Versxajne cxi tie oni ne volas kompreni esencan punkton: se iu sentas
dankesprimon por diri, tiu estu libera fari tion. Ne temas pri kultado de
personeco. Kiu havas motivon por danki al LLZ, tiu tion faru la 15an de
decembro, gxuste por havi orientan (orientigan?) daton, kiu cxiuokaze
plifirmigxis, famigxis kun la paso de la tempo.
Kaj cxar la dua plej grava elemento, post la kreo de E-o, estas gxia
literaturo, oni festas gxian libroeldonadon samtage.
Kaj cxar tempo pasas, venos la tempo en kiu oni solenos samtage la mirindan
cxeeston de E-o en la interreto.
Punkto. Cxar aliflanke, oni devus nuligi (kiel nur la granda frato de 1984
farus) cxiujn gravajn internaciajn tagojn, cxar ili cxiel ajn koincidas kun
persono/datreveno/malagrabla evento.
Mi persone multe pli ol dankemon (kiun ja mi havas) sentas grandan kompaton
kaj respekton por LLZ: li estis homo kiu kreis rimedon kiu multe influis la
vivon de homoj. Li ne povis imagi ke cxe cxiu nova teknologia novigo tamen
E-o cxeestos. Ke lia kreajxo estos akceptata de homoj plej diversaj. Ke lia
E-o plu ekzistos 110 jarojn post lia morto. Li mortis en periodo de milito,
kiam cxiuj liaj pacaj idealoj aspektis forvaporigxintaj, kiam la laboro de
(preskaux) tuta vivo aspektis fiaskinta.
Versxajne homo kiel li hodiaux estus mokata kiel naiva revanto: sed li kreis
rimedon kiu transas cxiujn epokojn. Cxu ni ne povas esprimi admiron pro tio?
Cxu ne la 15an de decembro cxiujare?
Mi ne komprenas kial oni ofte deziras reendiskutigi plej simplajn faktojn de
granda ideo, ecx koste de reendiskutigo mem (sekve, malsukceso) de la ideo
mem.
Versxajne pravis tiu, kiu inventis la sloganon: E-o sukcesos, malgraux la
esperantistoj.
Carlo Sarandrea