Discussion:
Mirindaĵo!
(demasiado antiguo para responder)
Viuru
2023-12-14 17:04:37 UTC
Permalink
Saluton, ĉiuj!

Post multaj jaroj mi venis ĉi tien, simple por kontroli, kiel statas
Esperanto en Usenet. Nu estis, harstariga nombro da ĉia spamaĵo, sed
finfine mi trovis unu efektive Esperantan poŝtaĵon: Novatago anoncis
novan enskribon en sia blogo.

Mi notu, ke mi legas ĉi ĉion per la servilo news.eternal-september.org.
Ŝajnas, ke ĝi neniel forfiltras ion el la mesaĝofluo. Tute simile
ŝajnas funkcii la grupservilo de Google
(https://groups.google.com/g/soc.culture.esperanto)

Mirige! Ĉu iu ankoraŭ legas, kio okazas ĉi tie en soc.culture,esperanto?
Iam, precipe en la jardekoj tuj antaŭ kaj post la jaro 2000 ĉi tiu
"novaĵgrupo" estis granda kaj grava diskutejo. Mi ne estas certa, kiam
komenciĝis la terura dekadenco.

Mi kore bondeziras al ĉiu, kiu legas ĉi tion. Verŝajne tiuj estas
malmultegaj, sed bonvolu iel reagi

Viuru
novatago
2023-12-15 12:17:35 UTC
Permalink
Saluton, Viuru! Laŭ mi, la nombro da vizitantoj de la grupo estas
malgrandega. Ili ja ekzistas, sed ilia ĉefa celo estas, videble,
kontroli ĉu iu skribas ion ĉi tie, ne komenci aŭ partopreni en
konversacio. Aldone, ili ne venas ofte, nur de tempo al tempo ĉar
evidentas ke la grupo ne estas aktiva.

Pri spamado, mi dirus ke dum longa tempo spamistoj forgesis la grupon,
sed en 2019 mi skribis pri la grupo
(https://novatagejo.home.blog/2019/10/12/la-plej-malnova-forumo-en-esperanto/)
kaj tiu blogaĵo havis "grandan" sukceson kompare al aliaj. Certe, mi ne
respondencas pri agoj de aliuloj, tamen, sendube tiu teksto donis
videblecon al la grupo kaj post kelkaj semanoj (eble malmultaj monatoj)
spamistoj denove forte atakis.

Poste, la "kvar katoj", kiuj ankoraŭ aktivis en la grupo, tute ĉesis
sian ĉeeston. Do, ne esperu havi pli ol tri respondojn (laŭ la plej
feliĉa, sed ankoraŭ malverŝajna, kazo) al via voko.

Mi memoras ke en 2009 la grupo, tiam jam mortanta, iomete aktivis, tre
iomete. Sed poste Fejsbuko manĝis preskaŭ ĉion, kaj multaj personoj eĉ
ne sciis tion, ke Fejsbuko estis en interreto, sed ĝi ne estis interreto.

Mi same bondeziras al vi, havu bonan tagon.

Ĝis la revido. Novatago
http://novatagejo.home.blog
Post by Viuru
Saluton, ĉiuj!
Post multaj jaroj mi venis ĉi tien, simple por kontroli, kiel statas
Esperanto en Usenet. Nu estis, harstariga nombro da ĉia spamaĵo, sed
finfine mi trovis unu efektive Esperantan poŝtaĵon: Novatago anoncis
novan enskribon en sia blogo.
Mi notu, ke mi legas ĉi ĉion per la servilo news.eternal-september.org.
  Ŝajnas, ke ĝi neniel forfiltras ion el la mesaĝofluo. Tute simile
ŝajnas funkcii la grupservilo de Google
(https://groups.google.com/g/soc.culture.esperanto)
Mirige! Ĉu iu ankoraŭ legas, kio okazas ĉi tie en soc.culture,esperanto?
Iam, precipe en la jardekoj tuj antaŭ kaj post la jaro 2000 ĉi tiu
"novaĵgrupo" estis granda kaj grava diskutejo. Mi ne estas certa, kiam
komenciĝis la terura dekadenco.
Mi kore bondeziras al ĉiu, kiu legas ĉi tion. Verŝajne tiuj estas
malmultegaj, sed bonvolu iel reagi
Viuru
Adou
2023-12-18 11:01:19 UTC
Permalink
Post by Viuru
Saluton, ĉiuj!
Saluton!
Post by Viuru
Mirige! Ĉu iu ankoraŭ legas, kio okazas ĉi tie en soc.culture,esperanto?
Iam, precipe en la jardekoj tuj antaŭ kaj post la jaro 2000 ĉi tiu
"novaĵgrupo" estis granda kaj grava diskutejo. Mi ne estas certa, kiam
komenciĝis la terura dekadenco.
Mi ja legas, samkiel vi per eternal-september. Mi eĉ provis publikigi
aĵojn kelkfoje (lastfoje en septembro), sed mi havas nenion interesa por
diri ^^.
Jerry Lee Daniel
2023-12-18 20:15:03 UTC
Permalink
For Crypto Trading Investment Guidelines.
Business Administration
📱 Account Management
💳 Entrepreneurship
📈📉 Binary Options/Bitcoin Expert 💰 Loan
Best in stock marketing and Crypto currency investment.

