ekzemple ankaŭ
baldaŭ veturi trajne al Berlino.

Morgaŭ mi raportos pli.

Anton Oberndorfer
Anton Oberndorfer
2006-09-07 06:19:00 UTC
Permalink
"Anton Oberndorfer"
Post by Anton Oberndorfer
Mi raportos ĉi tie kiam mi scios pli.
Mi hodiaŭ legis en gazeto ke la intervjuo parte aŭ plene estos disradiata en
pli ol 100 landoj. Temas vere pri eksterordinara kazo, ĉar estas unike ke
junulino kiu estis enkacerigita dum 8 jaroj nun reaperas kvazaŭ fenikso el
la cindro.

Kio frapas min estas ke malgraŭ la manko de lerneja instruado dum 8 jaroj ŝi
parolas kaj kondutas kiel matura, plenkreska, klera virino.

Ŝia plej forta frazo eble estis: "Kiam mi estis 12-jara (do post dujara
enkarceriĝo) mia tiama "mi" de 12-jarulino ligis pakton kun mia estonta "mi"
kiel plenaĝulino ke mi fariĝos pli forta kaj trovos la energion por eskapi."

Ŝi ne parolas la lingvaĵon de gejunuloj, sed formulas kvazaŭ ŝi estus
profesorino. Ŝi profite uzis la tempon por alproprigi al si diversajn
lertojn, ekz. triki kaj kuiri.

Mi pensas ke ŝi povos instrui al ni multe, precipe pri la edukado de
gejunuloj. Kaj mi estas certa ke ŝi fariĝos daŭre konata personeco, ĉar ŝi
estas vere eksterordinara homo.

Bv. legi pli da detaloj en viaj hejmaj ĵurnaloj. Ĉi tiun forumon ni povas
uzi por gajni niajn specifajn instruojn (ekz. pri edukado kaj lingvoj).

Anton Oberndorfer
Giuseppe Castelli
2006-09-07 15:21:40 UTC
Permalink
Post by Anton Oberndorfer
Ŝi ne parolas la lingvaĵon de gejunuloj, sed formulas kvazaŭ ŝi estus
profesorino.
Tio ŝajnas al mi sufiĉe memkomprenebla. Dum ok jaroj ŝi rilatis nur kun
plenkreskulo, do ŝi ne havis multajn okazojn por lerni la lingvaĵon de siaj
samaĝuloj.

Mia kazo estas iomete simila, kvankam feliĉe mi neniam estis
malliberigita... Kiam mi estis infano mi pasigis pli da tempo hejme ol miaj
samaĝuloj, ekzemple mi neniam estis en infanĝardeno. Tial mi parolis pli
formale kaj plenkreskece ol ili.
Richard Hable
2006-09-07 19:44:27 UTC
Permalink
Post by Giuseppe Castelli
Post by Anton Oberndorfer
Ŝi ne parolas la lingvaĵon de gejunuloj, sed formulas kvazaŭ ŝi estus
profesorino.
De shia lingvouzo mi ricevis impreson de malnatureco kaj artefariteco.
Kaj shia lingvo kaj shia tuta mondkoncepto shajnas veni chefe de la
radioelsendoj, kiujn shi auskultis.
Post by Giuseppe Castelli
Tio ŝajnas al mi sufiĉe memkomprenebla. Dum ok jaroj ŝi rilatis nur kun
plenkreskulo, do ŝi ne havis multajn okazojn por lerni la lingvaĵon de siaj
samaĝuloj.
Estas tre vershajne, ke shia kaptinto parolis la austran
dialekton/lingvon - do eble shi intence uzis la formalan normgermanan de
la radioelsendoj por distancigi sin de li.

Rikardo
--
***@eunet.at
aliamondano
2006-09-07 20:06:36 UTC
Permalink
Saluton


Mi televidis parton de la intervjuo per hispana traduko... ŝi diris ke
volas vojaĝi...

Ĉu iu ajn jam rakontis al ŝi pri esperanto??

Mi pensas ke estas la plej bona maniero travojaĝi (sen eliri el la
propra lando) la tutan mondon... ŝi povus voli paroli kun aliaj homoj
de aliaj partoj de la mondo...

Ŝi povus esti aktiva esperantistino...

Estas nur ideo... eble tio malfacilas...

Amike kaj esperanteme
Eduardo Navas
http://aliamondano.livejournal.com/
-

blahma
2006-09-07 13:32:26 UTC
Permalink
Jes, ankau en Cehio oni gravigas tiun eventon, kvankam certe ne tiom
forte kiel mi povas spekti pri Austrio. Hierau en la novajoj la
ceha televido sciigis anticipe pri la intervjuo, tiel ke mi povis
gin spekti en la germana tuj je 20:15 ce ORF2. Hodiau dumtage la
Ceha televido elsendas tradukitan version de la tuto. Ankau min
mirigis, kiel sage si tie parolis kaj entute kiel carma kaj kuraga
si estas. Tamen ja la fakuloj en la diskuto poste atentigis, ke
ekzemple la manko de puberto ce si kauzas ankorau kelkajn
problemojn pri praktika mondkonceptado, ankau pri psihologiaj aferoj
ktp. Tion oni ne rajtas forgesi - sed mi kredas, ke se la ekstera
sajno estas tiom pozitiva, ankau la interno baldau resanigos kaj
si povos havi felican vivon.

Marek
Kiel austro mi sentas fortan impeton skribi ci tie pri la mirinda juna
virino kiu antau 8 jaroj estis kaptita de krimulo kiu devigis sin vivi en
celo sub garago. Nur post 8 jaroj si sukcesis fugi kvankam si ciam estis
pensanta pri tio.
Loading...