NOTE: ONLY SERIOUS / ACTIVE TRADER CAN CONTACT.

DM ME ON WHATSAPP
+447487588816
Dane christian Neilson
2023-12-19 08:47:39 UTC
Permalink
MT103/202 DIRECT WIRE TRANSFER
PAYPAL TRANSFER
CASHAPP TRANSFER
ZELLE TRANSFER
LOAN DEAL

TRANSFER WISE
WESTERN UNION TRANSFER
BITCOIN FLASHING
BANK ACCOUNT LOADING/FLASHING
IBAN TO IBAN TRANSFER
MONEYGRAM TRANSFER
IPIP/DTC
SLBC PROVIDER
CREDIT CARD TOP UP
DUMPS/ PINS
SEPA TRANSFER
WIRE TRANSFER
BITCOIN TOP UP
GLOBALPAY INC US
SKRILL USA
UNIONPAY RECEIVER

Thanks.

NOTE; ONLY SERIOUS / RELIABLE RECEIVERS CAN CONTACT.

DM ME ON WHATSAPP
+13855324926
Macurley Denzy
2023-12-20 19:00:09 UTC
Permalink
Buy all your psychedelic products with me including clone cards
All products are available for deliveries and drop offs
Fast shipping and delivery of packages to all locations worldwide
Let me know with your orders
Text me on telegram @Jamescarter33
You can also join my channel for more products and reviews,link below
https://t.me/psychedelicsland22
https://t.me/psychedelicsland22
https://t.me/psychedelicsland22
https://t.me/psychedelicsland22

You can let me know anytime with your orders
Prices are also slightly negotiable depending on the quantity needed

Call or text +12099894742
Viuru
2023-12-25 09:59:45 UTC
Permalink
Post by Adou
Saluton!
...
Post by Adou
Mi ja legas, samkiel vi per eternal-september. Mi eĉ provis publikigi
aĵojn kelkfoje (lastfoje en septembro), sed mi havas nenion interesa por
diri ^^.
Al Novatago kaj Adou, saluton!

Nun estas pruvite, ke almenaŭ du legantoj troviĝis por mia mesaĝo de la
14-a de decembro. Koran dankon por viaj reagoj, Novatago kaj Adou.
Novatago eĉ aldonis siajn observojn pri funkciado de
soc.ulture.esperanto dum jardekoj.

Mi memoras la grupon ekde la jaro 1993, pri tio mi estas certa, sed
eble jam pli frue mi legis ion en ĝi. En la komenca tempo, sufiĉe longe,
soc.cultue.esperanto estis neoficiala grupo en la soc.culture-hierarkio,
sed poste en la jaro 1997 okazis oficialiga voĉdonado kaj la grupo estis
formale fondita ricevinte 224 porajn kaj 31 kontraŭajn voĉojn.

Mi ĵus legis averton de Google Groups, kiu ĝis nun peras ĉiujn
usenet-grupojn. La 22-an de februaro 2024 Google ĉesigas ĉian kontakton
kun usenet. Ekde tiam oni povos nur serĉi malnovan enhavon de, ekz.,
soc.culture.esperanto, sed jam ne eblos krei novajn afiŝojn aŭ trovi
freŝan enhavon kreitan en aliaj serviloj. Google motivas sian decidon
per malpliiĝo de mesaĝtrafiko en usenet kaj per ties abundege spama kaj
nur-bita enhavo.

Povas esti, ke tio estos la definitiva mortobato al usenet. Ni vidu,
eble mi iam revenos por kontroli la staton.

Bondezirojn por la baldaŭa jaro 2024!

Viuru
Adou
2024-01-05 08:50:38 UTC
Permalink
Post by Viuru
Povas esti, ke tio estos la definitiva mortobato al usenet. Ni vidu,
eble mi iam revenos por kontroli la staton.
Mi tute ne pensas ke estos mortobato. En la interesaj grupoj en kiuj mi
estas, mi pensas ke la plejmulto el la uzantoj ne uzas Google sed
rektajn servojn kiel Eternal-September. Eble tio eĉ malpliigos la
spamadon. La nura problemo probable estas ke Usenet iĝos ankoraŭ malpli
facile eltrovebla.
novatago
2024-01-05 11:09:06 UTC
Permalink
Tamen, la plej granda parto de Esperantoparolantoj estas maljunuloj,
kiuj aŭ ne lertas pri la uzado de komputiloj aŭ tute ne interiĝas pri
uzi la grupon. Aliflanke, junuloj nek interesiĝas nek interesiĝos pri ĉi
tia malnovaĵo ĉar tio ne utilas por nutri egoon kaj aldone ili
argumentos, ke la novaj sociaj retoj pli utilas por vidigi Esperanton.
Tamen, laŭ mi, la plej granda parto el ili nur interisiĝas pri nutri egoon.

Guglo neniam devis aĉeti Usenet-on.

Loading...